Trans la spegul'o - Verk'is Lewis Carroll


Trans la Spegul'o kaj kio'n Alic'o trov'is tie
de Lewis Carroll
ilustr'it'a de John Tenniel
traduk'it'a de Donald Broadribb
Trans La Spegul'o
Kaj Kio'n Alic'o Trov'is TIEPERSONARO
(Laŭ la aranĝ'o antaŭ la komenc'o de la lud'o.)
Blank'a Ruĝ'a
Lud'pec'o'j
r Fingrumid
n Unu'korn'ul'o
b Ŝaf'o
q Blank'a Reĝ'in'o
k Blank'a Reĝ'o
b Mal'jun'ul'o
n Blank'a Kavalir'o
r Fingr'um'ad
Peon'o'j
p Lekant'et'o
p Ĉe'mar'a
p Ostr'o
p “Lili'o”
p Cerv'id'o
p Ostr'o
p Ĉapella
p Lekant'et'o
Peon'o'j
o Lekant'et'o
o Mesaĝ'ist'o
o Ostr'o
o Tigr'o-lili'o
o Roz'o
o Ostr'o
o Ran'o
o Lekant'et'o
Lud'pec'o'j
t Humpti Dumpti
m Ĉarpent'ist'o
v Rosmar'o
w Ruĝ'a Reĝ'in'o
l Ruĝ'a Reĝ'o
v Korv'o
m Ruĝ'a Kavalir'o
t Leon'o
En la sekv'a paĝ'o: B. = Blank'a R. = Ruĝ'a Kav. = Kavalir'o (Ĉeval'o)
K r . = Kurier'o
. = Reĝ'o
R n . = Reĝ'in'o
T. = Tur'o
Ekz.:
B.R n . al 6a de T. de R n . = Blank'a Reĝ'in'o al la 6a
kvadrat'o de la Tur'o de la Reĝ'in'o.


Not'u ke en la Angl'a'parol'ant'a'j land'o'j la lud'pec'o en Esperant'o
kutim'e nom'at'a Ĉeval'o nom'iĝ'as Kavalir'o. La intrig'o en ĉi tiu
libr'o part'e de'pend'as de la Angl'a'lingv'a nom'kutim'o.
Ruĝ'a
Blank'a
Blank'a Peon'o (Alic'o) lud'u, kaj venk'u per dek'unu mov'o'j.


1. Alic'o renkont'as R.R n .
2. Alic'o tra 3a de R n . (per
trajn'o)
al 4a de R n . (Fingr'um'ad
kaj Fingrumid)
3. Alic'o renkont'as B.R n .
(kun ŝal'o)
4. Alic'o al 5a de R n . (butik'o,
river'o, butik'o)
5. Alic'o al 6a de R n .
(Humpti Dumpti)
6. Alic'o al 7a de R n .
(arb'ar'o)
7. B.Kav. kapt'as R.Kav.
8. Alic'o al 8a de R n .
(kron'iĝ'o)
9. Alic'o far'iĝ'as Reĝ'in'o
10. Alic'o arok'iĝ'as (festen'o)
11. Alic'o kapt'as R.R n .
kaj venk'as
1. R.R n . al 4a de T. de .
2. B.R 11al 4a de Kr de R11.
(sekv'as ŝal'o'n)


3. B.R n . al 5a de K r . de R n
(far'iĝ'as ŝaf'o)
4. B.R n . al 8a de K r . de .
(las'as ov'o'n sur bret'o)
5. B.R n . al 8a de K r . de R n .
(fuĝ'as de R.Kav.)
6. R.Kav. al 2a de .
(ŝak!)
7. B.Kav. al 5a de K r . de .
8. R.R n . al kvadrat'o de .
(ekzamen'o)
9. Arok'iĝ'o de Reĝ'in'o'j
10. B.R n . al 6a de T. de R n .
(sup'o)

Trans La Spegul'o
Kaj Kio'n Alic'o Trov'is Tie
De
LEWIS CARROLL
Aŭtor'o De “La Aventur'o'j De Alic'o En Mir'land'o”


Kun Kvin'dek Ilustr'aĵ'o'j
De JOHN TENNIEL
Traduk'it'a De
Donald BROADRIBB
Trans la Spegul'o:
kaj kio'n Alic'o trov'is tie
De Carroll, Lewis (Dodgson, Charles Lutwidge), 1832-1898
Ilustr'it'a de Tenniel, John, 1820-1914
Traduk'it'a el la Angl'a al Esperant'o de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933-
Unu'e el'don'it'a en la Angl'a kiel Through the Looking-glass:
and what Alic'e found there
de Macmillan & Co Ltd, 1872
Unu'e el'don'it'a en Esperant'o kiel Tra la Spegul'o de Bookleaf Publishing, 1996, ISBN
1-876042-06-0.


Vid'u http:
//www.netword.com/broadribb
Ĉi tiu traduk'o kopi'rajt'a © 1996 Donald Broadribb.


Ĉi tiu el'don'o:
aŭgust'o 2000.


La ilustr'aĵ'o'j kaj aranĝ'o de ĉi tiu el'don'o laŭ'ebl'e plej konform'as al tiu'j de la original'a
Angl'a el'don'o de 1872. La liter'tip'o est'as 13 sur 17 pkt De Vinne.mb

Antaŭ'parol'o de la Aŭtor'o

Ĉar la ŝak'problem'o, don'it'a en antaŭ'a paĝ'o, perpleks'ig'is kelk'a'j'n mi'a'j'n leg'ant'o'j'n, ebl'e est'as dezir'ind'e klar'ig'i ke ĝi est'as korekt'e el'labor'it'a, rilat'e al la mov'iĝ'o'j. La altern'ad'o de Ruĝ'a kaj Blank'a ebl'e ne est'as tut'e preciz'e observ'at'a, kaj la “arok'iĝ'o” de la tri Reĝ'in'o'j nur signif'as ke ili en'ir'is la palac'o'n:
sed la “ŝak!” al la Blank'a Reĝ'o je mov'iĝ'o 6, la kapt'iĝ'o de la Ruĝ'a Kavalir'o je mov'iĝ'o 7, kaj la fin'a “mat'o” de la Ruĝ'a Reĝ'o, trov'iĝ'os, se oni prov'os re'produkt'i la lud'o'n laŭ la pri'skrib'o'j, sever'e obe'ant'a'j la regul'o'j'n de la lud'o.

Krist'nask'o 1887


List'o de ĉapitr'o'j

  1. Ĉapitr'o I Spegul'dom'o
  2. Ĉapitr'o II La Ĝarden'o De Viv'a'j Flor'o'j
  3. Ĉapitr'o III Spegul'insekt'o'j
  4. Ĉapitr'o Iv Fingr'um'ad Kaj FINGRUMID
  5. Ĉapitr'o V Lan'o Kaj Akv'o
  6. Ĉapitr'o Vi HUMPTI DUMPTI
  7. Ĉapitr'o Vi'i La Leon'o Kaj La Unu'korn'ul'o
  8. Ĉapitr'o VIII “Mi Mem Invent'is Ĝi'n”
  9. Ĉapitr'o IX Reĝ'in'o Alic'o
  10. Ĉapitr'o X Sku'ad'o
  11. Ĉapitr'o XI Vek'iĝ'o
  12. Ĉapitr'o XII Kiu Sonĝ'is?

Ĉapitr'o I Spegul'dom'o

Ĉi tio est'is cert'a, ke la blank'a kat'id'o tut'e ne kulp'is:
—ke plen'e kulp'is la nigr'a kat'id'o. Ĉar la vizaĝ'o de la blank'a kat'id'o est'is lav'at'a de la mal'jun'a kat'o dum la pas'int'a kvar'on'o da hor'o (kaj ĝi tre bon'e kondut'is, laŭ'ebl'e):
do kompren'u ke ĝi ne pov'is part'o'pren'i en la petol'ad'o.

Din'a lav'is la vizaĝ'o'j'n de si'a'j infan'o'j ĉi tiel:
unu'e ŝi sub'e'n prem'is orel'o'n de la kompat'ind'ul'et'o per unu pied'o, kaj per la ali'a pied'o ŝi frot'is la tut'a'n vizaĝ'o'n, mal'ĝust'a'direkt'e, komenc'ant'e ĉe la naz'o:
kaj ĝust'e nun, kiel mi dir'is, ŝi labor'eg'is pur'ig'ant'e la blank'a'n kat'id'o'n, kiu kuŝ'is tut'e kviet'e kaj klopod'is ronron'i—sen'dub'e kred'ant'e ke ĉio est'as bon'intenc'a por ĝi.

Sed la nigr'a kat'id'o est'is fin'it'a pli fru'e en la post'tag'mez'o, do, dum Alic'o sid'is volv'iĝ'int'a en angul'o de la grand'a fotel'o, du'on'e parol'ant'e al si kaj du'on'e dorm'ant'e, la kat'id'o ĝu'plen'e lud'is per la volv'aĵ'o de lan'faden'o kiu'n Alic'o streb'is volv'i, kaj rulad'is ĝi'n tie'n kaj tie'n ĝis ĝi plen'e mal'volv'iĝ'is; kaj jen ĝi, dis'met'it'a sur la tut'a kamen'tapiŝ'o, plen'a de nod'o'j kaj implik'o'j, kaj en la mez'o la kat'id'o ĉas'as si'a'n propr'a'n vost'o'n.

Ho, vi est'as fi'a fi'a ul'et'o!” kri'is Alic'o, pren'ant'e la kat'id'o'n, kaj don'ant'e al ĝi mal'grand'a'n kis'o'n por kompren'ig'i ke ĝi nepr'e dev'as hont'i. “Ver'e, Din'a dev'us instru'i al vi pli bon'a'n kondut'o'n! Vi dev'us, Din'a, vi sci'as ke vi dev'us!” ŝi plu'dir'is, rigard'ant'e riproĉ'e la mal'jun'a'n kat'o'n, kaj parol'ant'e per laŭ'ebl'e plej koler'a voĉ'o—kaj post'e ŝi re'ramp'is en la fotel'o'n, kun'pren'ant'e la kat'id'o'n kaj la lan'faden'o'n, kaj komenc'is re'volv'i ĝi'n. Sed ŝi ne rapid'e sukces'is, ĉar ŝi tut'dum'e parol'ad'is, kelk'foj'e al la kat'id'o, kaj kelk'foj'e al si. Kanjo sid'is tre dign'e sur ŝi'a genu'o, ŝajn'ig'ant'e rigard'i la progres'o'n de la volv'ad'o, kaj foj'foj'e etend'ant'e pied'o'n kaj mild'e tuŝ'ant'e la volv'aĵ'o'n, kvazaŭ ĝi volont'e help'us se ĝi pov'us.

“Ĉu vi sci'as kio est'os morgaŭ, Kanjo?” 1 Alic'o komenc'is. “Vi diven'us se vi est'us en la fenestr'o kun mi—sed Din'a lav'ad'is vi'n, tiel ke vi ne pov'is. Mi rigard'is la knab'o'j'n kolekt'i branĉ'o'j'n por la fest'o'fajr'o—kaj neces'as mult'eg'a'j branĉ'o'j, Kanjo! Sed est'is tiom mal'varm'e, kaj tiom neĝ'is, ke ili dev'is

1 La 4a de novembr'o, Tag'o de Guy Fawkes, popular'a feri'tag'o en Angli'o, fest'at'a per fest'o'fajr'o.

ĉes'i kolekt'i. Ne grav'as, Kanjo, ni ir'os vid'i la fest'o'fajr'o'n morgaŭ.” Nun Alic'o vind'is la lan'faden'o'n du- aŭ tri-foj'e ĉirkaŭ la kol'o'n de la kat'id'o, nur por vid'i kiel aspekt'os:
tio rezult'is en barakt'o, dum kiu la volv'aĵ'o rul'iĝ'is al la plank'o, kaj mult'a'j metr'o'j da ĝi re'mal'volv'iĝ'is.

“Ĉu vi sci'as, mi tiom koler'is, Kanjo,”

Alic'o plu'dir'is, tuj kiam ili komfort'e sid'is de'nov'e, “kiam mi vid'is vi'a'n petol'ad'o'n, mi preskaŭ mal'ferm'is la fenestr'o'n, kaj el'met'is vi'n en la neĝ'o'n! Kaj vi merit'is tio'n, et'a petol'em'a kar'ul'in'o! Kio'n vi pov'as dir'i por sen'kulp'ig'i vi'n? Nu, ne inter'romp'u mi'n!” ŝi plu'dir'is, supr'e'n etend'ant'e unu fingr'o'n. “Mi list'ig'os ĉiu'j'n vi'a'j'n kulp'o'j'n. Numer'o unu:
vi miaŭ'is du'foj'e dum Din'a lav'is vi'a'n vizaĝ'o'n ĉi'maten'e. Nu, ne ebl'as ne'i tio'n, Kanjo:
mi aŭd'is vi'n! Kio'n vi dir'as?” (ŝajn'ig'ant'e ke la kat'id'o parol'as.) “Ŝi'a pied'o en'ir'is vi'a'n okul'o'n? Vi mem kulp'as, ĉar vi ten'is vi'a'j'n okul'o'j'n mal'ferm'it'a'j—se vi firm'e ferm'us ili'n, tio ne okaz'us. Nu, ne plu prov'u sen'kulp'ig'i vi'n, nur aŭskult'u!

Numer'o du:
vi for'tir'is Neĝ'gut'o'n per la vost'o tuj kiam mi met'is la plad'et'o'n da lakt'o antaŭ ŝi'n! Kio'n, vi soif'is, ĉu?

Kiel vi sci'as ke ne ankaŭ ŝi soif'is?

Nun pri numer'o tri:
vi mal'volv'is la tut'a'n lan'faden'o'n dum mi ne atent'is!

“Jen tri kulp'o'j, Kanjo, kaj vi ankoraŭ tut'e ne pun'iĝ'is pro iu el ili. Sci'u ke mi kolekt'as vi'a'j'n pun'o'j'n ĝis sep tag'o'j post merkred'o—supoz'u ke oni kolekt'us ĉiu'j'n mi'a'j'n pun'iĝ'o'j'n!” ŝi plu'dir'is, parol'ant'e pli al si ol al la kat'id'o. “Kio'n oni far'us je la fin'o de jar'o? Mi supoz'as ke oni en'karcer'ig'us mi'n, kiam la tag'o al'ven'us.

Aŭ—mi pens'u—supoz'u ke ĉiu pun'o est'us ke mi ne ricev'u ĉef'manĝ'o'n:
do, kiam la mizer'a tag'o ven'us, mi dev'us ne manĝ'i sam'temp'e kvin'dek ĉef'manĝ'o'j'n! Nu, tio ne mult'e ĝen'us mi'n! Mi mult'e prefer'us ne manĝ'i ili'n ol manĝ'i ili'n!

“Ĉu vi aŭd'as la neĝ'o'n frap'i la fenestr'o'j'n, Kanjo? Kiom agrabl'e kaj mol'e ĝi son'as!

Tut'e kvazaŭ iu kis'as la fenestr'o'n de'ekster'e.

Ĉu la neĝ'o am'as la arb'o'j'n kaj kamp'o'j'n, kaj tial ĝi kis'as ili'n tiom kares'e? Kaj post'e ĝi sekur'ig'e kovr'as ili'n, kompren'u, per blank'a kovr'il'o; kaj ebl'e ĝi dir'as, ‘Dorm'u, kar'ul'o'j, ĝis re'ven'os la somer'o.’ Kaj kiam ili vek'iĝ'as somer'e, Kanjo, ili vest'as si'n per verd'aĵ'o'j, kaj ĉirkaŭ'danc'as— kiam ajn blov'as la vent'o—ho, est'as tre bel'e!” kri'is Alic'o, fal'ig'ant'e la lan'volv'aĵ'o'n por kun'frap'i si'a'j'n man'o'j'n. “Kaj tre volont'e mi trov'us ĝi'n ver'a! Mi est'as cert'a ke la arb'ar'o'j aspekt'as dorm'em'a'j dum la aŭtun'o, kiam la foli'o'j brun'iĝ'as.

Kanjo, ĉu vi sci'pov'as ŝak'lud'i? Nu, ne rid'et'u, kar'ul'in'o, mi serioz'e demand'as. Ĉar, kiam ni lud'is antaŭ ne'long'e, vi rigard'is ĝust'e kvazaŭ vi kompren'as:
kaj kiam mi dir'is ‘Ŝak!’ vi ronron'is! Nu, la ŝak'o ja est'is bel'a, Kanjo, kaj efektiv'e mi pov'us venk'i, se ne ramp'us tiu Ĉeval'aĉ'o inter mi'a'j'n lud'figur'o'j'n. Kanjo, kar'a, ni imag'u—”

Kaj nun mi volont'e dir'us al vi eĉ nur du'on'o'n de la mult'a'j afer'o'j kiu'j'n Alic'o kutim'is dir'i, kiu'j komenc'iĝ'is per ŝi'a plej am'at'o fraz'o “Ni imag'u.” Ŝi tre long'e kverel'is kun si'a frat'in'o jam la antaŭ'a'n tag'o'n—nur ĉar Alic'o komenc'is per “Ni imag'u ke ni est'as reĝ'o'j kaj reĝ'in'o'j;” kaj ŝi'a frat'in'o, kiu am'is est'i tre ekzakt'a, argument'is ke tio ne est'os ebl'a, ĉar ili est'as nur du, kaj fin'e Alic'o dev'is dir'i, “Nu, do vi est'u unu el ili, kaj mi est'os ĉiu'j ali'a'j.” Kaj unu'foj'e ŝi ver'e tim'ig'is si'a'n mal'jun'a'n vart'ist'in'o'n, subit'e kri'ant'e en ŝi'a'n orel'o'n, “Varnjo! Ni imag'u ke mi est'as mal'sat'a hien'o, kaj vi est'as ost'o!”

Sed tio tir'as ni'n for de la parol'o de Alic'o al la kat'id'o. “Ni imag'u ke vi est'as la Ruĝ'a Reĝ'in'o, Kanjo! Ĉu vi sci'as, mi kred'as ke se vi sid'iĝ'us kaj kun'plekt'us vi'a'j'n brak'o'j'n, vi aspekt'us preciz'e kia ŝi. Nu, prov'u, kar'ul'in'o!” Kaj Alic'o pren'is la Ruĝ'a'n Reĝ'in'o'n de la tabl'o, kaj met'is ĝi'n antaŭ la kat'id'o'n kiel model'o'n kiu'n ĝi imit'u:
tamen, la entrepren'o ne sukces'is, precip'e, Alic'o dir'is, ĉar la kat'id'o rifuz'is kun'plekt'i si'a'j'n brak'o'j'n ĝust'e. Do, por pun'i ĝi'n, ŝi ten'is ĝi'n antaŭ la spegul'o, por ke ĝi vid'u kiom ĝi paŭt'as—“kaj se vi ne tuj bon'e kondut'os,” ŝi al'don'is, “mi tra'met'os vi'n en Spegul'dom'o'n. Kiel plaĉ'us al vi tio?

“Nu, se vi bon'vol'os atent'i, Kanjo, kaj ne parol'os tiom, mi rakont'os al vi ĉiu'j'n mi'a'j'n ide'o'j'n pri Spegul'dom'o. Unu'e, jen la ĉambr'o kiu'n oni pov'as vid'i trans la spegul'o—ĝi est'as tut'e sam'a kiel ni'a salon'o, sed ĉio est'as invers'a. Mi pov'as vid'i la tut'o'n kiam mi star'as sur seĝ'o—ĉio'n escept'e de la part'o tuj mal'antaŭ la kamen'o. Ho!

Volont'eg'e mi vid'us tiu'n part'o'n! Mi vol'eg'as sci'i ĉu ili hav'as fajr'o'n en la vintr'o:
ne ebl'as sci'i, kompren'u, krom se ni'a fajr'o far'as fum'o'n, kaj tiam fum'o supr'e'n'ir'as ankaŭ en tiu ĉambr'o—sed ebl'e tio est'as nur ŝajn'ig'a, nur por ŝajn'ig'i ke ili hav'as fajr'o'n. Nu, la libr'o'j est'as iom simil'a'j al ni'a'j libr'o'j, sed la vort'o'j ir'as laŭ mal'ĝust'a direkt'o; mi sci'as tio'n, ĉar mi ten'is unu el ni'a'j libr'o'j antaŭ la vitr'o, kaj tiam oni ten'is libr'o'n en la ali'a ĉambr'o.

“Ĉu al vi plaĉ'us loĝ'i en Spegul'dom'o, Kanjo? Ĉu oni don'us al vi lakt'o'n tie?

Ebl'e Spegul'lakt'o est'as mal'san'ig'a—Sed ho, Kanjo! nun ni ating'as la koridor'o'n. Ebl'as iom'et'e vid'et'i la koridor'o'n en Spegul'dom'o, se oni las'as la pord'o'n de ni'a salon'o plen'e mal'ferm'it'a:
kaj la part'o vid'ebl'a est'as tre simil'a al ni'a koridor'o, sed, kompren'u, ebl'e ĝi est'as tre mal'simil'a ali'lok'e. Ho, Kanjo, est'us bon'eg'e tra'ir'i en Spegul'dom'o'n! Mi cert'as ke en ĝi est'as, ho!, bel'eg'a'j objekt'o'j!

Ni imag'u ke iel ebl'as tra'ir'i en ĝi'n, Kanjo.

Ni imag'u ke la vitr'o tut'e mol'iĝ'is kiel gaz'o, tiel ke ni pov'as tra'ir'i. Nu, ĝi far'iĝ'as nebul'a jam nun, vid'u! Est'os facil'e tra'ir'i—”

Ŝi jam est'is sur la kamen'o'bret'o kiam ŝi dir'is tio'n, kvankam ŝi apenaŭ konsci'is kiel ŝi ir'is tie'n. Kaj cert'e la vitr'o ja komenc'is dis'iĝ'i, sam'e kiel bril'a arĝent'a nebul'aĵ'o.

Post moment'o Alic'o jam est'is tra'ir'int'a la vitr'o'n, kaj salt'et'is leĝer'e en la Spegul'ĉambr'o'n. Kiel si'a'n unu'a'n ag'o'n ŝi rigard'is ĉu ja est'as fajr'o en la kamen'o, kaj al ŝi mult'e plaĉ'is trov'i ke ver'a fajr'o ard'as tiom bril'e kiel tiu kiu'n ŝi post'las'is.

“Do mi est'os sam'e varm'a ĉi tie kiel en la mal'nov'a ĉambr'o,” pens'is Alic'o:
“pli varm'a, efektiv'e, ĉar neni'u ĉe'est'os por riproĉ'e for'send'i mi'n de la fajr'o. Ho, kiel plezur'ig'e est'os, kiam oni vid'os mi'n ĉi tie, trans la spegul'o, kaj ne pov'os ating'i mi'n!”

Post tio ŝi komenc'is ĉirkaŭ'rigard'i, kaj ŝi rimark'is ke kio est'as vid'ebl'a el la mal'nov'a ĉambr'o est'as tut'e ordinar'a kaj sen'interes'a, sed ke ĉio ali'a est'as kiel ebl'e plej diferenc'a.

Ekzempl'e, la bild'o'j sur la mur'o apud la fajr'o ŝajn'is viv'i, kaj la horloĝ'o mem sur la kamen'o'bret'o (vi sci'as ke ebl'as vid'i nur ĝi'a'n dors'o'n en la Spegul'o) hav'as la vizaĝ'o'n de mal'grand'a mal'jun'ul'o, kaj rid'et'as al ŝi.

“Oni ne sam'e bon'ord'ig'as ĉi tiu'n ĉambr'o'n kiel la ali'a'n,” Alic'o pens'is, kiam ŝi rimark'is kelk'a'j'n el la ŝak'figur'o'j sur la plank'o de la kamen'o inter la cindr'o'j:
sed post moment'o, kun mal'grand'a “Ho!” pro surpriz'o, ŝi est'is sur si'a'j man'o'j kaj genu'o'j rigard'ant'e ili'n. La ŝak'figur'o'j promen'ad'is, po du!

“Jen la Ruĝ'a Reĝ'o kaj la Ruĝ'a Reĝ'in'o,”

Alic'o dir'is (flustr'e, ĉar ŝi ne vol'is tim'ig'i ili'n), “kaj jen la Blank'a Reĝ'o kaj la Blank'a Reĝ'in'o sid'ant'a'j sur la rand'o de la ŝovel'il'o—kaj jen la du Tur'o'j promen'ant'a'j brak-en-brak'e—mi kred'as ke ili ne pov'as aŭd'i mi'n,” ŝi daŭr'ig'is, dum ŝi pli'proksim'ig'as si'a'n kap'o'n, “kaj mi est'as preskaŭ cert'a ke ili ne pov'as vid'i mi'n. Mi sent'as ke iel mi far'iĝ'as ne'vid'ebl'a—”

Nun io komenc'is bru'ad'et'i sur la tabl'o mal'antaŭ Alic'o, kaj tio instig'is ŝi'n turn'i si'a'n kap'o'n ĝust'a'temp'e por vid'i unu el la Blank'a'j Peon'o'j rul'iĝ'i kaj komenc'i bat'ad'i per si'a'j pied'o'j:
ŝi rigard'is ĝi'n tre sci'vol'e, por vid'i kio post'e okaz'os.

“La voĉ'o de mi'a infan'o!” la Blank'a Reĝ'in'o kri'is, kur'ant'e preter la Reĝ'o'n, tiom violent'e ke ŝi fal'ig'is li'n inter la cindr'o'j.

“Mi'a kar'eg'a Lili'o! Mi'a imperi'a kat'id'o!”

kaj ŝi komenc'is grimp'i mal'lert'e, sed fervor'e, la flank'o'n de la fendr'o.

“Imperi'a absurd'aĵ'o!” dir'is la Reĝ'o, frot'ant'e si'a'n naz'o'n, kiu'n vund'is la fal'o. Li prav'is iom'et'e koler'i kontraŭ la Reĝ'in'o, ĉar li est'is kovr'it'a de cindr'o'j de la kap'o ĝis la pied'o'j.

Alic'o vol'eg'is est'i util'a, kaj, ĉar la kompat'ind'a mal'grand'a Lili'o preskaŭ ikt'ig'is si'n per kri'eg'ad'o, ŝi hast'e pren'is la Reĝ'in'o'n kaj met'is ŝi'n sur la tabl'o'n apud la flank'o de ŝi'a bru'em'a fil'in'et'o.

La Reĝ'in'o anhel'eg'is, kaj sid'iĝ'is:
la rapid'a vetur'o tra la aer'o plen'e for'ig'is ŝi'a'n spir'o'n, kaj dum unu-du minut'o'j ŝi nur pov'is prem'i mal'grand'a'n Lili'o'n al si silent'e. Tuj kiam ŝi pov'is iom spir'i, ŝi kri'is al la Blank'a Reĝ'o, kiu sid'is paŭt'ant'e inter la cindr'o'j, “Atent'u la vulkan'o'n!”

“Kiu'n vulkan'o'n?” dir'is la Reĝ'o, rigard'ant'e tim'em'e la fajr'o'n, kvazaŭ kred'ant'e ke jen la plej ver'ŝajn'a lok'o por ti'aĵ'o.

“Supr'e'n—blov'is—mi'n,” anhel'is la Reĝ'in'o, kiu ankoraŭ mal'facil'e spir'is. “Atent'u ven'i—laŭ la normal'a manier'o—ne supr'e'n'blov'iĝ'u!”

Alic'o rigard'is la Blank'a'n Reĝ'o'n mal'rapid'e kaj pen'e grimp'i de stang'o al stang'o, ĝis fin'e ŝi dir'is, “Nu, vi bezon'os mult'eg'a'j'n hor'o'j'n por ating'i la tabl'o'n tiel. Plej bon'e est'os ke mi help'u, ĉu ne?” Sed la Reĝ'o ne atent'is la demand'o'n:
est'is tut'e klar'e ke li nek aŭd'as nek vid'as ŝi'n.

Do Alic'o pren'is li'n, tre zorg'e kaj mild'manier'e, kaj trans'lev'is li'n mal'pli rapid'e ol la Reĝ'in'o'n, por ke ŝi ne sen'spir'ig'u li'n:
sed, antaŭ ol met'i li'n sur la tabl'o'n, ŝi decid'is sen'polv'ig'i li'n iom, ĉar li est'is kovr'it'a de cindr'o'j.

Ŝi dir'is post'e ke dum si'a tut'a viv'o ŝi neniam vid'is tia'n mien'o'n, kia'n far'is la Reĝ'o trov'ant'e si'n ten'at'a en la aer'o de ne'vid'ebl'a man'o, kaj sen'polv'ig'at'a:
li ne pov'is kri'i, pro si'a surpriz'eg'o, sed li'a'j okul'o'j kaj li'a buŝ'o pli kaj pli grand'iĝ'is, kaj rond'iĝ'is, ĝis ŝi'a man'o tiom sku'iĝ'is pro rid'ad'o ke ŝi preskaŭ fal'iĝ'is li'n sur la plank'o'n.

Ho! bon'vol'u ne grimac'i, mi'a kar'a!” ŝi kri'is, tut'e forges'ant'e ke la Reĝ'o ne pov'as aŭd'i ŝi'n. “Vi rid'ig'as mi'n tiom ke mi apenaŭ pov'as ten'i vi'n! Kaj ne ten'u la buŝ'o'n tiom larĝ'e mal'ferm'it'a! La cindr'o'j en'ir'os ĝi'n—jen, mi opini'as ke vi est'as nun sufiĉ'e bon'ord'a!” ŝi plu'dir'is, glat'ig'ant'e li'a'n har'ar'o'n, kaj met'ant'e li'n sur la tabl'o'n proksim'e al la Reĝ'in'o.

La Reĝ'o tuj fal'is plat'a sur si'a'n dors'o'n, kaj kuŝ'is tut'e sen'mov'e:
kaj Alic'o'n iom alarm'is ŝi'a far'o, kaj ŝi ĉirkaŭ'ir'is la ĉambr'o'n serĉ'ant'e akv'o'n por ĵet'i ĝi'n sur li'n. Tamen, ŝi pov'is trov'i nur botel'o'n da ink'o, kaj kiam ŝi re'ir'is kun ĝi ŝi trov'is ke li re'konsci'iĝ'is, kaj ke li kaj la Reĝ'in'o kun'parol'as per tim'o'plen'a flustr'ad'o—tiom mal'laŭt'a, ke Alic'o apenaŭ pov'is aŭd'i kio'n ili dir'as.

La Reĝ'o dir'is, “Mi cert'ig'as vi'n, mi'a kar'a, ke mi frid'iĝ'is ĝis la fin'o'j de mi'a'j lip'har'o'j!”

Al tio la Reĝ'in'o respond'is, “Vi ne hav'as lip'har'o'j'n.”

“La horor'o'n de tiu moment'o,” la Reĝ'o plu'dir'is, “mi neniam, neniam forges'os!”

“Sed vi ja forges'os,” la Reĝ'in'o dir'is, “se vi ne far'os not'o'n pri ĝi.”

Alic'o rigard'is mult'e interes'at'e dum la Reĝ'o pren'is enorm'a'n not'libr'o'n el si'a poŝ'o, kaj komenc'is skrib'i. Subit'a pens'o traf'is ŝi'n, kaj ŝi pren'is unu fin'o'n de la krajon'o, kiu ating'is ĝis iom super li'a ŝultr'o, kaj komenc'is skrib'i anstataŭ li.

La kompat'ind'a Reĝ'o aspekt'is perpleks'a kaj mal'feliĉ'a, kaj li barakt'is kontraŭ la krajon'o dum kelk'a temp'o sen parol'i; sed Alic'o est'is tro fort'a por li, kaj fin'e li anhel'e dir'is, “Mi'a kar'a! Mi ver'e nepr'e akir'u mal'pli dik'a'n krajon'o'n. Mi tut'e ne pov'as reg'i ĉi tiu'n; ĝi skrib'as ĉi'a'j'n vort'o'j'n kia'j'n mi ne intenc'as—”

“Kia'j'n?” dir'is la Reĝ'in'o, rigard'ant'e la libr'o'n (en kiu'n Alic'o skrib'is ‘La Blank'a Ĉeval'o glit'as laŭ'long'e de la fajr'o'stang'o. Li tre mal'bon'e ekvilibr'ig'as si'n.’) “Tio ne est'as not'o pri vi'a sent'o!”

Libr'o kuŝ'is proksim'e al Alic'o sur la tabl'o, kaj dum ŝi sid'is rigard'ant'e la Blank'a'n Reĝ'o'n (ĉar ŝi ankoraŭ nervoz'is pri li, kaj ten'is la ink'o'n pret'a por ĵet'i ĝi'n sur li'n se li de'nov'e sven'os), ŝi foli'um'is, serĉ'ant'e leg'ebl'a'n part'o'n, “—ĉar ĝi est'as en ia lingv'o kia'n mi ne kon'as,” ŝi dir'is al si.

Ĝi est'as ĉi tia.

O Z N E R F L I B A B
j o v o t j a l p i l ŝ a l m u d , e g s o R
, s i l r o b o f e g n o ’ l n e e r i g e r T
, j o v o g o r o b j u i ĉ s i l i g z i M
. s i l r o g j a m j e d j o f e r n e T
Ŝi cerb'um'is pri tio dum iom da temp'o, sed fin'e bril'a pens'o traf'is ŝi'n. “Ho, kompren'ebl'e, ĝi est'as Spegul'libr'o! Kaj, se mi ten'os ĝi'n antaŭ spegul'o, la vort'o'j re'ĝust'iĝ'os.”

Jen la poem'o kiu'n leg'is Alic'o.

BABILFRENZO
Rosge, dum la ŝliplaj tovoj
Tre gir'e en l’ ongefo borlis,
Mizgilis ĉiu'j borogovoj,
Tenrefoj dejmaj gorlis.


“Evit'u l’ Babilfrenzon, fil'o,
Makzel'o'j'n, ung'o'j'n ŝir'a'j'n, kaj
Ĵuĵuban bird'o'n en l’ azil'o
Las'u, ĉe l’ fumrioza Ktaj’ ”


Kun vorpa glav'o en la man'o
Li serĉ'is pred'o'n. Pro tim'sent'o
Li halt'is—ve!—por pens'i ĉe
Tumtumo dum moment'o.


Sed dum li aŭk'e pens'is, la
flam'ant'a Babilfrenzo sen-hezit'e vorfis blurble tra
l’ abarotutsen pen’!


Unu du! Unu du! Kaj plu kaj plu!


Per vorpa kling'o li ĝi'n hak'is!


En li'a'n sak'o'n la best'a'n kap'o'n.


La glav'o snikersnakis.


“Kaj ĉu la Babilfrenzo mort'is
Brak'um'u mi'n, knab'et'o, hoj!


Ho frabĝa tag’! Kala-Kalag!”


Li ĉortlis pro si'a ĝoj’.


Rosge, dum la ŝliplaj tovoj
Tre gir'e en l’ ongefo borlis,
Mizgilis ĉiu'j borogovoj,
Tenrefoj dejmaj gorlis.

“Ĝi ŝajn'as tre bel'a,” ŝi dir'is fin'int'e ĝi'n, “sed est'as iom mal'facil'e kompren'i ĝi'n!” (Sci'u ke ŝi ne vol'is agnosk'i, eĉ al si mem, ke ŝi tut'e ne kompren'as ĝi'n.) “Iel ĝi ŝajn'e plen'ig'as mi'a'n kap'o'n per ide'o'j—sed mi ne sci'as ĝust'e kio ili est'as!

Tamen, iu mort'ig'is i'o'n, tio est'as klar'a, cert'e—”

“Sed ho!” pens'is Alic'o, subit'e sur'pied'iĝ'ant'e, “se mi ne rapid'os mi dev'os re'tra'ir'i la Spegul'o'n, antaŭ ol vid'i kia est'as la ceter'o de la dom'o! Unu'e mi rigard'u la ĝarden'o'n!”

Ŝi el'ir'is la ĉambr'o'n tuj, kaj mal'supr'e'n'kur'is la ŝtup'ar'o'n—nu, almenaŭ, ne tem'is preciz'e pri kur'o, sed pri nov'a manier'o mal'supr'e'n'ir'i ŝtup'ar'o'n rapid'e kaj facil'e, kiel Alic'o dir'is al si. Ŝi nur ten'is la fingr'o'pint'o'j'n sur la balustrad'o, kaj flos'is trankvil'e mal'supr'e'n sen eĉ tuŝ'i la ŝtup'o'j'n per si'a'j pied'o'j; post'e ŝi plu flos'is tra la koridor'o, kaj rekt'e el'ir'us tra la pord'o sam'manier'e, se ŝi ne kapt'us la pord'o'stang'o'n. Ŝi komenc'is iom'et'e sent'i kap'turn'iĝ'o'n pro tiom da flos'ad'o en la aer'o, kaj iom plezur'e re'trov'is si'n marŝ'ant'a normal'e.

Ĉapitr'o II La Ĝarden'o De Viv'a'j Flor'o'j

“Mi Vid'us la ĝarden'o'n mult'e pli bon'e,”

dir'is Alic'o al si, “se mi pov'us ating'i la supr'o'n de tiu mont'et'o:
kaj jen voj'o konduk'ant'a rekt'e al ĝi—almenaŭ, ne, ĝi ne far'as tio'n—”

(ir'int'e kelk'a'j'n metr'o'j'n laŭ la voj'o, kaj ĉirkaŭ'ir'int'e kelk'a'j'n akut'a'j'n angul'o'j'n), “sed mi supoz'as ke ĝi fin'e ir'os tie'n. Sed kiom kurioz'e ĝi turn'iĝ'as! Pli kiel kork'tir'il'o ol voj'o!

Nu, ĉi tiu turn'iĝ'o konduk'as al la mont'et'o, mi supoz'as—ne, ne! Ĝi re'konduk'as rekt'e al la dom'o! Nu, do, mi prov'os la ali'a'n direkt'o'n.”

Kaj tio'n ŝi far'is:
ŝi vag'is tie'n kaj tie'n, prov'is turn'iĝ'o'n post turn'iĝ'o, sed ĉiam re'ven'is al la dom'o, ne'grav'e kio'n ŝi far'is.

Efektiv'e, unu'foj'e, kiam ŝi ĉirkaŭ'ir'is angul'o'n iom pli rapid'e ol kutim'e, ŝi frap'iĝ'is kontraŭ la dom'o'n antaŭ ol ŝi pov'is halt'ig'i si'n.

“Ne util'as diskut'i,” Alic'o dir'is, rigard'ant'e la dom'o'n kaj imag'ant'e ke ĝi kverel'as kun ŝi. “Mi ankoraŭ ne en'ir'os. Mi sci'as ke mi dev'us re'tra'ir'i la Spegul'o'n—re'ir'i en la mal'nov'a'n ĉambr'o'n—kaj fin'iĝ'us ĉiu'j mi'a'j aventur'o'j!”

Do, firm'e turn'int'e si'a'n dors'o'n al la dom'o, ŝi de'nov'e re'komenc'is sekv'i la voj'o'n, decid'int'e nepr'e marŝ'i rekt'e ĝis ŝi ating'os la mont'et'o'n. Dum kelk'a'j minut'o'j ĉio est'is bon'a, kaj ŝi ĵus komenc'is dir'i “Mi efektiv'e sukces'os ĉi'foj'e—” kiam la voj'o ek'tord'iĝ'is kaj sku'is si'n (laŭ ŝi'a post'a pri'parol'o), kaj la sekv'a'n moment'o'n ŝi trov'is si'n efektiv'e en'marŝ'ant'a tra la pord'o.

Ho, ve!” ŝi kri'is. “Mi neniam vid'is dom'o'n tiel kontraŭ'em'a'n! Neniam!”

Tamen, jen la mont'et'o plen'e vid'ebl'a, do neni'o ali'a est'is far'ebl'a ol re'komenc'i.

Ĉi'foj'e ŝi ating'is grand'a'n flor'bed'o'n, kun border'o el lekant'et'o'j, kaj salik'o kresk'ant'a en la mez'o.

Ho Tigr'o-lili'o!” dir'is Alic'o, parol'ant'e al flor'o kiu balanc'ad'is si'n graci'e en la vent'o, “se nur vi pov'us parol'i!”

“Ni ja pov'as parol'i,” dir'is la Tigr'o- lili'o:
“kiam ĉe'est'as kun'parol'ind'ul'o.”

Alic'o'n tio tiom surpriz'is ke ŝi ne pov'is parol'i dum minut'o:
ŝajn'is tut'e sen'spir'ig'i ŝi'n. Post kelk'a temp'o, ĉar la Tigr'o-lili'o nur plu balanc'iĝ'ad'is, ŝi re'parol'is, per timid'a voĉ'o—preskaŭ flustr'e. “Kaj ĉu ĉiu'j flor'o'j pov'as parol'i?”

“Egal'bon'e kiel vi,” dir'is la Tigr'o-lili'o.

“Kaj mult'e pli laŭt'e.”

“Ne dec'as ke ni komenc'u la parol'o'n, sci'u,” dir'is la Roz'o, “kaj mi ver'e demand'is al mi kiam vi parol'os! Dir'is mi al mi, ‘Ŝi'a vizaĝ'o montr'as iom da senc'o, kvankam ĝi ne est'as inteligent'a!’ Tamen, vi'a kolor'o est'as ĝust'a, kaj tio mult'o'n pardon'ig'as.”

“Ne grav'as al mi la kolor'o,” la Tigr'o- lili'o koment'is. “Se nur ŝi'a'j petal'o'j bukl'iĝ'us supr'e'n iom'et'e pli, ŝi est'us tut'e akcept'ebl'a.”

Al Alic'o ne plaĉ'is est'i kritik'at'a, do ŝi komenc'is far'i demand'o'j'n. “Ĉu vi'n ne kelk'foj'e tim'ig'as est'i plant'it'a'j ĉi tie, sen vart'ant'o?”

“Nu, jen la arb'o en la mez'o,” dir'is la Roz'o. “Por kio ali'a ĝi util'as?”

“Sed kio'n ĝi pov'us far'i, se ekzist'us danĝer'o?” Alic'o demand'is.

“Ĝi pov'us bat'i atak'ant'o'n,” dir'is la Roz'o, “per si'a ŝel'o, kiu est'as bast-on'o.”

“Ĝi pov'as minac'e kri'i ‘br! br!’ ” kri'is Lekant'et'o. “Tial oni nom'as ĝi'a'j'n brak'o'j'n ‘brantĉjoj!’”

“Ĉu vi ne sci'as tio'n?” kri'is ali'a Lekant'et'o. Kaj nun ili ĉiu'j komenc'is kun'e kri'ad'i, ĝis la aer'o ŝajn'is tut'e plen'a de mal'grand'a'j akr'a'j voĉ'o'j. “Silent'u, ĉiu el vi!” kri'is la Tigr'o-lili'o, pasi'e sving'ant'e si'n flank-al-flank'e'n, kaj trem'ant'e pro ekscit'iĝ'o.

“Ili sci'as ke mi ne pov'as tuŝ'i ili'n!” ĝi anhel'is, klin'ant'e si'a'n trem'ant'a'n kap'o'n je Alic'o, “ali'e ili ne aŭdac'us far'i tio'n!”

“Ne mal'kviet'u!” Alic'o dir'is per trankvil'ig'a ton'o, kaj klin'int'e si'n al la lekant'et'o'j, kiu'j ĵus re'komenc'is kri'i, ŝi flustr'is, “Se vi ne tuj ĉit'os, mi pluk'os vi'n!”

Tuj est'iĝ'is silent'o, kaj plur'a'j el la pal'ruĝ'a'j lekant'et'o'j blank'iĝ'is.

“Tut'e ĝust'e!” dir'is la Tigr'o-lili'o. “La lekant'et'o'j est'as la plej defi'a'j. Kiam unu parol'as, ĉiu'j ali'a'j komenc'as, kaj aŭd'i ili'n fi'kondut'i preskaŭ velk'ig'as!”

“Kiel est'as ke vi ĉiu'j pov'as tiel bel'e parol'i?” Alic'o dir'is, esperant'e pli bon'humor'ig'i ĝi'n per kompliment'o. “Mi jam est'is en mult'a'j ĝarden'o'j, sed neni'u el la flor'o'j pov'is parol'i.”

“Per vi'a man'o palp'u la ter'o'n,” dir'is la Tigr'o-lili'o. “Tiam vi kompren'os la kial'o'n.”

Alic'o far'is tio'n. “Ĝi est'as tre mal'mol'a,”

ŝi dir'is, “sed mi ne kompren'as kio'n tio klar'ig'as.”

“En la plej mult'a'j ĝarden'o'j,” la Tigr'o- lili'o dir'is, “oni tro mol'ig'as la ter'o'n—tiel ke la flor'o'j ĉiam dorm'as.”

Tio ŝajn'is tre bon'a kial'o, kaj al Alic'o tre plaĉ'is sci'i ĝi'n. “Mi neniam pens'is pri tio antaŭ nun!” ŝi dir'is.

“Laŭ mi'a opini'o vi tut'e neniam pens'as,”

la Roz'o dir'is, per iom sever'a ton'o.

“Mi neniam vid'is ul'o'n pli stult'aspekt'a'n,”

Viol'o dir'is, tiom subit'e, ke Alic'o ek'salt'is; ĉar ĝis tiam ĝi ne parol'is.

“Kaj vi ĉit'u!” kri'is la Tigr'o-lili'o. “Vi ja neniam vid'as iu'n ajn! Vi ten'as vi'a'n kap'o'n inter la foli'o'j, kaj ronk'as tie, ĝis vi ne pli sci'as pri event'o'j en la mond'o ol sci'as burĝon'et'o!”

“Ĉu est'as ali'a'j hom'o'j en la ĝarden'o krom mi?” Alic'o dir'is, ne vol'ant'e rimark'i la plej'nov'a'n koment'o'n de la Roz'o.

“Unu ali'a flor'o en la ĝarden'o pov'as mov'iĝ'ad'i kiel vi,” dir'is la Roz'o. “Mi demand'as al mi kiel vi far'as tio'n—” (“Vi konstant'e demand'as,” dir'is la Tigr'o-lili'o), “sed ŝi est'as pli arbust'a ol vi.”

“Ĉu ŝi simil'as al mi?” Alic'o demand'is fervor'e, ĉar ŝi'n ek'traf'is la pens'o, “Est'as ali'a knab'in'et'o en la ĝarden'o, ie!”

“Nu, ŝi hav'as la sam'a'n mal'lert'a'n form'o'n,”

la Roz'o dir'is:
“sed ŝi est'as pli ruĝ'a—kaj ŝi'a'j petal'o'j est'as mal'pli long'a'j, mi kred'as.”

“Ili est'as pli strikt'a'j, kiel de dali'o,”

dir'is la Tigr'o-lili'o:
“ne dis'fal'int'a'j, kiel vi'a'j.”

“Sed vi ne kulp'as,” la Roz'o al'don'is afabl'e.

“Vi komenc'as velk'i, kompren'u—kaj tiam oni ne pov'as ne hav'i iom ne'bon'ord'a'j'n petal'o'j'n.”

Al Alic'o tut'e ne plaĉ'is tiu ide'o:
do, por ŝanĝ'i la tem'o'n, ŝi demand'is, “Ĉu iam ŝi ven'as ĉi tie'n?”

“Ver'ŝajn'e vi vid'os ŝi'n baldaŭ,” dir'is la Roz'o. “Ŝi est'as el la speci'o kiu hav'as naŭ spik'o'j'n, sci'u.”

“Kie ŝi hav'as ili'n?” Alic'o demand'is tre sci'vol'e.

“Nu, tut'e ĉirkaŭ si'a kap'o, kompren'ebl'e,”

la Roz'o respond'is. “Mir'ig'is mi'n ke ili mank'as al vi. Mi supoz'is ke ili est'as nepr'a'j.”

“Ŝi ven'as!” kri'is la Delfini'o. “Mi aŭd'as ŝi'a'j'n paŝ'o'j'n, tump, tump, sur la ŝton'er'a voj'o.”

Alic'o fervor'e ĉirkaŭ'rigard'is, kaj vid'is ke est'as la Ruĝ'a Reĝ'in'o. “Ŝi mult'e kresk'is!”

est'is ŝi'a unu'a koment'o. Tio est'is tut'e ver'a:
kiam Alic'o unu'e trov'is ŝi'n inter la cindr'o'j, ŝi est'is nur ok centi'metr'o'j'n alt'a—kaj nun ŝi est'as du'on'a'n kap'o'n pli alt'a ol Alic'o mem!

“La freŝ'a aer'o kaŭz'as tio'n,” dir'is la Roz'o:
“mir'ind'e bon'a aer'o, ĉi tie.”

“Mi ir'os renkont'i ŝi'n,” dir'is Alic'o, ĉar, kvankam la flor'o'j est'is sufiĉ'e interes'a'j, ŝi opini'is ke est'us pli grandioz'e parol'i kun ver'a Reĝ'in'o.

“Tut'e ne ebl'os far'i tio'n,” dir'is la Roz'o:
“Mi konsil'as ke vi marŝ'u kontraŭ'direkt'e'n.”

Al Alic'o tio son'is absurd'aĵ'o, do ŝi dir'is neni'o'n, sed ŝi tuj komenc'is marŝ'i cel'e la Ruĝ'a'n Reĝ'in'o'n. Surpriz'e al ŝi, ŝi post nur moment'o ne plu vid'is ŝi'n, kaj trov'is si'n de'nov'e marŝ'ant'a en la antaŭ'a'n pord'o'n.

Iom provok'it'e, ŝi re'tir'is si'n, kaj, serĉ'int'e ĉie la Reĝ'in'o'n (kiu'n ŝi fin'e vid'is, tre long'e for), ŝi decid'is prov'i la plan'o'n, ĉi'foj'e, marŝ'i kontraŭ'direkt'e'n.

Bon'eg'e sukces'is. Ŝi apenaŭ marŝ'is unu minut'o'n antaŭ ol trov'i si'n vizaĝ-al-vizaĝ'e kun la Ruĝ'a Reĝ'in'o, kaj klar'e vid'ebl'a est'is la mont'et'o kiu'n ŝi tiel long'e cel'is.

“El kie vi ven'is?” dir'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o.

“Kaj kie'n vi ir'as? Lev'u la kap'o'n, parol'u bel'e, kaj ne konstant'e lud'u per vi'a'j fingr'o'j.”

Alic'o obe'is ĉiu'j'n tiu'j'n ordon'o'j'n, kaj klar'ig'is, laŭ'ebl'e plej bon'e, ke ŝi perd'is si'a'n voj'o'n.

“Mi ne kompren'as kial vi parol'as pri vi'a voj'o,” dir'is la Reĝ'in'o:
“ĉiu'j voj'o'j ĉi tie aparten'as al mi—sed kial vi en'tut'e ven'is ĉi tie'n?” ŝi plu'dir'is pli afabl'a'ton'e.

“Riverenc'et'u dum vi pri'pens'as kio'n dir'i.

Tiel oni ŝpar'as temp'o'n.”

Alic'o iom'et'e mir'is pri tio, sed ŝi ne kuraĝ'is ne kred'i ĝi'n, ĉar ŝi'n tro impon'is la Reĝ'in'o. “Mi prov'os kiam mi est'os hejm'e,” ŝi pens'is, “kiam ven'ont'foj'e mi mal'fru'os al la ĉef'manĝ'o.”

“Jam ven'is la hor'o respond'i,” la Reĝ'in'o dir'is, rigard'ant'e si'a'n horloĝ'o'n:
“mal'ferm'u vi'a'n buŝ'o'n iom pli larĝ'e dum vi parol'as, kaj ĉiam dir'u ‘vi'a Moŝt'o’.”

“Mi nur vol'is vid'i kia est'as la ĝarden'o, vi'a Moŝt'o—”

“Ĝust'e,” dir'is la Reĝ'in'o, frap'et'ant'e ŝi'a'n kap'o'n, kio al Alic'o tut'e ne plaĉ'is:
“kvankam, kiam vi dir'as ‘ĝarden'o'n’—nu, mi vid'is ĝarden'o'j'n, kompar'e kun kiu'j ĉi tiu est'us dezert'o.”

Alic'o ne kuraĝ'is opon'i tiu'n deklar'o'n, sed ŝi plu'dir'is:
“—kaj mi decid'is ke mi prov'os trov'i la voj'o'n al la supr'o de tiu mont'et'o—”

“Kiam vi dir'as ‘mont'et'o’,” la Reĝ'in'o inter'romp'is, “mi pov'us montr'i al vi mont'et'o'j'n, kompar'e kun kiu'j vi nom'us tio'n val'o.”

“Neniel,”

dir'is Alic'o, surpriz'it'e kontraŭ'parol'ant'e ŝi'n fin'e:
“mont'et'o ja ne pov'as est'i val'o. Tio est'us sen'senc'aĵ'o—”

La Ruĝ'a Reĝ'in'o sku'is ne'e si'a'n kap'o'n.

“Nom'u ĝi'n ‘sen'senc'a’, se vi vol'as,” ŝi dir'is, “sed mi aŭd'is sen'senc'aĵ'o'j'n, kompar'e kun kiu'j tio est'us senc'o'plen'a kiel vort'ar'o!”

Alic'o de'nov'e riverenc'et'is, ĉar ŝi tim'is pro la ton'o de la Reĝ'in'o ke ŝi est'as iom'et'e ofend'it'a:
kaj ili plu promen'is silent'e ĝis ating'i la supr'o'n de la mal'grand'a mont'et'o.

Dum plur'a'j minut'o'j Alic'o star'is sen'parol'e, rigard'ant'e ĉiu'direkt'e'n la pejzaĝ'o'n—kaj eg'e kurioz'a est'is la pejzaĝ'o. Grand'a kvant'o da tre mal'grand'a'j river'et'o'j flu'is rekt'e trans la pezjaĝon, flank-al-flank'e, kaj la inter'a ter'o est'is divid'it'a en kvadrat'o'j'n per nombr'o da mal'grand'a'j verd'a'j heĝ'o'j, kiu'j kuŝ'is inter la river'et'o'j.

“Vid'u! Ĝi est'as mark'it'a preciz'e kiel ŝak'tabul'o!” Alic'o dir'is fin'e. “Dev'us est'i lud'figur'o'j mov'iĝ'ant'a'j ie—kaj tiel est'as!” ŝi plu'dir'is per ton'o de ĝoj'o, kaj ŝi'a kor'o komenc'is rapid'e bat'ad'i pro ekscit'iĝ'o dum ŝi plu'parol'is. “Est'as grand'a gigant'a ŝak'lud'o kiu'n oni far'as—en la tut'a mond'o—se ĉi tio ver'e est'as la mond'o, kompren'u. Ho, kiel gaj'ig'e! Kiom volont'eg'e mi est'us unu el ili! Ne ĝen'us mi'n est'i Peon'o, se mi pov'us part'o'pren'i—kvankam kompren'ebl'e mi plej prefer'us est'i Reĝ'in'o.”

Ŝi rigard'et'is iom timid'e la ver'a'n Reĝ'in'o'n dum ŝi dir'is tio'n, sed ŝi'a kun'ul'in'o nur rid'et'is agrabl'e, kaj dir'is, “Tio est'os facil'a.

Vi pov'os est'i Peon'o de la Blank'a Reĝ'in'o, se vi dezir'as, ĉar Lili'o est'as tro jun'a; kaj vi est'as jam komenc'e en la Du'a Kvadrat'o:
kiam vi ating'os la Ok'a'n Kvadrat'o'n vi far'iĝ'os Reĝ'in'o—” Ĝust'e tiu'moment'e, ial, ili komenc'is kur'i.

Alic'o neniam pov'is decid'i, kiam ŝi pri'pens'is post'e, kial ili komenc'is:
ŝi memor'is nur ke ili kur'is man’-en-man'e, kaj la Reĝ'in'o tiom rapid'e kur'is ke ŝi nur tre mal'facil'e sukces'is kur'ad'i apud ŝi:
kaj ankoraŭ la Reĝ'in'o kri'ad'is, “Pli rapid'e! Pli rapid'e!” sed Alic'o sent'is ke ne ebl'as pli rapid'i, kvankam al ŝi mank'is sufiĉ'a spir'o por dir'i tio'n.

La plej kurioz'a aspekt'o de la afer'o est'is ke la arb'o'j kaj ĉio ali'a ĉirkaŭ ili tut'e neniam ŝanĝ'is si'a'n pozici'o'n:
ne'grav'e kiom rapid'e ili kur'is, ili ŝajn'e neniam pas'is i'o'n ajn. “Ĉu ebl'e ĉio mov'iĝ'as kun ni?” pens'is kompat'ind'a sen'kompren'a Alic'o.

Kaj la Reĝ'in'o ŝajn'e diven'is ŝi'a'j'n pens'o'j'n, ĉar ŝi kri'is, “Pli rapid'e! Ne prov'u parol'i!”

Tamen Alic'o tut'e ne plan'is far'i tio'n.

Ŝi sent'is ke ŝi ebl'e neniam de'nov'e pov'os parol'i, ĉar ŝi tiom sen'spir'iĝ'is:
tamen la Reĝ'in'o plu kri'ad'is “Pli rapid'e! Pli rapid'e!”

kaj tren'is ŝi'n. “Ĉu ni preskaŭ al'ven'is?”

Alic'o sukces'is anhel'e dir'i fin'e.

“Preskaŭ al'ven'is!” la Reĝ'in'o ripet'is. “Ni jam preter'pas'is la lok'o'n antaŭ dek minut'o'j!

Pli rapid'e!” Kaj ili plu kur'is silent'e, dum la vent'o fajf'is en la orel'o'j'n de Alic'o, kaj preskaŭ for'blov'is la har'o'j'n de ŝi'a kap'o, laŭ ŝi'a imag'o.

“Pli! Pli!” kri'is la Reĝ'in'o. “Pli rapid'e!

Pli rapid'e!” Kaj ili tiom rapid'e kur'is ke fin'e ili ŝajn'is flug'i tra la aer'o, apenaŭ tuŝ'ant'e la ter'o'n per si'a'j pied'o'j, ĝis subit'e, ĝust'e kiam Alic'o far'iĝ'is plen'e sen'fort'a, ili ek'halt'is, kaj ŝi trov'is si'n sid'ant'a sur la ter'o, sen'spir'a kaj sven'em'a.

La Reĝ'in'o apog'is ŝi'n kontraŭ arb'o, kaj dir'is afabl'e, “Vi pov'os ripoz'i iom, nun.”

Alic'o ĉirkaŭ'rigard'is tre surpriz'at'e. “Nu, mi ja kred'as ke ni tut'dum'e est'is sub ĉi tiu arb'o! Ĉio est'as ĝust'e kiel antaŭ'e!”

“Kompren'ebl'e,” dir'is la Reĝ'in'o. “Kio'n vi supoz'is?”

“Nu, en ni'a land'o,” dir'is Alic'o, ankoraŭ iom anhel'e, “oni kutim'e ating'as ali'a'n lok'o'n—se oni kur'as tre rapid'e dum tre long'e, kiel ni.”

“Mal'rapid'a spec'o de land'o!” dir'is la Reĝ'in'o. “Nu, ĉi tie, sci'u, oni bezon'as laŭ'ebl'e plej kur'i por rest'i sam'lok'e. Se oni vol'as ir'i al ali'a lok'o, oni dev'as kur'i almenaŭ du'obl'e pli rapid'e!”

“Mi prefer'as ne prov'i, mi pet'as!” dir'is Alic'o. “Mi tut'e kontent'as rest'i ĉi tie—sed mi est'as eg'e varm'a kaj soif'a!”

“Mi sci'as kio plaĉ'os al vi!” la Reĝ'in'o dir'is bon'humor'e, pren'ant'e mal'grand'a'n skatol'o'n el si'a poŝ'o. “Pren'u biskvit'o'n.”

Alic'o pens'is ke ne est'us ĝentil'e dir'i “Ne”, kvankam ŝi tut'e ne dezir'is ĝi'n. Do ŝi pren'is ĝi'n, kaj manĝ'is ĝi'n laŭ'ebl'e:
kaj ĝi est'is sek'eg'a:
kaj ŝi kred'is ke neniam antaŭ'e ŝi tiom preskaŭ sufok'iĝ'is.

“Dum vi re'freŝ'ig'as vi'n,” dir'is la Reĝ'in'o, “mi far'os la mezur'ad'o'n.” Kaj el si'a poŝ'o ŝi pren'is ruband'o'n, sur kiu est'is centi'metro'mark'o'j, kaj komenc'is mezur'i la ter'o'n, kaj en'met'i kejl'o'j'n tie kaj tie.

“Post du metr'o'j,” ŝi dir'is, en'met'ant'e kejl'o'n por sign'i la distanc'o'n, “mi dir'os al vi regul'o'j'n—bon'vol'u pren'i ali'a'n biskvit'o'n.”

“Dank'o'n, sed ne,” dir'is Alic'o:
“unu plen'e sufiĉ'as!”

“Ne plu soif'as, mi esper'as?” dir'is la Reĝ'in'o.

Alic'o ne sci'is kio'n dir'i respond'e, sed feliĉ'ig'e la Reĝ'in'o ne atend'is respond'o'n, sed plu'dir'is. “Post tri metr'o'j mi ripet'os ili'n—por ke vi ne forges'u ili'n. Post kvar mi dir'os adiaŭ. Kaj post kvin mi for'ir'os!”

Ŝi jam en'met'is ĉiu'j'n kejl'o'j'n, kaj Alic'o rigard'is tre interes'at'e dum ŝi re'ir'is al la arb'o, kaj post'e komenc'is mal'rapid'e marŝ'i laŭ la vic'o.

Ĉe la du'metr'a kejl'o ŝi turn'is si'n, kaj dir'is, “Peon'o ir'as du kvadrat'o'j'n unu'e, sci'u. Do vi tra'ir'os tre rapid'e la Tri'a'n Kvadrat'o'n—per fer'voj'o, mi supoz'as—kaj vi preskaŭ tuj trov'os vi'n en la Kvar'a Kvadrat'o.

Nu, tiu Kvadrat'o aparten'as al Fingr'um'ad kaj Fingrumid—la Kvin'a est'as plej'part'e akv'o—la Ses'a aparten'as al Humpti Dumpti—Sed vi ne koment'as?”

“Mi—mi ne sci'is ke mi dev'us koment'i—ĝust'e tiam,” Alic'o balbut'is.

“Vi dev'us dir'i,” la Reĝ'in'o daŭr'ig'is per ton'o de serioz'a riproĉ'o, “ ‘Vi est'as ver'e tre afabl'a’—tamen, ni supoz'u tio'n dir'it'a—la Sep'a Kvadrat'o est'as tut'e arb'ar'a—tamen, unu el la Kavalir'o'j montr'os al vi la voj'o'n—kaj en la Ok'a Kvadrat'o ni est'os kun'e Reĝ'in'o'j, kaj est'os nur festen'ad'o kaj gaj'o!” Alic'o ek'star'is kaj riverenc'et'is kaj re'sid'iĝ'is.

Ĉe la sekv'a kejl'o la Reĝ'in'o de'nov'e turn'is si'n, kaj ĉi'foj'e ŝi dir'is, “Parol'u Franc'e kiam vi ne pov'as memor'i la Angl'a'n termin'o'n por io—ekster'e'n turn'u vi'a'j'n pied'fingr'o'j'n dum vi marŝ'as—kaj memor'u kiu vi est'as!” Ŝi ne atend'is por ke Alic'o riverenc'et'u, ĉi'foj'e, sed marŝ'is rapid'e al la sekv'a kejl'o, kie ŝi moment'e turn'is si'n por dir'i, “Adiaŭ”, kaj post'e rapid'is al la last'a.

Kiel okaz'is, tio'n Alic'o neniam sci'is, sed tuj kiam ŝi ating'is la last'a'n kejl'o'n, ŝi est'is for. Ĉu ŝi mal'aper'is en la aer'o'n, aŭ ĉu ŝi kur'is rapid'e en la arb'ar'o'n (“kaj ŝi ja pov'as kur'i tre rapid'e!” pens'is Alic'o), ne ebl'is diven'i, sed ŝi est'is for, kaj Alic'o komenc'is memor'i ke ŝi est'as Peon'o, kaj ke baldaŭ est'os ŝi'a vic'o mov'iĝ'i.

Ĉapitr'o III Spegul'insekt'o'j

Kompren'ebl'e la unu'a task'o est'is ĝeneral'e super'rigard'i la land'o'n tra kiu ŝi vetur'os.

“Est'as tre simil'e al geografi'stud'o,” pens'is Alic'o, dum ŝi star'is sur si'a'j pied'pint'o'j esperant'e vid'i iom pli distanc'e'n. “Ĉef'a'j river'o'j—ne ekzist'as. Ĉef'a'j mont'o'j—mi est'as sur la sol'a, sed mi kred'as ke ĝi ne hav'as nom'o'n. Ĉef'a'j urb'o'j—nu, kio est'as tiu'j best'o'j far'ant'a'j miel'o'n tie? Ili ne pov'as est'i abel'o'j—ne ebl'as vid'i abel'o'j'n kilo'metr'o'n for, sci'u—” kaj dum kelk'a temp'o ŝi star'is silent'e, rigard'ant'e unu kiu okup'ad'is si'n inter la flor'o'j, puŝ'ant'e si'a'n rostr'o'n en ili'n, “preciz'e kiel ordinar'a abel'o,” pens'is Alic'o.

Tamen, tiu tut'e ne est'is ordinar'a abel'o:
efektiv'e, ĝi est'is elefant'o—tio'n Alic'o baldaŭ re'kon'is, kvankam unu'e la ide'o plen'e sen'spir'ig'is ŝi'n. “Kaj kiel enorm'a'j dev'as est'i tiu'j flor'o'j!” est'is ŝi'a sekv'a pens'o.

“Iom kia'j mal'grand'a'j dom'o'j sen si'a'j tegment'o'j, kaj kun tig'o'j—kaj kiom mult'eg'e da miel'o ili dev'as far'i! Mi mal'supr'e'n'ir'u kaj—ne, mi ne ir'u ĝust'e nun,” ŝi plu'dir'is, halt'ig'ant'e si'n tuj kiam ŝi komenc'is mal'supr'e'n'kur'i la mont'et'o'n, kaj pen'ant'e trov'i prav'ig'o'n de si'a subit'a timid'iĝ'o. “Est'us tut'e ne dezir'ind'e ir'i inter ili'n sen tre long'a branĉ'o per kiu for'puŝ'i ili'n—kaj kiom gaj'e est'os kiam oni demand'os al mi ĉu al mi plaĉ'is mi'a promen'ad'o. Mi dir'os—‘Nu, sufiĉ'e plezur'ig'is mi'n—’ ” (nun sekv'is la am'at'a sku'et'o de la kap'o), “ ‘sed est'is tre polv'e kaj varm'eg'e, kaj la elefant'o'j eg'e turment'is mi'n!’ ”

“Mi ir'u laŭ la ali'a direkt'o,” ŝi dir'is post paŭz'o; “kaj ebl'e mi vizit'os la elefant'o'j'n post'e. Krom'e, mi ja ver'e vol'as en'ir'i la Tri'a'n Kvadrat'o'n!”

Do, tiel prav'ig'int'e si'n, ŝi mal'supr'e'n'kur'is la mont'et'o'n, kaj trans'salt'is la unu'a'n de la ses mal'grand'a'j river'et'o'j.

* * * * * * * * * * * * * * “Bilet'o'j'n, mi pet'as!” dir'is la Gard'ist'o, en'ŝov'ant'e si'a'n kap'o'n tra la fenestr'o. Post nur moment'o ĉiu el'ten'is si'a'n bilet'o'n:
ili est'is proksim'um'e sam'dimensi'a'j kiel la person'o'j, kaj laŭ'aspekt'e plen'ig'is la vagon'o'n.

“Nu! Montr'u vi'a'n bilet'o'n, infan'o!” la Gard'ist'o plu'dir'is, rigard'ant'e Alic'o'n koler'e.

Kaj tre'eg'e mult'a'j voĉ'o'j ĉiu'j dir'is kun'e (“kiel kant'o'ĥor'o,” pens'is Alic'o), “Ne atend'ig'u li'n, infan'o! Ho, li'a temp'o valor'as mil pund'o'j'n por ĉiu minut'o!”

“Mi tim'as ke mi ne hav'as bilet'o'n,”

Alic'o dir'is per ton'o de tim'o:
“ne est'is bilet'ej'o kie mi en'ir'is la trajn'o'n.” Kaj de'nov'e la ĥor'o de voĉ'o'j daŭr'ig'is. “Ne est'is sufiĉ'a spac'o kie ŝi en'ir'is la trajn'o'n.

La ter'o tie valor'as mil pund'o'j'n por ĉiu centi'metr'o!”

“Ne prov'u prav'ig'i vi'n,” dir'is la Gard'ist'o:
“vi dev'us aĉet'i bilet'o'n de la lokomotiv'ist'o.”

Kaj de'nov'e la ĥor'o de voĉ'o'j daŭr'ig'is per “La vir'o kiu ŝofor'as la lokomotiv'o'n. Ho, la fum'o sol'a valor'as mil pund'o'j'n por ĉiu blov'o!”

Alic'o pens'is, “Do ne util'as parol'i.” La voĉ'o'j ne parol'is ĉi'foj'e, ĉar ŝi ne parol'is, sed, tre surpriz'ant'e ŝi'n, ili ĉiu'j pens'is ĥor'e (mi esper'as ke vi kompren'as kio'n signif'as pens'i ĥor'e—ĉar mi dev'as agnosk'i ke mi ne kompren'as), “Prefer'e tut'e ne parol'u. Lingv'aĵ'o valor'as mil pund'o'j'n por ĉiu vort'o!”

“Mi sonĝ'os pri mil pund'o'j hodiaŭ nokt'e.

Mi sci'as ke mi sonĝ'os!” pens'is Alic'o.

Tut'dum'e la Gard'ist'o rigard'ad'is ŝi'n, unu'e per teleskop'o, post'e per mikroskop'o, kaj post'e per binokl'o. Fin'e li dir'is, “Vi vetur'as mal'ĝust'a'direkt'e,” kaj ferm'is la fenestr'o'n, kaj for'ir'is.

“Tiel jun'a infan'o,” dir'is la vir'o sid'ant'a kontraŭ ŝi (li est'is vest'it'a per blank'a paper'o), “dev'us sci'i kiu'direkt'e'n ŝi ir'as, eĉ kvankam ŝi ne sci'as si'a'n propr'a'n nom'o'n!”

Kapr'o, kiu sid'is apud la vir'o blank'e vest'it'a, ferm'is si'a'j'n okul'o'j'n kaj dir'is per laŭt'a voĉ'o, “Ŝi dev'us kon'i la voj'o'n al la bilet'ej'o, eĉ kvankam ŝi ne sci'as la alfabet'o'n!”

Skarab'o sid'is apud la Kapr'o (ĝeneral'e, ĝi est'is tre kurioz'a vagon'o da pasaĝer'o'j), kaj, ĉar la regul'o ŝajn'e est'is ke oni parol'u laŭ'vic'e, li daŭr'ig'is per “Ŝi dev'os vetur'i de ĉi tie kiel pak'aĵ'o!”

Alic'o ne pov'is vid'i kiu sid'as preter la Skarab'o, sed raŭk'a voĉ'o nun parol'is.

“Ŝanĝ'u lokomotiv'o'j'n en la val'o—” ĝi dir'is, kaj sufok'iĝ'is kaj dev'is ĉes'i.

“Ĝi son'as kiel ĉeval'o,” Alic'o pens'is.

Kaj eg'e mal'grand'a voĉ'o proksim'a al ŝi'a orel'o dir'is, “Ebl'e vi pov'us far'i ŝerc'o'n pri tio—i'o'n pri ‘ĉeval'o’ kaj ‘ĉe-val'o’, sci'u.”

Sekv'is tre mild'a voĉ'o el for, kiu dir'is, “Neces'os etiket'i ŝi'n ‘Atent'u:
Knab'in'o!’ 2 , sci'u—”

Kaj post'e ali'a'j voĉ'o'j daŭr'ig'is (“Kiom da hom'o'j en ĉi tiu vagon'o!” pens'is Alic'o),

2 Ne'traduk'ebl'a vort'lud'o en la Angl'a:
Glass, with car'e!” (Atent'u: vitr'o!) kaj “Lass, with car'e!” (Atent'u:
knab'in'o!)

dir'ant'e, “Ŝi dev'os ir'i per'poŝt'e, ĉar vid'ebl'as kap'o—” 3 “Neces'os send'i ŝi'n kiel mesaĝ'o'n per telegraf'o—” “Ŝi dev'os mem tren'i la trajn'o'n ek'de ĉi tie—” k.s.

Sed la vir'o vest'it'a per blank'a paper'o klin'is si'n antaŭ'e'n kaj flustr'is en ŝi'a'n orel'o'n, “Ne atent'u kio'n ĉiu'j ĉi dir'as, kar'ul'in'o, sed aĉet'u ir-re'ven'bilet'o'n ĉiu'foj'e kiam la trajn'o halt'os.”

“Tio'n mi cert'e ne far'os!” Alic'o dir'is iom sen'pacienc'e. “Mi tut'e ne aparten'as al ĉi tiu fer'voj'a vetur'o—mi ĵus est'is en arb'ar'o—kaj volont'eg'e mi re'ir'us tie'n!”

“Vi pov'us far'i ŝerc'o'n pri tio,”

dir'is la mal'grand'a voĉ'o proksim'a al ŝi'a orel'o:
“i'o'n pri ‘vi mov'us se vi pov'us’, sci'u.”

“Ne tiel turment'u mi'n,” dir'is Alic'o, van'e ĉirkaŭ'rigard'ant'e por trov'i el kie ven'as la voĉ'o; “se vi tiom fervor'as ke est'u ŝerc'o, kial vi ne mem far'as ĝi'n?”

La voĉ'et'o ĝem'is profund'e:
evident'e ĝi est'is tre mal'feliĉ'a, kaj Alic'o dir'us i'o'n kompat'a'n por komfort'ig'i ĝi'n, “se nur ĝi

3 Sur tiu'temp'a'j Brit'a'j poŝt'mark'o'j ĉiam aper'is la kap'o de la Reĝ'in'o, tiel ke vulgar'e “kap'o” = “poŝt'mark'o”

ĝem'us kiel ali'a'j hom'o'j!” ŝi pens'is. Sed ĉi tiu est'is tiel mir'ig'e mal'grand'a ĝem'o, ke ŝi tut'e ne aŭd'us ĝi'n, se ĝi ne est'us tut'e apud ŝi'a orel'o. La konsekvenc'o de tio est'is ke ĝi mult'e tikl'is ŝi'a'n orel'o'n, kaj plen'e for'tir'is ŝi'a'j'n pens'o'j'n de la mal'feliĉ'ec'o de la kompat'ind'a ul'et'o.

“Mi sci'as ke vi est'as amik'in'o,”

la voĉ'et'o daŭr'ig'is; “kar'a amik'in'o, kaj mal'nov'a amik'in'o. Kaj vi ne damaĝ'os mi'n, kvankam mi ja est'as insekt'o.”

“Kia insekt'o?” Alic'o demand'is, iom mal'trankvil'e. Ŝi efektiv'e vol'is sci'i ĉu ĝi pik'os, sed ŝi opini'is ke tio ne est'us dec'a demand'o.

“Kio'n? Do vi ne—” la voĉ'et'o komenc'is, sed ĝi'n dron'ig'is akr'a bru'o de la lokomotiv'o, kaj ĉiu ek'salt'is alarm'it'e, Alic'o est'is inter ili.

La Ĉeval'o, kiu el'met'is si'a'n kap'o'n tra la fenestr'o, trankvil'e en'tir'is ĝi'n kaj dir'is, “Est'as nur river'et'o kiu'n ni trans'salt'os.”

Ĉiu'n ŝajn'e kontent'ig'is tio, kvankam Alic'o sent'is iom da nervoz'ec'o pro la ide'o ke trajn'o'j salt'as. “Tamen, tio konduk'os ni'n en la Kvar'a'n Kvadrat'o'n, tio iom komfort'ig'as!”

ŝi dir'is al si. Post moment'o ŝi sent'is la vagon'o'n lev'iĝ'i rekt'e en la aer'o'n, kaj pro si'a tim'o ŝi ek'pren'is tio'n kio est'is plej proksim'a al ŝi'a man'o, nom'e la barb'o'n de la Kapr'o.

* * * * * * * * * * * * * * Sed la barb'o ŝajn'is for'degel'i dum ŝi tuŝ'is ĝi'n, kaj ŝi trov'is si'n sid'ant'a trankvil'e sub arb'o—dum la Kul'ed'o (ĉar tia est'is la insekt'o kun kiu ŝi konversaci'is) balanc'is si'n sur branĉ'et'o tuj super ŝi'a kap'o, kaj vent'um'is ŝi'n per si'a'j flug'il'o'j.

Cert'e ĝi est'is tre grand'a Kul'ed'o:
“proksim'um'e grand'a kiel kok'in'o,” Alic'o pens'is. Tamen, ŝi ne pov'is sent'i nervoz'ec'o'n pro ĝi, ĉar ili ja de'long'e inter'parol'as.

“—do vi ne am'as ĉiu'j'n insekt'o'j'n?” la Kul'ed'o daŭr'ig'is, trankvil'e kvazaŭ neni'o inter'temp'e okaz'is.

“Mi am'as la parol'kapabl'a'j'n,” Alic'o dir'is.

“Neni'u el ili pov'as parol'i, en mi'a land'o.”

“Kia'j'n insekt'o'j'n vi ĝu'as, en vi'a land'o?”

la Kul'ed'o demand'is.

“Mi efektiv'e ne ĝu'as insekt'o'j'n,” Alic'o klar'ig'is, “ĉar mi iom tim'as ili'n—almenaŭ la grand'a'j'n speci'o'j'n. Sed mi pov'as nom'i kelk'a'j'n el ili por vi.”

“Kompren'ebl'e ili respond'as al si'a'j nom'o'j?”

la Kul'ed'o koment'is sen'ĝen'e.

“Mi neniam trov'is tio'n.”

“Do kiel util'as ke ili hav'as nom'o'j'n,”

la Kul'ed'o dir'is, “se ili ne respond'as al ili?”

“Ne util'as al ili,” dir'is Alic'o; “sed est'as util'e por la nom'int'o'j, mi supoz'as.

Se ne, do kial objekt'o'j ja hav'as nom'o'j'n?”

“Mi ne sci'as,” la Kul'ed'o dir'is. “Iom for, en la arb'ar'o tie, ne est'as nom'o'j—tamen, daŭr'ig'u per vi'a list'o de insekt'o'j:
vi mal'ŝpar'as temp'o'n.”

“Nu, unu'a est'as la Ĉeval'muŝ'o,” 4 Alic'o komenc'is, kalkul'ant'e la nom'o'j'n per si'a'j fingr'o'j.

“Bon'e,” dir'is la Kul'ed'o:
“mez'e de tiu arbust'o, vid'ebl'as Balanc-ĉeval'muŝ'o. Ĝi konsist'as tut'e el lign'o, kaj mov'iĝ'as sving'ant'e si'n de branĉ'o al branĉ'o.”

“Kio'n ĝi manĝ'as?” Alic'o demand'is.

“Suk'o'n kaj seg'aĵ'o'j'n,” dir'is la Kul'ed'o.

“Daŭr'ig'u la list'o'n.”

Alic'o rigard'is la Balanc-ĉeval'muŝ'o'n tre interes'at'e, kaj decid'is ke oni ĵus re'farb'is

ĝi'n, ĉar ĝi aspekt'is tre bril'a kaj glu'ec'a; 4 Popular'a nom'o de la Taban'o

kaj post tio ŝi daŭr'ig'is.

“Kaj du'a est'as la Drak-Muŝ'o.” 5 “Rigard'u la branĉ'o'n super vi'a kap'o,”

dir'is la Kul'ed'o, “kaj tie vi vid'os Kaptodrakan Muŝ'o'n. 6 Ĝi'a korp'o konsist'as el prun'puding'o, ĝi'a'j flug'il'o'j el ileks'a'j foli'o'j, kaj ĝi'a kap'o est'as sek'a vin'ber'o brul'ant'a en brand'o.”

“Kaj kio'n ĝi manĝ'as?” Alic'o demand'is, kiel antaŭ'e.

“Tritik'o'puding'o'n kaj pasteĉ'o'n el frukt'er'o'j,”

la Kul'ed'o respond'is; “kaj ĝi nest'as en Krist'nask'a'j skatol'o'j.”

5 Popular'a nom'o de la Libel'o.

Kaptodrako:
popular'a nom'o de la Antirin'o. La tekst'o ankaŭ alud'as al popular'a Krist'nask'a lud'o dum la epok'o de Lewis Carroll.

Oni met'is sek'a'j'n vin'ber'o'j'n en brand'o'n, kaj flam'ig'is la brand'o'n. La

“Kaj tri'a est'as la Buter'muŝ'o,” 7 Alic daŭr'ig'is, atent'e rigard'int'e la insekt'o'n kiu hav'is flam'ant'a'n kap'o'n, kaj pens'int'e, “Ebl'e tial insekt'o'j tiom am'as flug'i en kandel'o'j'n—ĉar ili vol'as far'iĝ'i Kaptodrakaj Muŝ'o'j!”

“Ramp'ant'a ĉe vi'a'j pied'o'j,” dir'is la Kul'ed'o (Alic'o iom alarm'it'e re'tir'is si'a'j'n pied'o'j'n), “vi pov'as observ'i Pan-kaj- Buter'muŝ'o'n. Ĝi'a'j flug'il'o'j est'as mal'dik'a'j pan-kaj-buter'tranĉ'aĵ'o'j, ĝi'a korp'o est'as krust'o, kaj ĝi'a kap'o est'as kubo da suker'o.”

“Kaj kio'n ĝi manĝ'as?”

lud'ant'o'j prov'is kapt'i la sek'a'j'n vin'ber'o'j'n kaj en'buŝ'ig'i ili'n. La brul'ant'a'j sek'a'j vin'ber'o'j nom'iĝ'is “Kaptodrakoj”.

7 Popular'a nom'o de la Papili'o.

“Mal'fort'a'n te'o'n en kiu est'as krem'o.”

Nov'a problem'o en'ir'is la kap'o'n de Alic'o.

“Supoz'u ke ĝi ne pov'us trov'i tio'n?” ŝi propon'is.

“Nepr'e ĝi mort'us, kompren'ebl'e.”

“Sed sen'dub'e tio tre oft'e okaz'as,” Alic'o koment'is pens'em'e.

“Ĉiam,” dir'is la Kul'ed'o.

Post tio, Alicio silent'is dum unu-du minut'o'j, cerb'um'ant'e. La Kul'ed'o distr'is si'n dum'e per mult'foj'a zum'ad'o ĉirkaŭ ŝi'a'n kap'o'n:
fin'e ĝi re'sid'iĝ'is kaj koment'is, “Mi supoz'as ke vi ne vol'as perd'i vi'a'n nom'o'n?”

“Neniel,” Alic'o dir'is, iom mal'trankvil'e.

“Tamen, mi ne sci'as,” la Kul'ed'o daŭr'ig'is per leĝer'a ton'o:
“nur pens'u—kiom bel'e est'us se vi pov'us hejm'e'n'ir'i sen ĝi! Ekzempl'e, se la lern'ig'ist'in'o vol'us vok'i vi'n por lecion'o'j, ŝi vok'us ‘Ven'u—,’ kaj ŝi dev'us ĉes'i, ĉar ne ekzist'us nom'o vok'ebl'a, kaj kompren'ebl'e ne neces'us ke vi ir'u, sci'u.”

“Tio tut'e ne sufiĉ'us, mi est'as cert'a,”

dir'is Alic'o:
“la lern'ig'ist'in'o neniel akcept'us nul'ig'i mi'a'j'n lecion'o'j'n pro tio. Se ŝi ne memor'us mi'a'n nom'o'n, ŝi nom'us mi'n ‘F-in'o’, sam'e kiel la serv'ist'o'j.”

“Nu, se ŝi dir'us ‘F-in'o’, kaj nur tio'n,”

la Kul'ed'o koment'is, “kompren'ebl'e tio est'us fin'o de vi'a'j lecion'o'j. Tio est'as ŝerc'o.

Prefer'e vi far'u ĝi'n.”

“Kial prefer'e mi far'u ĝi'n?” Alic'o demand'is. “Ĝi est'as tre mal'bon'a ŝerc'o.”

Sed la Kul'ed'o nur profund'e ĝem'is, dum du grand'a'j larm'o'j rul'iĝ'is laŭ ĝi'a'j vang'o'j.

“Est'as dezir'ind'e ne far'i ŝerc'o'j'n,” Alic'o dir'is, “se tio tiom mal'feliĉ'ig'as vi'n.”

Sekv'is nov'a melankoli'a ĝem'et'o, kaj ĉi'foj'e ŝajn'e la Kul'ed'o efektiv'e for'ĝem'is si'n, ĉar, kiam Alic'o supr'e'n'rigard'is, tut'e neni'o est'is vid'ebl'a sur la branĉ'et'o, kaj, ĉar ŝi komenc'is far'iĝ'i tre mal'varm'a pro la long'a sid'ad'o, ŝi lev'is si'n kaj ek'marŝ'is.

Tre baldaŭ ŝi ating'is vak'a'n kamp'o'n, kun arb'ar'o trans ĝi:
ĝi aspekt'is mult'e pli obskur'a ol la last'a arb'ar'o, kaj Alic'o sent'is iom da timid'ec'o pri en'ir'o. Tamen, re'pens'ant'e, ŝi decid'is plu'ir'i:
“ĉar mi nepr'e ne retro'ir'os,”

ŝi pens'is, kaj ĉi tiu est'as la sol'a voj'o al la Ok'a Kvadrat'o.

“Sen'dub'e ĉi tiu est'as la arb'ar'o,” ŝi dir'is pens'em'e al si, “kie objekt'o'j ne hav'as nom'o'j'n. Kio do okaz'os al mi'a nom'o kiam mi en'ir'os? Mi neniel vol'us perd'i ĝi'n—ĉar oni dev'us don'i al mi nov'a'n, kaj preskaŭ cert'e ĝi est'us mal'bel'a. Sed est'us amuz'e, serĉ'i la ul'o'n kiu hav'as mi'a'n antaŭ'a'n nom'o'n! Est'as ĝust'e kiel en la reklam'o'j, sci'u, kiam oni perd'as hund'o'n—‘respond'as al la nom'o “Kur”:
sur'port'is latun'a'n kol'um'o'n’—imag'u ke vi vok'as ĉio'n renkont'at'a'n ‘Alic'o’, ĝis unu el ili respond'os! Sed ili tut'e ne respond'us, se ili est'us saĝ'a'j.”

Ŝi ankoraŭ tiel babil'ad'is al si kiam ŝi ating'is la arb'ar'o'n:
ĝi aspekt'is tre mal'varm'et'a kaj ombr'a. “Nu, ja est'as pli komfort'e,” ŝi dir'is, paŝ'int'e sub la arb'o'j'n, “post tiu varm'eg'o, en'ir'i la—en'ir'i la—en'ir'i kio'n?” ŝi plu'dir'is, iom surpriz'it'e pro si'a ne'kapabl'o memor'i la vort'o'n. “Mi vol'as dir'i, est'is sub la—sub la—sub ĉi tio, vi sci'as!” met'int'e si'a'n man'o'n sur la trunk'o'n de la arb'o. “Kiel ĝi do nom'as si'n, kiel? Mi ja kred'as ke ĝi ne hav'as nom'o'n—kompren'ebl'e ĝi ne hav'as!”

Ŝi star'is silent'e dum minut'o, pens'ant'e:
post tio ŝi subit'e de'nov'e ek'komenc'is. “Do ja ver'e okaz'is! Kaj nun, kiu mi est'as?

Mi nepr'e memor'u, se ebl'e! Mi insist'as memor'i!” Sed insist'o ne mult'e help'is ŝi'n, kaj ŝi pov'is dir'i nur, post mult'a cerb'um'ad'o, “L, mi sci'as ke ĝi komenc'iĝ'as per L!”

Ĝust'e tiam Cerv'id'o promen'is proksim'e'n:
ĝi rigard'is Alic'o'n per si'a'j larĝ'a'j mild'a'j okul'o'j, sed aspekt'is tut'e ne tim'em'a. “Jen, do! Jen do!” Alic'o dir'is, dum ŝi etend'is man'o'n kaj prov'is kares'i ĝi'n; sed ĝi nur retro'paŝ'et'is, kaj post'e star'is de'nov'e rigard'ant'e ŝi'n.

“Kiel vi nom'as vi'n?” la Cerv'id'o dir'is fin'e. Ver'e mild'a'n dolĉ'a'n voĉ'a'n ĝi hav'as!

“Se mi nur sci'us!” pens'is kompat'ind'a Alic'o.

Ŝi respond'is iom mal'feliĉ'e, “Neniel, ĝust'e nun.”

“Plu pens'u,” ĝi dir'is:
“tio ne sufiĉ'as.”

Alic'o pens'is, sed sen'sukces'e. “Bon'vol'u dir'i al mi kiel vi nom'iĝ'as?” ŝi dir'is timid'e.

“Mi kred'as ke tio pov'os iom'et'e help'i.”

“Mi dir'os al vi, se vi akompan'os mi'n iom pli for'e'n,” la Cerv'id'o dir'is. “Mi ne pov'as memor'i ĉi tie.”

Do ili kun'marŝ'is tra la arb'ar'o, Alic'o kun si'a'j brak'o'j am'e ĉirkaŭ'ant'a'j la mol'a'n kol'o'n de la Cerv'id'o, ĝis ili en'ir'is ali'a'n vak'a'n kamp'o'n, kaj tie la Cerv'id'o ek'salt'is en la aer'o'n, kaj sku'e liber'ig'is si'n de la brak'o de Alic'o. “Mi est'as Cerv'id'o,” ĝi kri'is per ĝoj'o'plen'a voĉ'o.

“Kaj, ve! vi est'as hom'infan'o!” Subit'a alarm'iĝ'o montr'iĝ'is en ĝi'a'j bel'a'j brun'a'j okul'o'j, kaj post moment'o ĝi jam est'is plen'rapid'e for'kur'int'a.

Alic'o star'is post'rigard'ant'e ĝi'n, preskaŭ pret'a plor'i pro ĉagren'iĝ'o ĉar ŝi perd'is tiel subit'e si'a'n kar'a'n mal'grand'a'n kun'marŝ'ant'o'n.

“Tamen, mi sci'as mi'a'n nom'o'n nun,” ŝi dir'is:
“tio iom'et'e komfort'ig'as. Alic'o—Alic'o— mi ne forges'os ĝi'n de'nov'e. Kaj nun, kiu'n el tiu'j montr'il'o'j mi sekv'u, do?”

La demand'o ne est'is mal'facil'e respond'ebl'a, ĉar nur unu voj'o tra'ir'is la arb'ar'o'n, kaj ambaŭ montr'il'o'j indik'is ĝi'n. “Mi decid'os,”

Alic'o dir'is al si, “kiam la voj'o divid'iĝ'os kaj ili indik'os apart'a'j'n direkt'o'j'n.”

Sed ne est'is ver'ŝajn'e ke tio okaz'os. Ŝi plu'ir'is, kaj plu, tre long'a'n distanc'o'n, sed kie ajn la voj'o divid'iĝ'is est'is ĉiam du indik'il'o'j montr'ant'a'j la sam'a'n voj'o'n, unu ‘Al La Dom'o De Fingr'um'ad’ kaj la ali'a ‘Al La Dom'o De FINGRUMID’.

“Mi ja kred'as,” dir'is Alic'o fin'e, “ke ili loĝ'as en la sam'a dom'o! Kial mi ne diven'is tio'n antaŭ nun?—Sed mi ne pov'os rest'i tie long'e. Mi nur al'ir'os kaj dir'os ‘Salut'o'n’ kaj demand'os ili'n pri la voj'o konduk'ant'a el la arb'ar'o. Mi tre vol'as ating'i la Ok'a'n Kvadrat'o'n antaŭ la sen'lum'iĝ'o!” Do ŝi plu vag'is, parol'ant'e al si dum ŝi marŝ'is, ĝis, ĉirkaŭ'ir'int'e akr'a'n angul'o'n, ŝi ek'trov'is du dik'a'j'n vir'et'o'j'n, tiel subit'e ke ŝi ne pov'is ne alarm'iĝ'i, sed post pli'a moment'o ŝi re'normal'iĝ'is, cert'a ke ili nepr'e est'as

Ĉapitr'o Iv Fingr'um'ad Kaj FINGRUMID

Ili star'is sub arb'o, ĉiu kun brak'o ĉirkaŭ la kol'o de la ali'a, kaj Alic'o tuj sci'is kiu est'as kiu, ĉar ‘Ad’ est'is brod'it'a sur la kol'um'o de unu, kaj sur la ali'a ‘Id’. “Mi supoz'as ke ĉiu hav'as ‘Fingr'um’ sur la mal'antaŭ'o de la kol'um'o,” ŝi dir'is al si.

Ili star'is tiel kviet'e ke ŝi tut'e forges'is ke ili viv'as, kaj ŝi est'is tuj ĉirkaŭ'ir'ont'a por vid'i ĉu la vort'o ‘Fingr'um’ est'as skrib'it'a sur la mal'antaŭ'o de ĉiu kol'um'o, kiam ŝi'n alarm'is voĉ'o el tiu sign'it'a ‘Ad’.

“Se vi kred'as ni'n vaks'pup'o'j,” li dir'is, “vi dev'us pag'i, kompren'u. Vaks'pup'o'j ne est'as far'it'a'j por ke oni sen'pag'e rigard'u ili'n. Neniel!”

“Mal'e,” al'don'is tiu sign'it'a ‘Id’, “se vi kred'as ni'n viv'a'j, vi dev'us parol'i.”

“Cert'e mi mult'e bedaŭr'as,” nur tio'n Alic'o pov'is dir'i; ĉar la vort'o'j de la mal'nov'a kant'o son'ad'is en ŝi'a kap'o kiel tiktak'ad'o de horloĝ'o, kaj ŝi apenaŭ pov'is re'ten'i si'n de per'voĉ'a deklam'o:

Fingr'um'ad kaj Fingrumid
Konsent'is pri batal'o,
Ĉar Fingr'um'ad, laŭ Fingrumid,
Mis'ag'is pri krotal'o 8 .


Al'flug'is monstr'a korv'o, ho!


Nigr'eg'a kiel kel'o,
Tim'ig'is la hero'o'j'n, do
Ek'ĉes'is la kverel'o.

“Mi sci'as pri kio vi pens'as,” dir'is Fingr'um'ad:
“sed ne est'as ver'e, neniel.”

“Mal'e,” daŭr'ig'is Fingrumid, “se est'us, do pov'us est'i; kaj se ja est'us, do ja pov'us est'i; sed ĉar ne est'as, ne ’stas.

Jen logik'o.”

“Mi pens'is,” Alic'o dir'is tre ĝentil'e, “kiel plej bon'e ir'i el ĉi tiu arb'ar'o:
far'iĝ'as tre obskur'e. Bon'vol'u dir'i al mi, mi pet'as.”

Sed la dik'a'j vir'et'o'j nur rigard'is unu la ali'a'n kaj rid'et'is.

8 Lud'il'o por beb'o'j, kiu klak'as kiam oni sku'as ĝi'n, kun ten'il'o.

Ili aspekt'is tiel preciz'e kiel du grand'a'j lern'ej'an'o'j, ke Alic'o ne pov'is de'ten'i si'n de indik'i Fingr'um'ad'o'n per si'a fingr'o kaj dir'i, “Unu'a Knab'o!”

“Neniel!” Fingr'um'ad kri'is vigl'e, kaj klak'e re'ferm'is si'a'n buŝ'o'n.

“Sekv'a Knab'o!” dir'is Alic'o, pas'ant'e al Fingrumid, kvankam ŝi sent'is si'n tut'e cert'a ke li nur el'kri'os “Mal'e!” kaj tio'n li far'is.

“Vi komenc'is mis'e!” kri'is Fingr'um'ad.

“Dum vizit'o unu'e oni dir'u ‘Salut'o'n’ kaj man'prem'u!” Kaj nun la du frat'o'j ĉirkaŭ'brak'um'is unu la ali'a'n, kaj post'e etend'is la du liber'a'j'n man'o'j'n por man'prem'i kun ŝi.

Alic'o ne vol'is man'prem'i kun iu el ili kiel la unu'a, tim'ant'e ke tio ofend'os la ali'a'n; do, kiel la plej bon'a solv'o de la problem'o, ŝi pren'is ambaŭ man'o'j'n sam'temp'e:
la sekv'a'n moment'o'n ili cirkl'e ĉirkaŭ'danc'ad'is.

Tio ŝajn'is tut'e natur'a (ŝi memor'is post'e), kaj eĉ ne sur'piz'is ŝi'n aŭd'i muzik'o'n lud'at'a:
ŝajn'e ĝi ven'is de la arb'o sub kiu ili danc'is, kaj ĝi'n far'is (laŭ ŝi'a konstat'o) la branĉ'o'j kiam ili frot'is unu la ali'a'n, kiel violon'o'j kaj violon'arĉ'o'j.

“Sed cert'e ja est'is strang'e,” (Alic'o dir'is post'e, kiam ŝi rakont'is al si'a frat'in'o la histori'o'n de ĉio ĉi), “trov'i mi'n kant'ant'a ‘Ni ĉirkaŭ'danc'as morus'arb'o'n’. Mi ne sci'as kiam mi komenc'is tio'n, sed iel mi sent'is kvazaŭ mi jam de tre long'e kant'as ĝi'n!”

La ali'a'j du danc'ant'o'j est'is dik'a'j, kaj baldaŭ mank'is al ili spir'o. “Kvar'foj'a ĉirkaŭ'danc'ad'o sufiĉ'as,” Fingr'um'ad el'anhel'is, kaj ili ek'ĉes'is danc'i tiel subit'e kiel ili komenc'is:
la muzik'o ĉes'is sam'temp'e.

Ili de'las'is la man'o'j'n de Alic'o, kaj star'is rigard'ant'e ŝi'n dum minut'o:
sekv'is iom mal'lert'a paŭz'o, ĉar Alic'o ne sci'is kiel komenc'i konversaci'o'n kun person'o'j kun kiu'j ŝi ĵus danc'ad'is. “Ja ne konven'us dir'i ‘Salut'o'n’ nun”, ŝi dir'is al si:
“ŝajn'e ni iel preter'pas'is tiu'n stadi'o'n!”

“Mi esper'as ke vi ne mult'e lac'as?” ŝi dir'is fin'e.

“Neniel. Kaj tre grand'a'n dank'o'n pro la demand'o,” dir'is Fingr'um'ad.

“Mult'e dank'em'as,” al'don'is Fingrumid.

“Ĉu al vi plaĉ'as poezi'o?”

“Je-es, plej'part'e—kelk'a'j poem'o'j,” Alic'o dir'is dub'em'e. “Bon'vol'u, kiu voj'o konduk'as el la arb'ar'o?”

“Kio'n mi deklam'u al ŝi?” dir'is Fingrumid, rigard'ant'e Fingr'um'ad'o'n per grand'a'j solen'a'j okul'o'j, kaj ne atent'ant'e la demand'o'n de Alic'o.

“‘La Rosmar'o kaj la Ĉarpent'ist'o’ est'as la plej long'a,” Fingr'um'ad respond'is, am'e prem'ant'e si'a'n frat'o'n al si.

Fingrumid tuj komenc'is:

“La sun'o bril'is—”

Nun Alic'o kuraĝ'is inter'romp'i li'n. “Se ĝi est'as tre long'a,” ŝi dir'is, laŭ'ebl'e ĝentil'e, “bon'vol'u unu'e dir'i al mi kiu voj'o—”

Fingrumid mild'e rid'et'is, kaj re'komenc'is:

La sun'o bril'is sur la mar'o'n,
Li bril'is tre komplez'e;
Li fort'e streb'is por bril'ig'i
La ond'o'j'n ĉiu'prez'e.


Kaj tio est'is strang'a, ĉar
Jam est'is nokt'o'mez'e.


Sed la lun'o bril'is paŭt'e,
Kred'ant'e la figur'o'n
Sun'a'n sen rajt'o part'o'pren'i
fin'int'e la tag'kur'o'n.


“Mal'ĝentil'e li detru'as
Mi'a'n sol'plezur'o'n!”


La mar'o est'is akv'e akv'a,
La sabl'o sek'e sek'is.


Mal'plen'a'n la ĉiel'o'n supr'e
Neni'u nub'o lek'is.


Silent'e est'is en'ĉiel'e—
Neni'u bird'o blek'is.


La Ĉarpent'ist'o kaj Rosmar'o
Kun'marŝ'is tre afabl'e,
Sed plor'is kiam ili vid'is
Ke est'as tiom sabl'e.


“Se oni ĉiom for'bala'us,
Ja est'us pli agrabl'e!”


“Se sep knab'in'o'j per sep il'o'j
Bala'us kun si'n'don'o,
Ĉu ĝi rezult'e est'us pur'a
Post ebl'e jar'du'on'o?”


7374
“Mi dub'as,” dir'is Ĉarpent'ist'o
Per tre amar'a ton'o.


Ho Ostr'o'j, marŝ'u vi kun ni!”


Rosmar'o'n urĝ'is pet'i.


“Agrabl'a voj’, agrabl'a ĝoj’
Por laŭ la strand'o tret'i.


Nur kvar el vi ni pren'u, por
Al ĉiu man'o'n met'i.”


Rigard'is li'n plej'aĝ'a Ostr'o
Sen eĉ moment'a ced'o,
Indik'is la plej'aĝ'a Ostr'o
Ke ne, laŭ li'a kred'o,
Dezir'ind'as akompan'i li'n
El si'a ostr'a bed'o.


Kvar jun'a'j Ostr'o'j al'rapid'is,
L’ invit'o ili'n rav'is.


Sur'hav'is ili pur'a'j'n jak'o'j'n
—Vizaĝ'o'j'n ili lav'is—
Kun pur'a'j ŝu'o'j. Strang'e! Ili
Pied'o'j'n ja ne hav'is.


Kvar pli'a'j ostr'o'j sekv'is ili'n
Kaj ankaŭ pli'a kvar'o,
Jen ven'is tri plus unu pli
—Po du en ĉiu par'o!—
Amas'e salt'is tra la akv'o
Al bord'o en la mar'o.


Rosmar'o kaj la Ĉarpent'ist'o
Promen'is kilo'metr'o'n aŭ
Du; sur rok'o por ripoz'i sid'is
Mal'alt'a rok'o taŭg'a, dum la ostr'o'j star'is
En vic'o'j ok aŭ naŭ.


“Jam est'as hor’,” Rosmar'o dir'is
“Por pri'parol'i fulg'o'n,
Kaj ŝu'o'j'n, ŝip'o'j'n, sigel'vaks'o'n,
Kaj reĝ'o'j'n kaj ter'plug'o'n,
Kaj kial mar'o ĉiam bol'as
Kaj de la pork'o'j flug'o'n.”


“Atent'u!” kri'is l’ Ostr'o'j, “kaj
Diskut'u post prokrast'o—
Al kelk'a'j ni nun mank'as spir’,
Pro grand'a talivasto.”


“Tre bon'e,” dir'is Ĉarpent'ist'o,
“Ja ne neces'as hast'o.”


“Bulk'o'n da pan’, por ni'a plan’,
Tranĉ'il'o akr'e fend'as,”


Rosmar'o dir'is, “pipr'o kaj
Vinagr'o ankaŭ end'as.


Nu, se vi est'as pret'a'j, ni'n
Tre bon'a manĝ’ atend'as.”


“Sed ni'n ne manĝ'u!” en panik'o
Kri'is la Ostr'ar'o,
“Post vi'a amik'ec'o tio
Est'us fi'a far'o!”


Rosmar'o dir'is:
“Bel'a nokt'o
Apud blu'a mar'o.”


“Komplez'e ven'is vi kun ni,
Ni dank'as l’ afabl'ec'o'n.”


Sed Ĉarpent'ist'o dir'is nur
“Mi vol'as pli pan'pec'o'n!


Surd'ul’! Mi pet'is vi'n du'foj'e
Observ'u vi la dec'o'n!”


“Hont'ind'e est'is,” Rosmar'o
Dir'is, “fi'tromp'afer'o,
7778
Perfid'i ili'n tie
Post long'a marŝ’ sur ter'o!”


Sed Ĉarpent'ist'o plend'is nur
“Tro dens'as la buter'o!”


“Mi lament'as,” Rosmar'o dir'is
“Kun grand'a simpati’.”


Per poŝ'tuk'o viŝ'is larm'o'j'n
Dum la ostr'o'j'n pren'is li
Plej grand'a'j'n, kaj stomak'o'n
Plen'ig'is dum plor'kri’.


Ho Ostr'o'j,” dir'is Ĉarpent'ist'o,
“Ni ĝu'is fest'o'n tiu'n.


Ĉu nun ni hejm'e'n'trot'u?”


Sed aŭd'is li neniu'n.


Kaj tio ne surpriz'is, ĉar
Ili manĝ'is Ostr'o'n ĉiu'n.

“Mi plej am'as la Rosmar'o'n,” dir'is Alic'o:
“ĉar li iom'et'e lament'is pri la kompat'ind'a'j ostr'o'j.”

“Tamen, li manĝ'is pli da ili ol la Ĉarpent'ist'o,” dir'is Fingrumid. “Kompren'u, li ten'is si'a'n poŝ'tuk'o'n antaŭ si, tiel ke la Ĉarpent'ist'o ne pov'is kalkul'i kiom li pren'is:
mal'e.”

“Est'is fi'e!” Alic'o dir'is indign'e. “Sekv'e mi plej am'as la Ĉarpent'ist'o'n—se li ne manĝ'is tiom da Ostr'o'j kiom la Rosmar'o.”

“Sed li manĝ'is laŭ'ebl'e plej mult'a'j'n,”

dir'is Fingr'um'ad.

Tio prezent'is ne'solv'ebl'a'n enigm'o'n. Post paŭz'o, Alic'o komenc'is, “Nu! Ili ambaŭ est'is tre mal'am'ind'a'j—” Nun ŝi halt'ig'is si'n alarm'it'e, ĉar ŝi aŭd'is i'o'n kio al ŝi son'is kiel la blov'ad'o de grand'a vapor'lokomotiv'o en la apud'a arb'ar'o, kvankam ŝi tim'is ke pli ver'ŝajn'e tem'as pri sovaĝ'a best'o. “Ĉu est'as leon'o'j aŭ tigr'o'j ĉi tie?” ŝi demand'is timid'e.

“Nur ronk'as la Ruĝ'a Reĝ'o,” dir'is Fingrumid.

“Ven'u rigard'i li'n!” la frat'o'j kri'is, kaj ĉiu el ili pren'is man'o'n de Alic'o kaj konduk'is ŝi'n al kie dorm'as la Ruĝ'a Reĝ'o.

“Ver'e bel'a, ĉu ne?” dir'is Fingr'um'ad.

Alic'o ne pov'is sincer'e dir'i ke jes. Li sur'port'is alt'a'n ruĝ'a'n nokt'o'ĉap'o'n, sur kiu est'is kvast'o, kaj li kuŝ'is ĉif'it'e kvazaŭ sen'ord'a amas'o, kaj ronk'is laŭt'e—“sufiĉ'e por for'ronk'i si'a'n kap'o'n!” laŭ koment'o de Fingr'um'ad.

“Mi tim'as ke li mal'varm'um'os pro kuŝ'ad'o sur la mal'sek'a herb'o,” dir'is Alic'o, kiu est'is tre konsider'em'a knab'in'o.

“Li sonĝ'as nun,” dir'is Fingrumid:
“kaj pri kio li sonĝ'as, laŭ vi'a supoz'o?”

Alic'o dir'is, “Neni'u pov'us diven'i tio'n.”

“Nu, pri vi!” Fingrumid kri'is, triumf'e kun'frap'ant'e si'a'j'n man'o'j'n. “Kaj se li ĉes'us sonĝ'i pri vi, kie vi est'us, laŭ vi'a supoz'o?”

“Kie mi est'as nun, kompren'ebl'e,” dir'is Alic'o.

“Ne vi!” Fingrumid respond'is mal'estim'e.

“Ve est'us neni'e. Ho, vi est'as nur ia aĵ'o en li'a sonĝ'o!”

“Se tiu ĉi Reĝ'o ĉi vek'iĝ'us,” plu'dir'is Fingr'um'ad, “vi esting'iĝ'us—krak!—ĝust'e kiel kandel'o!”

“Mi ne!” Alic'o kri'is indign'e. “Krom'e, se mi est'as nur ia aĵ'o en li'a sonĝ'o, kio est'as vi, mi vol'as sci'i?”

“Sam'e,” dir'is Fingr'um'ad.

“Sam'e, sam'e!” kri'is Fingrumid.

Li tiom laŭt'e kri'is tio'n ke Alic'o ne pov'is ne dir'i “Ĉit! Vi vek'os li'n, mi tim'as, se vi tiom bru'os.”

“Nu, ne util'as ke vi parol'as pri vek'i li'n,” dir'is Fingr'um'ad, “kiam vi est'as nur ia aĵ'o en li'a sonĝ'o. Vi tut'e bon'e sci'as ke vi ne est'as real'a.”

“Mi ja est'as real'a!” dir'is Alic'o, kaj ŝi komenc'is plor'i.

“Vi tut'e ne pli real'ig'os vi'n per plor'o,”

Fingr'um'ad koment'is:
“neni'o est'as pri'plor'ind'a.”

“Se mi ne est'us real'a,” Alic'o dir'is—du'on'e rid'ant'e tra si'a'j larm'o'j, ĉar la tut'o ŝajn'is tre rid'ind'a—“mi ne pov'us plor'i.”

“Esper'ebl'e vi ne supoz'as ke vi'a'j larm'o'j est'as real'a'j?” Fingr'um'ad inter'romp'is per ton'o de grand'a mal'estim'o.

“Mi sci'as ke ili parol'as absurd'aĵ'o'j'n,”

Alic'o pens'is:
“kaj est'as mal'saĝ'e plor'i pri la afer'o.” Do ŝi for'viŝ'is si'a'j'n larm'o'j'n, kaj daŭr'ig'is, laŭ'ebl'e gaj'e, “Iu'kaz'e, est'os plej'bon'e ke mi el'ir'u el la arb'ar'o, ĉar ver'e far'iĝ'as tre obskur'e. Ĉu vi opini'as ke pluv'os?”

Fingr'um'ad etend'is grand'a'n ombrel'o'n super si'n kaj si'a'n frat'o'n, kaj rigard'is supr'e'n en ĝi'n. “Ne, mi opini'as ke ne,”

li dir'is:
“almenaŭ—ne sub ĉi tio. Neniel.”

“Sed ebl'e pluv'os ekster'e?”

“Est'as ebl'e—laŭ la vol'o de l’ pluv'o,”

dir'is Fingrumid:
“ni ne obĵet'as. Mal'e.”

“Ego'ism'a'j ul'o'j!” pens'is Alic'o, kaj ŝi est'is tuj dir'ont'a “Bon'a'n nokt'o'n” kaj for'ir'ont'a, kiam Fingr'um'ad salt'is el sub la ombrel'o kaj kapt'is ŝi'a'n man'radik'o'n.

“Ĉu vi vid'as tio'n?” li dir'is, per voĉ'o sufok'iĝ'ant'a pro pasi'o, kaj li'a'j okul'o'j tuj grand'iĝ'is kaj flav'iĝ'is dum li indik'is per trem'ant'a fingr'o mal'grand'a'n blank'aĵ'o'n kiu kuŝ'as sub arb'o.

“Ĝi est'as nur krotal'o,” Alic'o dir'is, zorg'e ekzamen'int'e la mal'grand'a'n blank'aĵ'o'n. “Ne krotal'a serpent'o, sci'u,” ŝi plu'dir'is hast'e, kred'ant'e ke li tim'as:
“nur mal'nov'a lud'il'o krotal'a 9 —mal'nov'a kaj romp'it'a.”

“Mi sci'is!” kri'is Fingr'um'ad, kiu komenc'is stamf'i sovaĝ'e kaj ŝir'i si'a'j'n har'o'j'n. “Detru'it'a, kompren'ebl'e!” Nun li rigard'is Fingrumidon, kiu tuj sid'iĝ'is sur la ter'o kaj pen'is kaŝ'i si'n sub la ombrel'o.

Alic'o met'is man'o'n sur li'a'n brak'o'n, kaj

9 Vid'u la not'o'n sur paĝ'o 68.

dir'is, tranvilige, “Ne ind'as koler'i tiom pro mal'nov'a krotal'lud'il'o.”

“Sed ĝi ne est'as mal'nov'a!” Fingr'um'ad kri'is, eĉ pli furioz'e. “Ĝi est'as nov'a, mi dir'as al vi—mi aĉet'is ĝi'n hieraŭ—mi'a'n bel'a'n Nov'a'n Krotal'o'n!” kaj li'a voĉ'o far'iĝ'is tut'e ver'a kri'eg'o.

Tut'dum'e Fingrumid streb'is fald'i la ombrel'o'n, est'ant'e mem en ĝi:
tio est'is tiel ekster'ordinar'a ag'o, ke ĝi tut'e tir'is la atent'o'n de Alic'o for de la koler'a frat'o.

Sed li ne pov'is plen'e sukces'i, kaj la fin'o est'is ke li rul'iĝ'is, volv'it'e en la ombrel'o, nur li'a kap'o el'star'is:
kaj tie li kuŝ'is, mal'ferm'ant'e kaj ferm'ant'e si'a'n buŝ'o'n kaj si'a'j'n grand'a'j'n okul'o'j'n—“li aspekt'as pli kiel fiŝ'o ol kiel io ali'a,” Alic'o pens'is.

“Kompren'ebl'e vi akcept'as batal'i?”

Fingr'um'ad dir'is pli trankvil'a'ton'e.

“Supoz'ebl'e,” la ali'a paŭt'e respond'is, dum li ramp'is el la ombrel'o:
“sed ŝi dev'os help'i ni'n vestiĝ'i, sci'u.”

Do la du frat'o'j for'ir'is man’-en-man'e en la arb'ar'o'n, kaj re'ven'is post minut'o kun la brak'o'j plen'a'j de aĵ'o'j—kusen'o'j, lan'kovr'il'o'j, kamen'tapiŝ'o'j, tabul'tuk'o'j, teler'o'kovr'il'o'j, kaj karb'uj'o'j. “Mi esper'as ke vi bon'e kapabl'as pingl'i kaj lig'i ŝnur'o'j'n?”

Fingr'um'ad koment'is. “Ĉio ĉi dev'os sur'est'i, iel.”

Alic'o dir'is post'e ke ŝi neniam antaŭ'e vid'is tiom da ekscit'o pri io—kiel tiu du'o okup'eg'is si'n—kaj kiom da aĵ'o'j ili sur'vest'is—kaj kiom da problem'o'j ili kaŭz'is kiam ŝi dev'is lig'i ŝnur'o'j'n kaj buton'um'i—“Ver'e ili est'os pli simil'a'j al amas'o'j da mal'nov'a'j vest'aĵ'o'j ol al io ali'a, kiam ili est'os pret'a'j!”

ŝi dir'is al si, dum ŝi aranĝ'is kusen'o'n ĉirkaŭ la kol'o'n de Fingrumid, “por ke la kap'o ne for'tranĉ'iĝ'u,” laŭ li'a dir'o.

“Sci'u,” li plu'dir'is tre solen'e, “tio est'as unu el la plej serioz'a'j problem'o'j kiu'j pov'as okaz'i al oni dum batal'o—la for'tranĉ'iĝ'o de la kap'o.”

Alic'o rid'is laŭt'e:
sed ŝi sukces'is ali'ig'i ĝi'n en tus'o'n, tim'ant'e ke ŝi ofend'os li'n.

“Ĉu mi aspekt'as tre pal'a?” dir'is Fingr'um'ad, ven'ant'e por ke ŝi sur'lig'u li'a'n kask'o'n. (Li dir'is ke ĝi est'as kask'o, kvankam ĝi nepr'e mult'e pli simil'is al kuir'pot'o.) “Nu—jes—iom'et'e,” Alic'o respond'is mild'e.

“Mi kutim'e est'as tre kuraĝ'a,” li daŭr'ig'is per ne'laŭt'a voĉ'o:
“sed hodiaŭ hazard'e mi sufer'as kap'dolor'o'n.”

“Kaj mi dent'o'dolor'o'n!” dir'is Fingrumid, kiu aŭd'is la koment'o'n. “Mi mult'e pli sufer'as ol vi!”

“Do est'os plej'bon'e ne batal'i hodiaŭ,”

dir'is Alic'o, opini'ant'e ke jen bon'a oportun'o re'pac'ig'i ili'n.

“Ni dev'as hav'i mal'grand'a'n batal'o'n, sed mi ne vol'as ke ĝi tro long'e daŭr'u,” dir'is Fingr'um'ad. “Kiom'a hor'o est'as nun?”

Fingrumid rigard'is si'a'n horloĝ'o'n kaj dir'is “Du'on'o post la kvar'a.”

“Ni batal'u ĝis la ses'a, kaj post'e ni manĝ'u,” dir'is Fingr'um'ad.

“Konsent'it'e,” la ali'a dir'is, iom mal'feliĉ'e:
“kaj ŝi observ'u ni'n—sed ne tre proksim'iĝ'u,”

li plu'dir'is:
“kutim'e mi bat'as ĉio'n vid'ebl'a'n—kiam mi ver'e ekscit'iĝ'as.”

“Kaj mi bat'as ĉio'n bat'ebl'a'n,” kri'is Fingr'um'ad, “ne'grav'e ĉu aŭ ne ĝi est'as vid'ebl'a!”

Alic'o rid'is. “Do sen'dub'e vi bat'as la arb'o'j'n tre oft'e, mi supoz'as,” ŝi dir'is.

Fingr'um'ad rigard'is ĉirkaŭ si'n kun tre kontent'a rid'et'o. “Mi supoz'as,” li dir'is, “ke ne rest'os arb'o star'ant'a eĉ iom'et'e proksim'e, kiam ni fin'os!”

“Kaj nur pro lud'il'o!” dir'is Alic'o, kiu ankoraŭ esper'is iom'et'e hont'ig'i ili'n pro ili'a dezir'o batal'i pro tia bagatel'o.

“Ne tiel mult'e ĝen'us mi'n,” dir'is Fingr'um'ad, “se ĝi ne est'us nov'a.”

“Nur ven'u la monstr'a korv'o!” pens'is Alic'o.

“Ni hav'as nur unu glav'o'n, sci'u,”

Fingr'um'ad dir'is al si'a frat'o:
“sed vi hav'u la ombrel'o'n—ĝi est'as egal'e akr'a. Sed ni rapid'e komenc'u. Far'iĝ'as laŭ'ebl'e plej obskur'e.”

“Kaj pli obskur'e,” dir'is Fingrumid.

Tiom subit'e obskur'iĝ'is ke Alic'o opini'is ke nepr'e tondr'o-ŝtorm'o ven'as. “Kia dik'a nigr'a nub'o!” ŝi dir'is. “Kaj kiom rapid'e ĝi ven'as! Ho, mi ja kred'as ke ĝi hav'as flug'il'o'j'n!”

“La korv'o!” Fingr'um'ad kri'is per akr'a alarm'it'a voĉ'o:
kaj la du frat'o'j ek'kur'is kaj est'is ne'vid'ebl'a'j post moment'o.

Alic'o kur'is iom en la arb'ar'o'n kaj halt'is sub grand'a arb'o. “Ĝi ne pov'os ating'i mi'n ĉi tie,” ŝi pens'is:
“ĝi est'as mult'e tro grand'a por prem'i si'n inter la arb'o'j'n. Sed mi vol'as ke ĝi ne tiom bat'u per si'a'j flug'il'o'j—ĝi far'as ver'a'n uragan'o'n en la arb'ar'o—jen ies ŝal'o for'blov'at'a!”

Ĉapitr'o V Lan'o Kaj Akv'o

Ŝi kapt'is la ŝal'o'n dum ŝi parol'as, kaj ĉirkaŭ'rigard'is por trov'i la posed'ant'o'n:
post pli'a moment'o la Blank'a Reĝ'in'o ven'is kur'ant'e frenez'e tra la arb'ar'o, kun ambaŭ brak'o'j larĝ'e etend'it'a'j kvazaŭ flug'ant'e, kaj Alic'o tre ĝentil'e ir'is renkont'i ŝi'n kun la ŝal'o.

“Mi tre ĝoj'as ke hazard'e mi est'is proksim'a,” Alic'o dir'is, dum ŝi help'is ŝi'n re'sur'met'i la ŝal'o'n.

La Blank'a Reĝ'in'o nur rigard'is ŝi'n sen'help'e kaj tim'e, kaj ripet'ad'is i'o'n al si flustr'e, kio son'is kiel “Pan'o-kaj-buter'o, pan'o-kaj-buter'o,” kaj Alic'o sent'is ke se est'os ia konversaci'o, ŝi mem dev'os pri'zorg'i ĝi'n. Do ŝi komenc'is iom timid'e:
“Ĉu vi ’stas la Blank'a Reĝ'in'o?”

“Nu, jes, se oni efektiv'e rajt'as dir'i ke mi ‘vest'as’,” la Reĝ'in'o dir'is. “Tio tut'e ne est'as mi'a noci'o de la ag'o.”

Alic'o pens'is ke est'as nepr'e dezir'ind'e ke ne est'u kverel'o jam en la komenc'o de la konversaci'o, do ŝi rid'et'is kaj dir'is “Se vi'a Moŝt'o bon'vol'os dir'i al mi kiel ĝust'e komenc'i, mi far'os ĝi'n laŭ'ebl'e plej bon'e.”

“Sed mi tut'e ne vol'as ke vi far'u ĝi'n!”

ĝem'is la kompat'ind'a Reĝ'in'o. “Mi jam de du hor'o'j vest'as mi'n.”

Est'us mult'e pli bon'e, laŭ la opini'o de Alic'o, se ŝi pet'us ke ali'a person'o vest'u ŝi'n, ĉar ŝi est'as eg'e mis'ord'a. “Ver'e ĉio est'as mal'rekt'a,” Alic'o pens'is, “kaj ŝi est'as tut'e kovr'it'a per pingl'o'j!—Ĉu mi rekt'ig'u vi'a'n ŝal'o'n por vi?” ŝi plu'dir'is per'voĉ'e.

“Mi ne sci'as kio est'as al ĝi!” la Reĝ'in'o dir'is, per melankoli'a voĉ'o. “Ĝi est'as mis'humor'a, mi kred'as.

Mi pingl'is ĝi'n tie, kaj mi pingl'is ĝi'n tie, sed ne ebl'as plaĉ'i al ĝi!”

“Ĝi ne pov'as est'i rekt'a, kompren'u, se vi pingl'as ĝi'n tut'e ĉe unu flank'o,” Alic'o dir'is, delikat'e rekt'ig'ant'e ĝi'n por ŝi; “kaj, ve, en kia stat'aĉ'o est'as vi'a har'ar'o!”

“La bros'o implik'iĝ'is en ĝi!” la Reĝ'in'o dir'is ĝem'ant'e. “Kaj mi perd'is la komb'il'o'n hieraŭ.”

Alic'o zorg'e liber'ig'is la bros'o'n, kaj laŭ'ebl'e ord'ig'is la har'o'j'n. “Nu, vi aspekt'as iom pli bon'e nun!” ŝi dir'is, ŝanĝ'int'e la plej mult'a'j'n pingl'o'j'n. “Sed ver'e vi dev'us hav'i help'ist'in'o'n!”

“Mi cert'e dung'os vi'n plezur'e!” la Reĝ'in'o dir'is. “Du penc'o'j'n semajn'e, kaj konfit'aĵ'o'n ĉiu'n du'a'n tag'o'n.”

Alic'o ne pov'is ne rid'i, dum ŝi dir'is, “Mi ne vol'as ke vi dung'u mi'n—kaj mi ne ŝat'as konfit'aĵ'o'n.”

“Ĝi est'as tre bon'a konfit'aĵ'o,” dir'is la Reĝ'in'o.

“Nu, ĉiu'kaz'e mi ne vol'as ĝi'n hodiaŭ.”

“Vi ne pov'us hav'i ĝi'n eĉ se vi ja vol'us ĝi'n,” la Reĝ'in'o dir'is. “La regul'o est'as, konfit'aĵ'o morgaŭ kaj konfit'aĵ'o hieraŭ—sed neniam konfit'aĵ'o hodiaŭ.”

“Dev'as est'i kelk'foj'e ‘konfit'aĵ'o hodiaŭ’,”

Alic'o obĵet'is.

“Ne, ne pov'as,” dir'is la Reĝ'in'o. “Est'as konfit'aĵ'o ĉiu'j'n du tag'o'j'n; hodiaŭ ne est'as du tag'o'j, kompren'u.”

“Mi ne kompren'as,” dir'is Alic'o. “Est'as eg'e konfuz'e!”

“Jen la efekt'o de retro'viv'ad'o,” la Reĝ'in'o dir'is afabl'e:
“tio ĉiam kap'turn'as unu'e—”

“Retro'viv'ad'o!” Alic'o ripet'is ver'e mir'o'plen'e.

“Mi neniam aŭd'is pri tio!”

“—sed ĝi hav'as unu grand'a'n avantaĝ'o'n, ke oni'a memor'o funkci'as ambaŭ'direkt'e.”

“Mi est'as cert'a ke mi'a funkci'as nur unu'direkt'e,” Alic'o koment'is. “Mi ne pov'as memor'i event'o'j'n kiu'j ankoraŭ ne okaz'is.”

“Mal'bon'kvalit'a est'as memor'o kiu funkci'as nur invers'e,” la Reĝ'in'o koment'is.

“Kia'j'n afer'o'j'n vi memor'as plej bon'e?”

Alic'o kuraĝ'is demand'i.

“Nu, afer'o'j'n okaz'ont'a'j'n post du semajn'o'j,”

la Reĝ'in'o respond'is sen'zorg'e. “Ekzempl'o,”

ŝi daŭr'ig'is, met'ant'e grand'a'n pec'o'n de plastr'o sur si'a'n fingr'o'n dum ŝi parol'is, “est'as la Mesaĝ'ist'o de la Reĝ'o. Li est'as en karcer'o nun, ĉar oni pun'as li'n:
kaj la proces'o ja nur komenc'iĝ'os la ven'ont'a'n merkred'o'n:
kaj kompren'ebl'e last'e okaz'os la krim'o.”

“Supoz'u ke li neniam far'os la krim'o'n?”

dir'is Alic'o.

“Est'us des pli bon'e, ĉu ne?” la Reĝ'in'o dir'is, lig'ant'e la plastr'o'n ĉirkaŭ si'a'n fingr'o'n per mal'grand'a ruband'o.

Alic'o sent'is ke ne ebl'as ne'i tio'n.

“Kompren'ebl'e est'us eĉ pli bon'e,” ŝi dir'is:
“sed ne est'us eĉ pli bon'e ke li est'us pun'it'a.”

“Vi erar'as pri tio, cert'e,” dir'is la Reĝ'in'o:
“ĉu oni jam pun'is vi'n?”

“Nur pro kulp'o'j,” dir'is Alic'o.

“Kaj pro tio vi est'is eĉ pli bon'a, mi sci'as!” la Reĝ'in'o dir'is triumf'e.

“Jes, sed mi ja far'is tio'n pro kio oni pun'is mi'n,” dir'is Alic'o:
“tio far'as grand'a'n diferenc'o'n.”

“Sed se vi ne far'us ĝi'n,” la Reĝ'in'o dir'is, “est'us eĉ pli bon'e; pli bon'e, bon'e, bon'e!” Ŝi'a voĉ'o pli'alt'iĝ'is je ĉiu “bon'e”, ĝis ĝi far'iĝ'is fin'e grinc'et'o.

Alic'o ĵus komenc'is dir'i “Est'as ia erar'o—”

sed la Reĝ'in'o komenc'is kri'eg'i, tiel laŭt'e ke ŝi dev'is las'i si'a'n fraz'o'n ne'fin'it'a. “Ho- o-o!” kri'is la Reĝ'in'o, sku'ant'e si'a'n man'o'n kvazaŭ vol'ant'e for'sku'i ĝi'n. “Mi'a fingr'o sang'as! Ho-o-o!”

Ŝi'a'j kri'o'j tiel preciz'e simil'is la fajf'o'n de vapor'lokomotiv'o, ke Alic'o dev'is ten'i ambaŭ man'o'j'n sur si'a'j orel'o'j.

“Kio est'as?” ŝi dir'is, tuj kiam ebl'is aŭd'ig'i si'n. “Ĉu vi pik'is vi'a'n fingr'o'n?”

“Mi ankoraŭ ne pik'is ĝi'n,” la Reĝ'in'o dir'is, “sed baldaŭ—ho-o-o!”

“Kiam vi anticip'as far'i tio'n?” Alic'o demand'is, sent'ant'e grand'a'n em'o'n rid'i.

“Kiam mi re'lig'os mi'a'n ŝal'o'n,” la kompat'ind'a Reĝ'in'o el'ĝem'is:
“la broĉ'o tuj mal'lig'iĝ'os. Ho-o!” Kaj dum ŝi dir'is la vort'o'j'n la broĉ'o ek'mal'ferm'iĝ'is, kaj la Reĝ'in'o frenez'e kapt'is ĝi'n kaj klopod'is re'lig'i ĝi'n.

“Atent'u!” kri'is Alic'o. “Vi ten'as ĝi'n tut'e mal'rekt'e!” Kaj ŝi pen'is kapt'i la broĉ'o'n; sed est'is tro mal'fru'e:
la pingl'o jam glit'is, kaj la Reĝ'in'o jam pik'is si'a'n fingr'o'n.

“Pro tio sang'is, kompren'u,” ŝi dir'is al Alic'o rid'et'ant'e. “Nun vi kompren'as kiel event'o'j okaz'as ĉi tie.”

“Sed kial vi ne kri'eg'as nun?” Alic'o demand'is, ten'ant'e si'a'j'n man'o'j'n pret'a'j por de'nov'e kovr'i si'a'j'n orel'o'j'n.

“Nu, mi jam plen'e kri'eg'is,” dir'is la Reĝ'in'o. “Kiel util'us re'far'i tio'n?”

Jam komenc'is lum'iĝ'i. “Sen'dub'e la korv'o kam for'flug'is, mi kred'as,” dir'is Alic'o:
“mi ĝoj'as pro ĝi'a for'ir'o. Mi kred'is ke nokt'iĝ'as.”

“Tre volont'e mi est'us ĝoj'a!” la Reĝ'in'o dir'is. “Sed mi neniam pov'as memor'i la metod'o'n. Cert'e vi est'as tre feliĉ'a, loĝ'ant'e en ĉi tiu arb'ar'o, kaj ĝoj'ant'e kiam ajn vi dezir'as!”

“Tamen est'as eg'e sol'ec'e ĉi tie!” Alic'o dir'is per melankoli'a voĉ'o; kaj pro la pens'o pri ŝi'a sol'ec'o, du grand'a'j larm'o'j ek'rul'iĝ'is laŭ ŝi'a'j vang'o'j.

Ho, ne daŭr'ig'u tio'n!” kri'is la kompat'ind'a Reĝ'in'o, tord'ant'e si'a'j'n man'o'j'n pro mal'esper'o. “Konsider'u kiom grand'a knab'in'o vi est'as. Konsider'u kiom da distanc'o vi ven'is hodiaŭ. Konsider'u kiom'a hor'o est'as. Konsider'u i'o'n ajn, nur ne plor'u!”

Alic'o ne pov'is ne rid'i pro tio, eĉ mez'e de si'a'j larm'o'j. “Ĉu vi pov'as ĉes'ig'i plor'ad'o'n per konsider'ad'o pri io?” ŝi demand'is.

“Tia est'as la metod'o,” la Reĝ'in'o dir'is tre decid'em'e:
“neni'u pov'as sam'temp'e far'i du ag'o'j'n, kompren'u. Ni konsider'u vi'a'n aĝ'o'n, unu'e—kiom'jar'a vi est'as?”

“Mi est'as sep-kaj-du'on-jar'a, ekzakt'e.”

“Ne neces'as dir'i ‘ekzakt'e’’ 10 ,” la Reĝ'in'o koment'is:
“mi pov'as kred'i sen tio. Nun mi don'os al vi kred'aĵ'o'n. Mi est'as ĝust'e cent-unu-jar'a plus kvin monat'o'j kaj unu tag'o.”

“Mi ne pov'as kred'i tio'n!” dir'is Alic'o.

“Ĉu ver'e?” la Reĝ'in'o dir'is per kompat'a ton'o. “Prov'u de'nov'e:
fort'e en'spir'u, kaj ferm'u vi'a'j'n okul'o'j'n.”

Alic'o rid'is. “Ne util'as prov'i,” ŝi dir'is:
“oni ne pov'as kred'i ne'ebl'aĵ'o'j'n.”

“Ver'ŝajn'e vi ne est'as tre spert'a,” dir'is la Reĝ'in'o. “Kiam mi est'is vi'a-aĝ'a, mi ĉiam kred'is dum du'on'a hor'o ĉiu'tag'e. Ho, kelk'foj'e mi kred'is eĉ ses ne'ebl'aĵ'o'j'n antaŭ la maten'manĝ'o. De'nov'e for'flug'as la ŝal'o!”

La broĉ'o mal'fiks'iĝ'is dum ŝi parol'is, kaj ek'blov'o de vent'o for'blov'is la ŝal'o'n de la Reĝ'in'o trans mal'grand'a'n river'et'o'n. La Reĝ'in'o de'nov'e etend'is si'a'j'n brak'o'j'n kaj kur'is pren'i ĝi'n, kaj ĉi'foj'e ŝi sukces'is mem kapt'i ĝi'n. “Mi hav'as ĝi'n!” ŝi kri'is per

10 La Reĝ'in'o mis'prononc'as la vort'o'n ‘ekzakt'e’.

triumf'a ton'o. “Nun vi vid'os mi'n re'pingl'i ĝi'n tut'e sen help'o!”

“Do mi esper'as ke vi'a fingr'o fart'as pli bon'e nun?” Alic'o dir'is tre ĝentil'e, dum ŝi trans'ir'is la river'et'o'n sekv'ant'e la Reĝ'in'o'n.

* * * * * * * * * * * * * * “Ho, mult'e pli bon'e!” kri'is la Reĝ'in'o, kaj ŝi'a voĉ'o far'iĝ'is grinc'a dum ŝi daŭr'ig'is.

“Mult'e pli bo-on'e! Bo-o-on'e! Bo-o-o-on'e! B- o-o-o!” La last'a vort'o fin'iĝ'is per long'a blek'o, tiom simil'a al ŝaf'o ke Alic'o ek'salt'et'is.

Ŝi rigard'is la Reĝ'in'o'n, kiu ŝajn'e subit'e volv'is si'n en lan'o. Alic'o frot'is si'a'j'n okul'o'j'n, kaj re'rigard'is. Ŝi tut'e ne pov'is kompren'i kio okaz'is. Ĉu ŝi est'as en butik'o? Kaj ĉu tio ver'e est'as—ĉu tio ver'e est'as ŝaf'o sid'ant'a ali'flank'e de la vend'o'tabl'o? Malgraŭ si'a frot'ad'o, ŝi ne pov'is pli bon'e vid'i:
ŝi est'as en mal'grand'a sen'lum'a butik'o, apog'ant'e si'a'j'n kubut'o'j'n per la vend'o'tabl'o, kaj kontraŭ ŝi est'as mal'jun'a Ŝaf'o, sid'ant'a en fotel'o, trik'ant'e, kaj foj'foj'e ĉes'ant'e por rigard'i ŝi'n tra grand'a'j okul'vitr'o'j.

“Kio'n vi vol'as aĉet'i?” la Ŝaf'o dir'is fin'e, supr'e'n'rigard'ant'e de si'a trik'ad'o.

“Mi ne tut'e sci'as, ankoraŭ,” Alic'o dir'is tre mild'e. “Mi dezir'as tut'e ĉirkaŭ'rigard'i, se mi rajt'as.”

“Vi rajt'as rigard'i antaŭ vi'n, kaj ambaŭ'flank'e'n, se tio'n vi dezir'as,” dir'is la Ŝaf'o; “sed vi ne pov'as tut'e ĉirkaŭ'rigard'i—krom se vi hav'as okul'o'j'n en la mal'antaŭ'o de vi'a kap'o.”

Sed tio'n, efektiv'e, Alic'o ne hav'is:
do ŝi kontent'ig'is si'n per si'n'turn'o, dum ŝi rigard'is la bret'o'j'n kiam ŝi ating'is ili'n.

La butik'o aspekt'is plen'a de ĉi'a'j kurioz'aĵ'o'j—sed plej kurioz'e est'is ke, kiam ajn ŝi firm'e rigard'is bret'o'n, por vid'i preciz'e kio est'as sur ĝi, tiu specif'a bret'o ĉiam est'is tut'e mal'plen'a, kvankam la ali'a'j, apud'a'j, est'is plen'plen'eg'a'j.

“Ĉio tiom flu'as ĉi tie!” ŝi dir'is fin'e per plend'a ton'o, uz'int'e minut'o'n aŭ pli per van'a sekv'ad'o de grand'a bril'ant'a aĵ'o, kiu kelk'foj'e aspekt'is pup'o kaj kelk'foj'e il'uj'o, kaj ĉiam est'is sur la bret'o tuj super tiu al kiu ŝi rigard'as. “Kaj ĉi tiu plej provok'as—sed mi sci'as—” ŝi plu'dir'is, kiam subit'a pens'o ek'traf'is ŝi'n, “mi sekv'os ĝi'n al la plej supr'a bret'o. Ĝi ne sci'os tra'ir'i la plafon'o'n, mi kred'as!”

Sed eĉ tiu plan'o fiask'is:
la “aĵ'o” tra'ir'is la plafon'o'n tut'e kviet'e, kvazaŭ ĝi plen'e kutim'as far'i tio'n.

“Ĉu vi est'as infan'o aŭ turb'o?” la Ŝaf'o dir'is, pren'ant'e ankoraŭ pli'a'n trik'il'par'o'n.

“Vi kap'turn'ig'os mi'n baldaŭ, se vi plu turn'ad'os vi'n tiel.” Ŝi nun uz'ad'as dek kvar par'o'j'n sam'temp'e, kaj Alic'o ne pov'is ne rigard'i ŝi'n mir'o'plen'e.

“Kiel ŝi pov'as trik'i per tiom?” la sen'kompren'a infan'o pens'is. “Ŝi pli kaj pli simil'as al histrik'o ĉiu'minut'e!”

“Ĉu vi sci'pov'as rem'i?” la Ŝaf'o demand'is, don'ant'e al ŝi par'o'n da trik'il'o'j dum ŝi parol'is.

“Jes, iom'et'e—sed ne sur la ter'o—kaj ne per trik'il'o'j—” Alic'o komenc'is dir'i, kiam subit'e la trik'il'o'j far'iĝ'is rem'il'o'j en ŝi'a'j man'o'j, kaj ŝi trov'is ke ili est'as en mal'grand'a boat'o, glit'ant'e inter bord'o'j:
do ŝi pov'is far'i neni'o'n ali'a'n ol si'a'n plej'ebl'o'n.

“Plum’!” 11 kri'is la Ŝaf'o, pren'ant'e ankoraŭ pli'a'n trik'il'par'o'n.

Tio ne son'is bezon'i respond'o'n:
do Alic'o dir'is neni'o'n, sed nur rem'ad'is. La akv'o est'is iel strang'a, ŝi pens'is, ĉar foj'foj'e la rem'il'o'j fiks'iĝ'is en ĝi, kaj rifuz'is el'tir'iĝ'i.

“Plum’! Plum’!” la Ŝaf'o re'kri'is, pren'ant'e pli da trik'il'o'j. “Vi tuj krab'os!” 12 “Kar'a et'a krab'o!” pens'is Alic'o. “Mi am'os tio'n.”

“Ĉu vi ne aŭd'is mi'n dir'i ‘Plum’’?” la Ŝaf'o kri'is koler'e, pren'ant'e grand'a'n nombr'o'n da trik'il'o'j.

“Cert'e mi aŭd'is,” dir'is Alic'o:
“Vi dir'is tio'n tre oft'e—kaj tre laŭt'e. Bon'vol'u, kie est'as la krab'o'j?”

“En la akv'o, kompren'ebl'e!” dir'is la Ŝaf'o, met'ant'e kelk'a'j'n trik'il'o'j'n en si'a'n

11 Rem'ĵargon'a vort'o, signif'ant'a:
“horizontal'ig'u vi'a'n rem'il'o'n”. Alic'o ne kon'as ĉi tiu'n rem'signif'o'n.

12 “Krab'i” est'as rem'ĵargon'a vort'o; ĝi signif'as ke la rem'ist'o tro profund'e'n puŝ'as la rem'il'o'n, tiel ke ĝi'a ten'il'o bat'os ŝ/li'n. Alic'o ne kompren'as la termin'o'n.

har'ar'o'n, ĉar ŝi'a'j man'o'j est'is tut'e plen'a'j.

“Plum’, mi dir'as!”

“Kial vi dir'as ‘Plum’’! tiel oft'e?” Alic'o demand'is fin'e, iom ĉagren'it'e. “Mi ne est'as bird'o!”

“Jes ja,” dir'is la Ŝaf'o:
“vi est'as et'a anser'o.”

Tio iom ofend'is Alic'o'n, do ne okaz'is konversaci'o dum unu-du minut'o'j, kaj la boat'o plu'glit'is leĝer'e, kelk'foj'e inter herb'o'bed'o'j (kio des pli fiks'is la rem'il'o'j'n en la akv'o), kaj kelk'foj'e sub arb'o'j, sed ĉiam kun la sam'a'j alt'a'j river'bord'o'j sulk'ant'a'j la frunt'o'n super ili'a'j kap'o'j.

Ho, mi pet'as! Jen kelk'a'j parfum'odor'a'j junk'o'j!” Alic'o kri'is pro subit'a plezur'iĝ'o.

“Ver'e, jen ili—eg'e bel'a'j!”

“Ne dir'u ‘mi pet'as’ al mi pri ili,” la Ŝaf'o dir'is, sen supr'e'n'rigard'i de si'a trik'ad'o:
“mi ne met'is ili'n tie'n, kaj mi ne for'pren'os ili'n.”

“Ne, sed mi vol'is dir'i—mi pet'as, ĉu ni atend'u kaj pluk'u kelk'a'j'n?” Alic'o pet'eg'is.

“Se ne ĝen'os vi'n halt'ig'i la boat'o'n dum minut'o.”

“Kiel mi halt'ig'u ĝi'n?” dir'is la Ŝaf'o.

“Se vi ĉes'os rem'i, ĝi halt'ig'os si'n mem.”

Do la boat'o pov'is flos'i laŭ la river'et'o laŭ'dezir'e, ĝis ĝi leĝer'e glit'is inter la balanc'iĝ'ant'a'j'n junk'o'j'n. Kaj tiam ŝi zorg'e rul'is la manik'et'o'j'n, kaj puŝ'is la brak'et'o'j'n ĝis la kubut'o'j en la akv'o'n, por pren'i la junk'o'j'n mult'e sub la akv'a surfac'o antaŭ ol romp'i ili'n—kaj dum kelk'a temp'o Alic'o tut'e forges'is la Ŝaf'o'n kaj la trik'ad'o'n, dum ŝi klin'is si'n trans la flank'o'n de la boat'o, kun nur la fin'o'j de si'a implik'it'a har'ar'o en'ir'int'a'j la akv'o'n—kaj laŭ bril'ant'a'j fervor'a'j okul'o'j ŝi cel'is kapt'i ar'o'n post ar'o da parfum'odor'a'j junk'o'j.

“Mi esper'as nur ke la boat'o ne renvers'iĝ'os!” ŝi dir'is al si. “Ho, kiel bel'a!

Sed mi ne pov'is ating'i ĝi'n.” Kaj cert'e ja ŝajn'is iom provok'e (“preskaŭ kvazaŭ est'as intenc'it'e,” ŝi pens'is) ke, kvankam ŝi sukces'is pluk'i mult'a'j'n bel'a'j'n junk'o'j'n dum la boat'o preter'glit'is, ĉiam est'is pli bel'a kiu'n ŝi ne pov'is ating'i.

“La plej bel'a'j est'as ĉiam la plej for'a'j!”

ŝi dir'is fin'e, ĝem'ant'e pro la obstin'ec'o de la junk'o'j kiu'j kresk'is tiom for, dum, kun ruĝ'et'a'j vang'o'j kaj gut'ant'a'j har'ar'o kaj man'o'j ŝi re'grimp'is en si'a'n lok'o'n, kaj komenc'is aranĝ'i si'a'j'n nov'e trov'it'a'j'n trezor'o'j'n.

Kio grav'is al ŝi ĝust'e tiam est'is ke la junk'o'j jam komenc'is pal'i, kaj perd'i si'a'j'n tut'a'j'n odor'o'n kaj bel'ec'o'n, ek'de la moment'o kiam ŝi pluk'is ili'n. Eĉ real'a'j odor'a'j junk'o'j, kompren'u, daŭr'as tre mal'long'e—kaj tiu'j, ĉar ili est'is sonĝ'o'junk'o'j, degel'is preskaŭ kiel neĝ'o, dum ili kuŝ'is amas'e ĉe ŝi'a'j pied'o'j—sed Alic'o apenaŭ rimark'is tio'n, ĉar est'is tiom da ali'a'j kurioz'aĵ'o'j pri'pens'ind'a'j.

Post tre ne'mult'a plu'ir'o la padel'o de rem'il'o fiks'iĝ'is en la akv'o kaj rifuz'is el'tir'iĝ'i (tiel parol'is pri ĝi Alic'o post'e), kaj la konsekvenc'o est'is ke ĝi'a ten'il'o bat'is ŝi'n sub la menton'o, kaj, spit'e de seri'o de kri'et'o'j “Ho-o-o!” de kompat'ind'a Alic'o, ĝi puŝ'is ŝi'n rekt'e de ŝi'a sid'ej'o inter la ar'o'n da junk'o'j.

Tamen, ŝi tut'e ne est'is vund'it'a, kaj baldaŭ re'lev'iĝ'is:
la Ŝaf'o plu trik'ad'is tut'dum'e, ĝust'e kvazaŭ neni'o okaz'as. “Tio est'is ver'e bel'a krab'o!” ŝi koment'is, dum Alic'o re'ir'is en si'a'n lok'o'n, tre feliĉ'a ĉar ŝi rest'as en la boat'o.

“Ĉu? Mi ne vid'is ĝi'n,” dir'is Alic'o, rigard'et'ant'e sci'vol'em'e trans la flank'o'n de la boat'o en la obskur'a'n akv'o'n. “Kial ĝi ne plu kroĉ'as si'n?—Mi volont'e kav'us krab'et'o'n kiu'n mi pov'us re'port'i hejm'e'n kun mi!” Sed la Ŝaf'o nur rid'is mal'estim'e kaj daŭr'ig'is si'a'n trik'ad'o'n.

“Ĉu est'as mult'a'j krab'o'j ĉi tie?” dir'is Alic'o.

“Krab'o'j, kaj ĉi'a'j afer'o'j,” dir'is la Ŝaf'o:
“mult'o por elekt'i, nur decid'u. Nu, kio'n vi do vol'as aĉet'i?”

“Aĉet'i!” Alic'o eĥ'is per ton'o du'on'e de mir'o kaj du'on'e de tim'o—ĉar la rem'il'o'j, kaj la boat'o, kaj la river'o, ĉiu'j ek'mal'aper'is kaj ŝi de'nov'e est'is en la mal'grand'a sen'lum'a butik'o.

“Mi dezir'as aĉet'i ov'o'n, mi pet'as,” ŝi dir'is timid'e. “Kiel vi vend'as ili'n?”

“Kvin penc'o'j'n kaj kvar'on'o'n por unu—du penc'o'j'n por du,” la Ŝaf'o respond'is.

“Do du kost'as mal'pli ol unu?” Alic'o dir'is surpriz'it'e, el'pren'ant'e si'a'n mon'uj'o'n.

“Sed vi dev'os manĝ'i ambaŭ, se vi aĉet'os du,” dir'is la Ŝaf'o.

“Do mi dezir'is unu, mi pet'as,” dir'is Alic'o, dum ŝi met'is la mon'o'n sur la vend'o'tabl'o'n. Ĉar ŝi pens'is, “Ebl'e ili tut'e ne est'as bon'a'j, sci'u.”

La Ŝaf'o pren'is la mon'o'n, kaj met'is ĝi'n en skatol'o'n:
post'e ŝi dir'is, “Mi neniam met'as objekt'o'j'n en la man'o'j'n de aĉet'ant'o'j—tio tut'e ne konven'us—vi dev'os mem pren'i ĝi'n.” Kaj dir'int'e tio'n, ŝi for'ir'is al la ali'a fin'o de la butik'o, kaj met'is la ov'o'n rekt'a sur bret'o'n.

“Sed kial ne konven'us?” pens'is Alic'o, dum ŝi palp'e trov'is si'a'n voj'o'n inter la tabl'o'j kaj seĝ'o'j, ĉar la butik'o est'is tut'e sen'lum'a ĉe si'a fin'o. “La ov'o ŝajn'as pli for'distanc'iĝ'i ju pli mi marŝ'as al ĝi. Mi atent'u, ĉu jen seĝ'o? Ho, ĝi hav'as branĉ'o'j'n, ne'kred'ebl'e! Kiom strang'e, trov'i arb'o'j'n kresk'ant'a'j ĉi tie! Kaj efektiv'e jen mal'grand'a river'et'o! Nu, ĉi tiu est'as la plej strang'a butik'o kiu'n iam mi vid'is!”

* * * * Do ŝi ĉiu paŝ'o, ŝi ating'is ov'o ag'os * * * * * * * * * * plu'marŝ'is, mir'ant'e pli kaj pli je kaj ĉio far'iĝ'is arb'o tuj kiam ĝi'n, kaj ŝi tut'e anticip'is ke la sam'e.

Ĉapitr'o Vi HUMPTI DUMPTI

Tamen , la ov'o nur pli kaj pli grand'iĝ'is, kaj pli kaj pli hom'iĝ'is:
kiam ŝi est'is ĉirkaŭ kelk'a'j'n metr'o'j'n for de ĝi, ŝi vid'is ke ĝi hav'as okul'o'j'n kaj naz'o'n kaj buŝ'o'n; kaj kiam ŝi apud'iĝ'is, ŝi vid'is klar'e ke tem'as pri HUMPTI DUMPTI mem. “Ne pov'as est'i iu ali'a!” ŝi dir'is al si. “Mi est'as egal'e cert'a, kiel se li'a nom'o est'us skrib'it'a sur li'a tut'a vizaĝ'o!”

Ĝi facil'e skrib'iĝ'us cent'obl'e sur tiu enorm'a vizaĝ'o. Humpit Dumpti sid'is, kun si'a'j krur'o'j kruc'it'a'j kiel Turk'o, sur la supr'o de alt'a mur'o—tiel mal'larĝ'a mur'o ke Alic'o ver'e ne kompren'is kiel li ekvilibr'ig'as si'n—kaj, ĉar li'a'j okul'o'j fiks'e rigard'is laŭ la kontraŭ'a direkt'o, ŝi decid'is ke ver'ŝajn'e li ja est'as nur pup'o.

“Kaj kiel preciz'e kia ov'o li est'as!” ŝi dir'is per'voĉ'e, star'ant'e kun si'a'j man'o'j etend'it'a'j pret'e kapt'i li'n, ĉar ŝi ĉiu'moment'e anticip'is ke li ek'fal'os.

“Est'as tre provok'e,” Humpti Dumpti dir'is post long'a silent'o, for'rigard'ant'e de Alic'o dum li parol'is, “nom'iĝ'i ov'o—tre!”

“Mi dir'is ke vi aspekt'as kiel ov'o, Sinjor'o,” Alic'o trankvil'ig'e klar'ig'is. “Kaj kelk'a'j ov'o'j est'as tre bel'a'j, sci'u,” ŝi plu'dir'is, esperant'e ŝanĝ'i si'a'n koment'o'n en i'a'n kompliment'o'n.

“Kelk'a'j hom'o'j,” dir'is Humpti Dumpti, for'rigard'ant'e de ŝi kiel kutim'e, “ne est'as pli saĝ'a'j ol beb'o!”

Alic'o ne sci'is kio'n dir'i respond'e al tio:
ne simil'is al konversaci'o, ŝi pens'is, ĉar li neniam parol'is al ŝi; efektiv'e, li'a last'a koment'o ŝajn'is cel'i arb'o'n—do ŝi star'is kaj ne'laŭt'e deklam'is al si:

Humpti Dumpti sid'is sur mur’,
Humpti Dumpti fal'is de sur.


Reĝ'a'j ĉeval'o'j, soldat'o'j li'n prov'is
Re'met'i sur mur'o'n sed ili tut'e ne pov'is.


“Tiu last'a lini'o est'as mult'e tro long'a por la poem'o,” ŝi plu'dir'is, preskaŭ per'voĉ'e, forges'ant'e ke Humpti Dumpti aŭd'os ŝi'n.

“Ne star'u tie babil'ant'e al vi,” Humpti Dumpti dir'is, unu'a'foj'e rigard'ant'e ŝi'n, “sed dir'u al mi vi'a'n nom'o'n kaj vi'a'n cel'o'n.”

“Mi'a nom'o est'as Alic'o, sed—”

“Sufiĉ'e stult'a nom'o!” Humpti Dumpti inter'romp'is sen'pacienc'e. “Kio'n ĝi signif'as?”

“Ĉu nom'o dev'as signif'i i'o'n?” Alic'o demand'is dub'em'e.

“Kompren'ebl'e ĝi dev'as,” Humpti Dumpti dir'is kun ne'long'a rid'o:
“mi'a nom'o signif'as mi'a'n form'o'n—kaj bon'a bel'a form'a ĝi ja est'as. Kun nom'o kia vi'a, vi pov'us est'i kia-ajn-form'a, preskaŭ.”

“Kial vi sid'is ĉi tie tut'e sol'a?” dir'is Alic'o, ne vol'ant'e komenc'i kverel'o'n.

“Nu, ĉar neni'u est'as kun mi!” kri'is Humpti Dumpti. “Ĉu vi supoz'is ke mi ne sci'as la respond'o'n al tio? Demand'u ali'a'n.”

“Ĉu vi ne opini'as ke vi est'us pli sekur'a sur la ter'o?” Alic'o daŭr'ig'is, ne intenc'ant'e demand'i nov'a'n enigm'o'n, sed simpl'e pro si'a bon'humor'a mal'trankvil'ec'o por la strang'a ul'o. “Tiu mur'o est'as eg'e mal'larĝ'a!”

“Vi ja far'as ne'kred'ebl'e facil'a'j'n enigm'o'j'n!”

Humpti Dumpti grumbl'is. “Kompren'ebl'e mi ne opini'as tio'n! Nu, se iam mi ja fal'us—kio tut'e ne pov'os okaz'i—sed se mi fal'us—”

Nun li falt'ig'is si'a'j'n lip'o'j'n, kaj aspekt'is tiel solen'a kaj fier'a ke Alic'o apenaŭ ne pov'is ne rid'i. “Se mi ja fal'us,” li plu'dir'is, “la Reĝ'o promes'is mi'n—ha, pal'iĝ'u se vi vol'as! Vi ne supoz'is ke mi dir'os tio'n, ĉu?—La Reĝ'o promes'is mi'n—per si'a propr'a buŝ'o—ke—ke—”

“Ke li send'os ĉiu'j'n si'a'j'n ĉeval'o'j'n kaj soldat'o'j'n,” Alic'o inter'romp'is, iom ne'saĝ'e.

“Nu mi deklar'as ke tio est'as fi'eg'a!”

Humpti Dumpti kri'is subit'e ek'pasi'iĝ'ant'e.

“Vi sub'aŭskult'ad'is ĉe pord'o'j—kaj mal'antaŭ arb'o'j—kaj en kamen'tub'o'j—ali'e vi ne pov'us sci'i tio'n!”

“Tut'e ne!” Alic'o dir'is tre trankvil'ig'e.

“Ĝi est'as en libr'o.”

Ha, nu! Ebl'e oni verk'as tia'j'n afer'o'j'n en libr'o,” Humpti Dumpti dir'is pli trankvil'e.

“Tio'n oni nom'as Histori'o de Angli'o, tio'n.

Nu, bon'e rigard'u mi'n, mi est'as person'o kiu parol'is al Reĝ'o, mi est'as:
ebl'e vi neniam vid'os ali'a'n:
kaj por montr'i al vi ke mi ne fier'as, vi rajt'as prem'i mi'a'n man'o'n!”

Kaj li rid'et'is de unu orel'o al la ali'a, dum li antaŭ'e'n klin'is si'n (kaj laŭ'ebl'e preskaŭ fal'is de la mur'o dum li far'is tio'n) kaj propon'is al Alic'o si'a'n man'o'n. Ŝi observ'is li'n iom mal'trankvil'e dum ŝi pren'is ĝi'n. “Se li iom pli rid'et'us la fin'o'j de li'a buŝ'o pov'us rendevu'i mal'antaŭ li'a kap'o,” ŝi pens'is:
“kaj mi ne sci'as kio okaz'us al li'a kap'o tiam! Mi tim'as ke ĝi for'fal'us!”

“Jes, ĉiu'j'n si'a'j'n ĉeval'o'j'n kaj soldat'o'j'n,”

Humpti Dumpti daŭr'ig'is. “Ili jam tuj lev'us mi'n, ili! Tamen, ĉi tiu konversaci'o iom tro rapid'as:
ni re'ir'u al la antaŭ'last'a koment'o.”

“Mi tim'as ke mi ne klar'e memor'as ĝi'n,” Alic'o dir'is, tre ĝentil'e.

“Tiu'kaz'e ni re'komenc'u,” dir'is Humpti Dumpti, “kaj est'as mi'a vic'o elekt'i tem'o'n—”

(“Li parol'as kvazaŭ tem'us pri lud'o!” pens'is Alic'o.) “Do jen demand'o por vi. Laŭ vi'a dir'o, kiom'jar'a vi est'as?”

Alic'o rapid'e kalkul'is, kaj dir'is, “Sep jar'o'j kaj ses monat'o'j.”

“Erar'e!” Humpti Dumpti triumf'e kri'is.

“Vi tut'e ne dir'is i'o'n tia'n!”

“Mi kred'is ke vi cel'as dir'i ‘Kiom'jar'a vi est'as?’” Alic'o klar'ig'is.

“Se mi cel'us tio'n, mi dir'us tio'n,” dir'is Humpti Dumpti.

Alic'o ne vol'is komenc'i nov'a'n kverel'o'n, do ŝi neni'o'n dir'is.

“Sep jar'o'j kaj ses monat'o'j!” Humpti Dumpti ripet'is pens'em'e. “Mal'komfort'a aĝ'o.

Nu, se vi pet'us mi'a'n konsil'o'n, mi dir'us ‘Ĉes'u je sep jar'o'j’—sed nun est'as tro mal'fru'e.”

“Mi neniam pet'as konsil'o'n pri kresk'ad'o,”

Alic'o dir'is indign'e.

“Tro fier'a?” la ali'a demand'is.

Alic'o sent'is si'n eĉ pli indign'a pro tiu sugest'o. “Mi cel'as dir'i,” ŝi dir'is, “ke ne ebl'as ne pli'aĝ'iĝ'i.”

“Al unu person'o ebl'e ne,” dir'is Humpti Dumpti, “sed jes al du. Per taŭg'a help'o, ebl'e vi pov'us est'i ĉes'int'a je sep jar'o'j.”

“Kia'n bel'a'n zon'o'n vi hav'as!” Alic'o subit'e koment'is. (Jam est'is tut'e sufiĉ'a diskut'o pri aĝ'o, ŝi pens'is:
kaj, se ili efektiv'e altern'e elekt'u tem'o'j'n, nun est'as ŝi'a vic'o.) “Almenaŭ,” ŝi korekt'is si'n, re'pens'ant'e, “bel'a'n kravat'o'n, mi dir'u—ne, zon'o'n, efektiv'e—pardon'u mi'n!” ŝi dir'is mal'feliĉ'e, ĉar Humpti Dumpti aspekt'is plen'e ofend'it'a, kaj ŝi komenc'is vol'i ne est'i elekt'int'a tiu'n tem'o'n. “Se mi nur sci'us,” ŝi pens'is, “kio est'as kol'o kaj kio est'as tali'o!”

Evident'e Humpti Dumpti mult'e koler'is, kvankam li dir'is neni'o'n dum unu-du minut'o'j. Kiam li ja parol'is de'nov'e, li parol'is per profund'a grumbl'o.

“Est'as—eg'e—provok'e,” li dir'is fin'e, “kiam ul'o ne sci'as disting'i inter kravat'o kaj zon'o!”

“Mi agnosk'as ke mi est'as tre sen'sci'a,”

Alic'o dir'is, tiom humil'ton'e ke Humpti Dumpti ced'is.

“Ĝi est'as kravat'o, infan'o, kaj bel'a, kiel vi dir'is. Ĝi est'as donac'o de la Blank'a'j Reĝ'o kaj Reĝ'in'o. Nu!”

“Ĉu ver'e?” dir'is Alic'o, al kiu tre plaĉ'is la trov'o ke ŝi ja elekt'is bon'a'n tem'o'n.

“Ili don'is ĝi'n al mi,” Humpti Dumpti dir'is pens'em'e, dum li kruc'is unu krur'o'n per la ali'a, kaj ĉirkaŭ'met'is si'a'j'n man'o'j'n, “ili don'is ĝi'n al mi—kiel ne'nask'iĝ'tag'a'n donac'o'n.”

“Pardon'u?” Alic'o dir'is perpleks'it'e.

“Mi ne est'as ofend'it'a,” dir'is Humpti Dumpti.

“Mi vol'as dir'i, kio est'as ne'nask'iĝ'tag'a donac'o?”

“Donac'o don'it'a kiam ne est'is vi'a nask'iĝ'tag'o, kompren'ebl'e.”

Alic'o pri'pens'is iom'et'e. “Mi prefer'as nask'iĝ'tag'a'j'n donac'o'j'n,” ŝi dir'is fin'e.

“Vi ne sci'as kio'n vi dir'as!” kri'is Humpti Dumpti. “Kiom da tag'o'j est'as en jar'o?”

“Tri'cent kaj ses'dek kvin,” dir'is Alic'o.

“Kaj kiom da nask'iĝ'tag'o'j vi hav'as?”

“Unu.”

“Kaj se vi de'pren'as unu el tri'cent ses'dek kvin, kiom rest'as?”

“Tri'cent kaj ses'dek kvar, kompren'ebl'e.”

Humpti Dumpti aspekt'is dub'em'a. “Mi prefer'us vid'i tio'n skrib'it'a sur paper'o,” li dir'is.

Alic'o ne pov'is ne rid'et'i dum ŝi el'pren'is si'a'n not'libr'o'n, kaj far'is la kalkul'o'n por li:

365
1
364
Humpti Dumpti pren'is la libr'o'n kaj rigard'is ĝi'n zorg'e. “Tio ŝajn'as ĝust'e far'it'a—” li komenc'is.

“Vi ten'as ĝi'n renvers'it'a!” Alic'o inter'romp'is.

“Vi plen'e prav'as!” Humpti Dumpti dir'is gaj'e, dum ŝi turn'is ĝi'n por li. “Mi kred'is ke ĝi aspekt'as iom strang'a. Kiel mi dir'is, tio ŝajn'as ĝust'e far'it'a—kvankam mi ne hav'as sufiĉ'a'n temp'o'n por plen'e ekzamen'i ĝi'n ĝust'e nun—kaj tio indik'as ke est'as tri'cent kaj ses'dek kvar tag'o'j dum kiu'j vi pov'as ricev'i ne'nask'iĝ'tag'a'j'n donac'o'j'n—”

“Cert'e,” dir'is Alic'o.

“Kaj nur unu por nask'iĝ'tag'a'j donac'o'j, kompren'u. Jen glor'o por vi!”

“Mi ne kompren'as kio'n vi cel'as per ‘glor'o’,” Alic'o dir'is.

Humpti Dumpti rid'et'is mal'estim'e.

“Kompren'ebl'e ne—ĝis mi inform'os vi'n. Mi cel'is dir'i ‘jen bel'a venk'a argument'o por vi’!”

“Sed ‘glor'o’ ne signif'as ‘bel'a venk'a argument'o’,” Alic'o obĵet'is.

“Kiam mi uz'as vort'o'n,” Humpti Dumpti dir'is, per iom mal'estim'a ton'o, “ĝi signif'as preciz'e kio'n mi vol'as ke ĝi signif'u—nek pli nek mal'pli.”

“La demand'o est'as,” dir'is Alic'o, “ĉu vi pov'as don'i tiom da diferenc'a'j signif'o'j al vort'o.”

“La demand'o est'as,” dir'is Humpti Dumpti, “kiu est'u la mastr'o—jen ĉio.”

Alic'o est'is tro perpleks'a por dir'i i'o'n; do post minut'o Humpti Dumpti re'komenc'is.

“Ili est'as vant'a'j, kelk'a'j el ili—precip'e verb'o'j, ili est'as la plej arogant'a'j—rilat'e al adjektiv'o'j, oni pov'as far'i kio'n ajn, sed ne verb'o'j—tamen mi pov'as estr'i la tut'a'n ar'o'n! Ne'penetr'ebl'ec'o! Jen kio'n mi dir'as!”

“Bon'vol'u dir'i al mi,” dir'is Alic'o, “kio'n tio signif'as?”

“Nun vi parol'as kiel saĝ'a infan'o,” dir'is Humpti Dumpti, kiu aspekt'is tre plaĉ'it'a.

“Per ‘nepenetrableco’ mi cel'is dir'i ke ni sufiĉ'e diskut'is tiu'n tem'o'n, kaj ke est'os plej bon'e ke vi menci'u kio'n vi nun plan'as far'i, ĉar mi supoz'as ke vi ne intenc'as rest'i ĉi tie dum vi'a tut'a ceter'a viv'o.”

“Jen tre mult'e por la signif'o de unu vort'o,” Alic'o dir'is per pens'em'a ton'o.

“Kiam mi dev'ig'as vort'o'n labor'eg'i tiel,”

dir'is Humpti Dumpti, “mi ĉiam pag'as al ĝi pli.”

Ho!” dir'is Alic'o. Ŝi est'is tro perpleks'a por far'i ali'a'n koment'o'n.

Ha, vi vid'u ili'n ĉirkaŭ'i mi'n sabat'o'nokt'e,”

Humpti Dumpti plu'dir'is, sku'ant'e si'a'n kap'o'n serioz'e flank-al-flank'e, “por ricev'i si'a'n pag'o'n, kompren'u.”

(Alic'o ne aŭdac'is demand'i per kio li pag'is ili'n; do kompren'u ke mi ne pov'as inform'i vi'n.) “Vi ŝajn'as tre lert'a pri klar'ig'o de vort'o'j, Sinjor'o,” dir'is Alic'o. “Ĉu vi bon'vol'os dir'i al mi la signif'o'n de la poem'o nom'it'a ‘Babilfrenzo’?”

“Mi aŭd'u ĝi'n,” dir'is Humpti Dumpti.

“Mi pov'as klar'ig'i ĉiu'n poem'o'n ĝis nun invent'it'a'n—kaj tre mult'a'j'n ankoraŭ ne invent'it'a'j'n.”

Tio son'is esper'ig'a, do Alic'o deklam'is

la unu'a'n strof'o'n:

Rosge, dum la ŝliplaj tovoj
Tre gir'e en l’ ongefo borlis,
Mizgilis ĉiu'j borogovoj,
Tenrefoj dejmaj gorlis.

“Tio sufiĉ'as kiel komenc'o,” Humpti Dumpti inter'romp'is:
“est'as mult'a'j mal'facil'a'j vort'o'j tie. ‘Rosge’ signif'as la kvar'a'n hor'o'n dum la post'tag'mez'o—la hor'o kiam oni komenc'as rost'i manĝ'aĵ'o'j'n por la ĉef'manĝ'o.”

“Tut'e bon'e,” dir'is Alic'o:
“kaj ‘ŝliplaj’?”

“Nu, ‘ŝlipla’ signif'as ‘supl'a kaj ŝlim'a’.

‘Supl'a’ est'as sam'a kiel ‘aktiv'a’. Kompren'u, ĝi est'as kia valiz'o—du signif'o'j est'as pak'it'a'j en unu vort'o.”

“Mi kompren'as nun,” Alic'o koment'is pens'em'e:
“kaj kio est'as ‘tovoj’?”

“Nu, ‘tovoj’ iom simil'as al mel'o'j—ili iom simil'as al lacert'o'j—kaj ili iom simil'as al kork'tir'il'o'j.”

“Nepr'e ili est'as tre kurioz'aspekt'a'j best'o'j.”

“Ja ver'e,” dir'is Humpti Dumpti:
“ankaŭ ili nest'as sub sun'horloĝ'o'j—ankaŭ ili manĝ'as fromaĝ'o'n.”

“Kaj kio'n signif'as ‘gir'e’ kaj ‘borli’?”

“‘Gir'i’ signif'as ĉirkaŭ'ir'i konstant'e, kiel giroskop'o. ‘Borli’ est'as far'i tru'o'j'n kiel bor'il'o.”

“Kaj ‘l’ ongefo’ est'as la herb'o ĉirkaŭ sun'horloĝ'o, mi supoz'as?” dir'is Alic'o, surpriz'it'e pro si'a propr'a geni'ec'o.

“Kompren'ebl'e. Oni nom'as ĝi'n ‘l’ ongefo’, sci'u, ĉar ĝi etend'iĝ'as long'e for antaŭ ĝi, kaj long'e for mal'antaŭ ĝi—”

“Kaj long'e for preter ĝi ĉiu'flank'e,”

al'don'is Alic'o.

“Preciz'e tiel. Nu, ‘mizgila’ signif'as ‘mizer'a kaj fragil'a’ (jen ankoraŭ pli'a valiz'o por vi). Kaj ‘borogovo’ est'as mal'dik'a ĉifon'aspekt'a bird'o kies plum'o'j el'star'as ĉiu'flank'e—iom simil'a al viv'ant'a ŝvabr'il'o, per kiu oni lav'as plank'o'j'n.”

“Kaj sekv'as ‘Tenrefoj dejmaj’?” dir'is Alic'o. “Mi kred'as ke mi tre mult'e ĝen'as vi'n.”

“Nu, ‘tenrefo’ est'as ia verd'a pork'o:
sed pri ‘dejma’ mi ne est'as cert'a. Mi kred'as ke ĝi est'as mal'long'ig'o de ‘de hejm'o’—tio signif'as ke ili perd'is la voj'o'n, kompren'u.”

“Kaj kio'n signif'as ‘gorli’?”

“Nu, ‘gorlado’ est'as io inter muĝ'ad'o kaj fajf'ad'o, kun ia tern'o en la mez'o:
tamen, vi aŭd'os ĝi'n, ebl'e—en la tie'a arb'ar'o—kaj, unu'foj'e aŭd'int'e ĝi'n, vi est'os tut'e kontent'a. Kiu deklam'is tia'n mal'facil'a'n vort'aĵ'o'n al vi?”

“Mi leg'is ĝi'n en libr'o,” dir'is Alic'o.

“Sed ja deklam'is al mi mult'e pli facil'a'n poezi'o'n—Fingrumid, mi kred'as.”

“Rilat'e al poezi'o, sci'u,” dir'is Humpti Dumpti, etend'ant'e unu el si'a'j grand'a'j man'o'j, “mi pov'as deklam'i poezi'o'n egal'e bon'e kiel ali'a'j, se tem'as pri tio—”

Ho, ne neces'as tem'i pri tio!” Alic'o dir'is hast'e, esperant'e halt'ig'i li'n antaŭ ol li komenc'os.

“La poem'o kiu'n mi deklam'os,” li daŭr'ig'is, sen atent'i ŝi'a'n koment'o'n, “mi verk'is specif'e por distr'i vi'n.”

Alic'o opini'is ke tiu'kaz'e ŝi ver'e dev'us aŭskult'i ĝi'n; do ŝi sid'iĝ'is, kaj dir'is “Dank'o'n” iom mal'feliĉ'e.

Dum vintr'o kiam kamp'o'j blank'as
Por plezur'ig'i vi'n mi kant'as—
“Kvankam mi ne kant'as,” li al'don'is, klar'ig'e.

“Mi vid'as tio'n,” dir'is Alic'o.

“Se vi pov'as vid'i ĉu aŭ ne mi kant'as, vi'a'j okul'o'j est'as ne'kutim'e akr'a'j,” Humpti Dumpti koment'is sever'e. Alic'o silent'is.

Printemp'e, kiam arb'o'j verd'os,
Signif'o'n mi'a'n vi ne perd'os.

“Grand'a'n dank'o'n,” dir'is Alic'o.

Somer'e, dum la long'a'j tag'o'j,
Kompren'os vi pri mi'a'j ag'o'j.


Aŭtun'e, dum foli'o'j brun'as,
La kant'o'n skrib'u, ĉar vi jun'as.

“Mi skrib'os, se mi ankoraŭ memor'os ĝi'n,” dir'is Alic'o.

“Ne neces'as far'i pli'a'j'n koment'o'j'n tia'j'n,”

Humpti Dumpti dir'is:
“ili est'as sen'senc'a'j, kaj ili ĝen'as mi'n.”

Mi send'is al la fiŝ'o'j dir'o'n:

“Aŭskult'u nun de mi dezir'o'n.”


La et'a'j fiŝ'o'j de la ond'o
Re'send'is vort'o'j'n de respond'o.


Respond'is fiŝ'o'j de la mar’:

“Sinjor'o, ni ne pov'as ĉar—”

“Mi tim'as ke mi ne tut'e kompren'as,”

dir'is Alic'o.

“Est'as pli facil'e en post'a'j part'o'j,”

Humpti Dumpti respond'is.

Mi dir'is:
“Ne util'as ne'i,
Vi nepr'e dev'as mi'n obe'i!”


La fiŝ'o'j dir'is kun rid'et'o:

“Koler'a est'as vi'a pet'o.”


Mi dir'is jam, ripet'is nun:

“Sufer'os vi per mi'a pun’.”


Sitel'o'n grand'a'n, nov'a'n mi
Pren'is por la venĝ'o ĉi:

La kor'o mi'a bat'is “Tump!”


Plen'iĝ'is uj'o per multpump’.


Nun ven'is al mi mal'invit'o:

“La fiŝ'o'j est'as en la lit'o.”


Al mesaĝ'ist’ mi dir'is klar'e:

“Nu, vek'u ili'n, rapid'far'e”.


Mi klar'e dir'is mi'a'n cel'o'n,
Mi kri'is laŭt'e en l’ orel'o'n.

Humpti Dumpti laŭt'ig'is si'a'n voĉ'o'n ĝi preskaŭ kri'eg'o dum li deklam'is tiu'n strof'o'n, kaj Alic'o pens'is, trem'ant'e, “mi neniel vol'us est'i tiu mesaĝ'ist'o!”

Li dir'is per fier'a kor'o:

“Ne kri'u tiel, ho Sinjor'o!”


Fierakore dir'is ke:

“Mi nepr'e vek'us ili'n se—”


Mi pren'is kork'tir'il'o'n de
La bret'o, kaj mi ir'is re,
Ŝlos'it'a'n pord'o'n tamen gap'is,
Mi tir'is, puŝ'is, bat'is, frap'is.


La pord’ rigid'is ja sen ced’,
Mi l’ ans'o'n turn'i pen'is, sed—

Sekv'is long'a paŭz'o.

“Ĉu la poem'o fin'iĝ'is?” Alic'o timid'e demand'is.

“Ĝi fin'iĝ'is,” dir'is Humpti Dumpti. “Adiaŭ.”

Tio okaz'is iom subit'e, Alic'o pens'is:
sed post tia tre fort'a sugest'o ke ŝi for'ir'u, ŝi sent'is ke apenaŭ est'us ĝentil'e rest'i. Do ŝi star'iĝ'is, kaj etend'is si'a'n man'o'n. “Ĝis ni re'vid'os unu la ali'a'n!” ŝi dir'is laŭ'ebl'e gaj'e.

“Mi ne re'kon'us vi'n se ni ja re'renkont'iĝ'us,” Humpti Dumpti dir'is per mal'kontent'a ton'o, kaj li don'is al ŝi unu fingr'o'n por man'prem'o; “vi est'as preciz'e simil'a al ĉiu ali'a hom'o.”

“Kutim'e oni disting'as per la vizaĝ'o,”

Alic'o koment'is per pens'em'a ton'o.

“Ĝust'e pri tio mi plend'as,” dir'is Humpti Dumpti. “Vi'a vizaĝ'o est'as sam'a kiel tiu de ĉiu ali'a hom'o—la du okul'o'j, tie—” (li mark'is ili'a'n lok'o'n en la aer'o per si'a dik'fingr'o) “naz'o en la mez'o, buŝ'o sub'e.

Ĉiam sam'e. Nu, se vi hav'us ambaŭ okul'o'j'n ĉe la sam'a flank'o de la naz'o, ekzempl'e—aŭ la buŝ'o'n ĉe la supr'o—tio iom help'us.”

“La aspekt'o ne est'us bel'a,” Alic'o obĵet'is.

Sed Humpti Dumpti nur ferm'is si'a'j'n okul'o'j'n kaj dir'is “Decid'u nur post prov'o.”

Alic'o atend'is dum minut'o por trov'i ĉu li de'nov'e parol'os, sed, ĉar li ne plu mal'ferm'is si'a'j'n okul'o'j'n nek plu atent'is ŝi'n, ŝi ripet'is “Adiaŭ!”, kaj, ne ricev'int'e respond'o'n al tio, ŝi silent'e for'marŝ'is:
sed ŝi ne pov'is ne dir'i al si, dum ŝi marŝ'is, “El ĉiu'j mal'kontent'ig'a'j—” (ŝi ripet'is tio'n laŭt'e, ĉar est'is tre komfort'ig'e dir'i tia'n long'o'n vort'o'n), “el ĉiu'j mal'kontent'ig'a'j hom'o'j kiu'j'n iam mi renkont'is—” Ŝi neniam fin'is tiu'n fraz'o'n, ĉar tiu'moment'e grand'a fal'bru'o sku'is la arb'ar'o'n de unu fin'o ĝis la ali'a.

Ĉapitr'o Vi'i La Leon'o Kaj La Unu'korn'ul'o

La Sekv'a'n minut'o'n soldat'o'j ven'is kur'ant'e tra la arb'ar'o, unu'e du- kaj tri-op'e, post'e dek- aŭ du'dek-op'e, kaj fin'e po tiom'a'j amas'o'j ke ili ŝajn'is plen'ig'i la tut'a'n arb'ar'o'n.

Alic'o ir'is mal'antaŭ arb'o'n, tim'ant'e ke ili super'kur'os ŝi'n, kaj rigard'is ili'n dum ili pas'is.

Ŝi pens'is ke dum si'a tut'a viv'o ŝi neniam antaŭ'e vid'is soldat'o'j'n tiel ne'stabil'a'j'n sur si'a'j pied'o'j:
ili konstant'e stumbl'is pro io aŭ ali'o, kaj kiam ajn unu fal'is, plur'a'j ali'a'j ĉiam stumbl'e fal'is pro li, tiel ke la ter'o baldaŭ est'is kovr'it'a de amas'et'o'j da vir'o'j.

Sekv'is la ĉeval'o'j. Hav'ant'e po kvar pied'o'j'n, ili sukces'is iom pli bon'e ol la pied'soldat'o'j; sed eĉ ili stumbl'is foj'foj'e; kaj ŝajn'is est'i normal'a regul'o ke kiam ĉeval'o stumbl'is, la rajd'ist'o de'fal'is tuj. La konfuz'o pli mal'bon'iĝ'is ĉiu'moment'e, kaj Alic'o tre ĝoj'is el'ir'i el la arb'ar'o en sen'arb'a'n spac'o'n, kie ŝi trov'is la Blank'a'n Reĝ'o'n sid'ant'a sur la ter'o, fervor'e skrib'ant'a en si'a not'o'libr'o.

“Mi send'is ĉiu'j'n!” la Reĝ'o kri'is ĝoj'o'plen'e, vid'ant'e Alic'o'n. “Ĉu vi, hazard'e, renkont'is iu'j'n soldat'o'j'n, mi'a kar'a, dum vi ven'is tra la arb'ar'o?”

“Jes,” dir'is Alic'o:
“plur'mil, mi em'as kred'i.”

“Kvar'mil du'cent sep, jen la preciz'a nombr'o,” la Reĝ'o dir'is, rigard'ant'e al si'a libr'o. “Mi ne pov'is send'i ĉiu'j'n ĉeval'o'j'n, sci'u, ĉar du est'as neces'a'j por la lud'o.

Kaj mi ankaŭ ne send'is la du Mesaĝ'ist'o'j'n.

Ili ambaŭ ir'is al la urb'o. Rigard'u laŭ la voj'o, kaj dir'u ĉu vi vid'as iu'n el ili.”

“Mi vid'as neniu'n sur la voj'o,” dir'is Alic'o.

“Se nur mi hav'us tiel akr'a'j'n okul'o'j'n!”

la Reĝ'o koment'is per mal'kontent'a ton'o.

“Pov'i vid'i Neniu'n! Kaj je tiom'a distanc'o!

Ho, mi apenaŭ pov'as vid'i real'a'j'n hom'o'j'n, en ĉi tia lum'o!”

Sed tiu'j koment'o'j mal'traf'is Alic'o'n, kiu ankoraŭ intens'e rigard'is laŭ la voj'o, ombr'ant'e si'a'j'n okul'o'j'n per unu man'o.

“Nun mi vid'as iu'n!” ŝi fin'e kri'is. “Sed li ven'as tre mal'rapid'e—kaj kia'j'n kurioz'a'j'n gest'o'j'n li far'as!” (Ĉar la Mesaĝ'ist'o daŭr'e salt'et'is, kaj tord'is si'n kvazaŭ angil'o, dum li ven'is kun si'a'j grand'a'j man'o'j etend'it'a'j kvazaŭ vent'um'il'o'j ambaŭ'flank'e.) “Tut'e ne,” dir'is la Reĝ'o. “Li est'as Angl'o-Saksa Mesaĝ'ist'o—kaj jen Angl'o-Saksaj gest'o'j. Li far'as ili'n ĉar li est'as ĉarm'a.

Li nom'iĝ'as Ĉe'mar'a.”

“Mi am'as mi'a'n am'at'o'n per Ĉ,” Alic'o ne pov'is ne komenc'i, “ĉar li est'as Ĉarm'a.

Mi mal'am'as li'n per Ĉ ĉar li est'as Ĉikan'em'a. Mi manĝ'ig'as li'n per—per—per Ĉeriz'sandviĉ'o'j kaj ĉin'a brasik'o 13 . Li'a nom'o est'as Ĉe'mar'a, kaj li loĝ'as—”

“Li loĝ'as apud la Ĉerp'ej'o,” la Reĝ'o koment'is simpl'e, tut'e ne konsci'ant'e ke li part'o'pren'as en la lud'o, dum Alic'o ankoraŭ hezit'is serĉ'ant'e la nom'o'n de urb'o komenc'iĝ'ant'a'n per Ĉ. “La ali'a Mesaĝ'ist'o nom'iĝ'as Ĉapella. Mi dev'as hav'i du, kompren'u—por ven'i kaj ir'i. Unu por ven'i, kaj unu por ir'i.”

“Mi pet'as pardon'o'n?” dir'is Alic'o.

“Ne pet'u de ne'kon'at'o,” dir'is la Reĝ'o.

“Mi nur vol'is dir'i ke mi ne kompren'as,”

dir'is Alic'o. “Kial unu por ven'i kaj unu por ir'i?”

“Ĉu mi ne dir'is?” la Reĝ'o ripet'is sen'pacienc'e. “Mi dev'as hav'i du—por pren'i kaj port'i. Unu por pren'i, kaj unu por port'i.”

Tiu'moment'e la Mesaĝ'ist'o al'ven'is:
li est'is mult'e tro sen'spir'a por parol'i, kaj nur pov'is sku'i si'a'j'n man'o'j'n, kaj far'i plej aĉ'a'j'n mien'o'j'n je la kompat'ind'a Reĝ'o.

“Ĉi tiu jun'ul'in'o am'as vi'n per Ĉ,” la Reĝ'o

13 brassica chinensis
dir'is, kon'ig'ant'e Alic'o'n kun esper'o for'turn'i la atent'o'n de la Mesaĝ'ist'o—sed ne util'is—la Angl'o-Saksaj gest'o'j nur far'iĝ'is ĉiu'moment'e pli ekster'ordinar'a'j, dum la grand'a'j okul'o'j rul'iĝ'is frenez'e de flank-al-flank'o.

“Vi alarm'as mi'n!” dir'is la Reĝ'o. “Mi komenc'as sven'i—Don'u al mi ĉeriz'sandviĉ'o'n!”

Je tio la Mesaĝ'ist'o, pro kio Alic'o tre amuz'iĝ'is, mal'ferm'is sak'o'n kiu pend'is ĉirkaŭ li'a kol'o, kaj trans'don'is sandviĉ'o'n al la Reĝ'o, kiu avid'e vor'is ĝi'n.

“Pli'a'n sandviĉ'o'n!” dir'is la Reĝ'o.

“Rest'as nun nur ĉin'a'j brasik'o'j,” la Mesaĝ'ist'o dir'is, rigard'ant'e en la sak'o'n.

“Ĉin'a'n brasik'o'n, do,” la Reĝ'o murmur'is per mal'fort'a flustr'o.

Alic'o ĝoj'is ke ĝi mult'e re'vigl'ig'is li'n.

“Neni'o simil'as al ĉin'brasik'manĝ'ad'o kiam oni em'as sven'i,” li koment'is al ŝi, dum li maĉ'ad'is.

“Mi kred'us ke sur'ĵet'o de mal'varm'a akv'o sur vi'n est'us pli bon'a,” Alic'o sugest'is:
“aŭ iom da odor'sal'o'j.” 14 “Mi ne dir'is ke neni'o est'as pli bon'a,”

la Reĝ'o respond'is. “Mi dir'is ke neni'o simil'as al ĝi.” Kio'n Alic'o ne kuraĝ'is ne'i.

“Kiu'n vi pas'is sur la voj'o?” la Reĝ'o daŭr'ig'is, etend'ant'e si'a'n man'o'n al la Mesaĝ'ist'o por pli da ĉin'a'j brasik'o'j.

“Neniu'n,” dir'is la Mesaĝ'ist'o.

“Tut'e ĝust'e,” dir'is la Reĝ'o:
“ankaŭ ĉi

14 Sal volatil'e alkohol'miks'aĵ'o el amoni'a karbonat'o, kies odor'o iam est'is uz'at'a por vek'i sven'int'o'j'n.

tiu jun'ul'in'o vid'is li'n. Do, kompren'ebl'e Neni'u marŝ'as mal'pli rapid'e ol vi.”

“Mi rapid'as laŭ'ebl'e,” la Mesaĝ'ist'o dir'is per paŭt'a ton'o. “Mi est'as cert'a ke neni'u marŝ'as mult'e pli rapid'e ol mi!”

“Ne pov'as est'i tiel,” dir'is la Reĝ'o, “ali'e, li la unu'a al'ven'us. Tamen, nun vi pov'as de'nov'e spir'i, do dir'u al ni kio okaz'is en la urb'o.”

“Mi flustr'os,” dir'is la Mesaĝ'ist'o, met'ant'e si'a'j'n man'o'j'n al si'a buŝ'o en la form'o de trumpet'o kaj klin'ant'e si'n tiel ke li proksim'iĝ'is al la orel'o de la Reĝ'o. Alic'o bedaŭr'is tio'n, ĉar ankaŭ ŝi vol'is aŭd'i la nov'a'j'n inform'o'j'n. Tamen, anstataŭ flustr'i li simpl'e kri'eg'is, kiel ebl'e plej laŭt'voĉ'e, “Ili de'nov'e batal'as!”

“Ĉu vi nom'as tio'n flustr'o?” kri'is la kompat'ind'a Reĝ'o, salt'ant'e kaj sku'ant'e si'n.

“Se vi de'nov'e far'os i'o'n tia'n, mi buter'ig'os vi'n! Ĝi tra'ir'is mi'a'n kap'o'n kvazaŭ ter'trem'o!”

“Dev'us est'i tre et'a ter'trem'o!” pens'is Alic'o. “Kiu'j de'nov'e batal'as?” ŝi kuraĝ'is demand'i.

“Nu, la Leon'o kaj la Unu'korn'ul'o, kompren'ebl'e,” dir'is la Reĝ'o.

“Ĉu ili batal'as por la kron'o?”

“Jes, kompren'ebl'e,” dir'is la Reĝ'o:
“kaj plej rid'ig'e est'as, ke ja tem'as pri mi'a kron'o! Ni kur'u vid'i ili'n.” Kaj ili for'trot'is, dum Alic'o ripet'is al si, kur'ant'e, la vort'o'j'n de la mal'nov'a kant'o:

Leon'o kaj Unu'korn'ul’ batal'is por la kron'o:

Leon'o ĉas'is Un’korn'ul'o'n ĉirkaŭ la urb'zon'o'n.


Kelk'a'j don'is blank'a'n pan'o'n, kelk'a'j don'is brun'a'n;
Tambur'e kelk'a'j pel'is, don'int'e kuk'o'n prun'a'n.

“Ĉu—la—la venk'int'o—ricev'os la kron'o'n?”

ŝi demand'is, laŭ'ebl'e, ĉar la kur'ad'o tut'e sen'spir'ig'is ŝi'n.

“Nepr'e ne!” dir'is la Reĝ'o. “Kia ide'o!”

“Ĉu vi—bon'vol'as—” Alic'o anhel'is, kur'int'e iom pli, “halt'i minut'o'n—nur por pov'i—re'pov'i spir'i?”

“Mi'a vol'o est'as sufiĉ'e bon'a,” la Reĝ'o dir'is, “sed mi ne est'as sufiĉ'e fort'a.

Kompren'u, minut'o preter'pas'as eg'e rapid'e.

Oni egal'e prov'us halt'ig'i Ktajon!” 15 Alic'o ne pov'is plu parol'i, pro sen'spir'ec'o, do ili plu trot'is silent'e, ĝis ili pov'is vid'i grand'a'n hom'amas'o'n, en kies mez'o la Leon'o kaj la Unu'korn'ul'o batal'as. Ili'n kovr'is tia nub'o da polv'o, ke unu'e Alic'o ne pov'is disting'i kiu est'as kiu; sed ŝi baldaŭ sukces'is re'kon'i la Unu'korn'ul'o'n per li'a korn'o.

Ili lok'ig'is si'n proksim'e al kie Ĉapella, la ali'a Mesaĝ'ist'o, star'as rigard'ant'e la batal'o'n, kun tas'o da te'o en unu man'o kaj pec'o da pan'o-kun-buter'o en la ali'a.

“Oni nur ĵus liber'ig'is li'n el la karcer'o, kaj li ankoraŭ ne fin'is si'a'n te'paŭz'o'n kiam oni en'karcer'ig'is li'n,”

15 La Ktaj-monstr'o menci'iĝ'is en la poem'o “Babilfrenzo”, paĝ'o 22.

Ĉe'mar'a flustr'is al Alic'o:
“kaj por manĝ'o oni don'as nur ostr'o'ŝel'o'j'n tie—do, kompren'u, li est'as tre mal'sat'a kaj soif'a.

Kiel vi fart'as, kar'a infan'o?” li daŭr'ig'is, met'ant'e si'a'n brak'o'n am'em'e ĉirkaŭ la kol'o'n de Ĉapella.

Ĉapella rigard'is li'n kaj kap'jes'is, kaj plu manĝ'is si'a'n pan'o'n-kun-buter'o.

“Ĉu vi est'is feliĉ'a en la karcer'o, kar'a infan'o?” dir'is Ĉe'mar'a.

Ĉapella rigard'is li'n de'nov'e, kaj ĉi'foj'e unu-du-larm'o'j rul'iĝ'is sur li'a vang'o:
sed eĉ ne vort'o'n li akcept'is dir'i.

“Ĉu vi ne pov'as parol'i!” Ĉe'mar'a kri'is sen'pacienc'e. Sed Ĉapella nur maĉ'ad'is, kaj trink'is pli da te'o.

“Ĉu vi ne vol'as parol'i!” kri'is la Reĝ'o.

“Kiel progres'as la batal'o?”

Ĉapella pen'eg'is, kaj glut'is grand'a'n pec'o'n da pan'o-kun-buter'o. “Ĝi progres'as tre bon'e,”

li dir'is per sufok'iĝ'a voĉ'o:
“ĉiu el ili fal'is ĉirkaŭ ok'dek-sep-foj'e.”

“Do mi supoz'as ke oni baldaŭ al'port'os la blank'a'n pan'o'n kaj la brun'a'n?” Alic'o kuraĝ'is koment'i.

“Ĝi jam atend'as ili'n,” dir'is Ĉapella:
“mi manĝ'as iom da ĝi.”

Okaz'is paŭz'o en la batal'ad'o ĝust'e tiam, kaj la Leon'o kaj la Unu'korn'ul'o sid'iĝ'is, anhel'ant'e, dum la Reĝ'o kri'is, “Dek minut'o'j'n por re'freŝ'ig'ad'o!” Ĉe'mar'a kaj Ĉapella ek'labor'is kaj dis'port'is plet'o'j'n da blank'a kaj brun'a pan'o'j. Alic'o pren'is pec'o'n por gust'um'i ĝi'n, sed ĝi est'is tre sek'a.

“Mi kred'as ke ili ne batal'os plu hodiaŭ,”

la Reĝ'o dir'is al Ĉapella:
“ir'u ordon'i ke oni komenc'u tambur'i.” Kaj Ĉapella for'salt'is kvazaŭ akrid'o.

Dum unu-du minut'o'j Alic'o star'is silent'e, rigard'ant'e li'n. Subit'e ŝi'a mien'o ek'gaj'iĝ'is.

“Vid'u, vid'u!” ŝi kri'is, fervor'e gest'ant'e.

“Jen la Blank'a Reĝ'in'o kur'ant'a trans la ter'o'n! Ŝi ven'is flug'ant'e el la tie'a arb'ar'o—Kiel rapid'e pov'as tiu'j Reĝ'in'o'j kur'i!”

“Sen'dub'e iu mal'amik'o ĉas'as ŝi'n,” la Reĝ'o dir'is, sen eĉ rigard'i. “La arb'ar'o plen'as je ili.”

“Sed ĉi vi ne kur'os help'i ŝi'n?” Alic'o demand'is, kiu'n mult'e surpriz'is li'a trankvil'ec'o.

“Ja ne util'us!” dir'is la Reĝ'o. “Ŝi terur'e rapid'e kur'as. Oni egal'e prov'us halt'ig'i Ktajon! Sed mi far'os not'o'n pri ŝi, se vi vol'as—Ŝi est'as kar'a bon'a ul'in'o,” li dir'is ne'laŭt'e al si, dum li mal'ferm'is si'a'n not'libr'o'n. “Ĉu oni liter'um'as ‘ul'in'o’ per du'obl'a ‘i’?”

Tiu'moment'e la Unu'korn'ul'o pas'is proksim'e, kun si'a'j man'o'j en si'a'j poŝ'o'j. “Mi plej sukces'is ĉi'foj'e?” li dir'is al la Reĝ'o, nur rigard'et'ant'e li'n dum li pas'is.

“Iom'et'e—iom'et'e,” la Reĝ'o respond'is, iom nervoz'e. “Ne est'is dec'e, puŝ'i vi'a'n korn'o'n tra li'n, kompren'u.”

“Ne damaĝ'is li'n,” la Unu'korn'ul'o dir'is mal'pent'e, kaj li est'is for'ir'ont'a, kiam li'a okul'o ek'traf'is Alic'o'n:
li turn'is si'n tuj, kaj star'is dum kelk'a temp'o rigard'ant'e ŝi'n kun mien'o esprim'ant'a naŭz'o'n.

“Kio—est'as—tio?” li dir'is fin'e.

“Ĉi tio est'as infan'o!” Ĉe'mar'a respond'is fervor'e, ven'ant'e antaŭ Alic'o'n por kon'ig'i ŝi'n, kaj etend'ant'e ambaŭ man'o'j'n por indik'i ŝi'n, laŭ Angl'o-Saksa gest'o. “Ni nur hodiaŭ trov'is ĝi'n. Ĝi est'as grand'a kiel la viv'o kaj du'obl'e pli natur'a!”

“Mi ĉiam kred'is ke ili est'as fabel'a'j monstr'o'j!” dir'is la Unu'korn'ul'o. “Ĉu ĝi viv'as?”

“Ĝi pov'as parol'i,” dir'is Ĉe'mar'a solen'e.

La Unu'korn'ul'o rigard'is rev'e al Alic'o, kaj dir'is “Parol'u, infan'o.”

Alic'o ne pov'is ne las'i si'a'j'n lip'o'j'n ek'rid'et'i dum ŝi komenc'is:
“Kaj ĉu vi sci'as, ankaŭ mi ĉiam kred'is ke Unu'korn'ul'o'j est'as fabel'a'j monstr'o'j? Mi ĝis nun neniam vid'is viv'ant'a'n!”

“Nu, nun ni ja vid'is unu la ali'a'n,”

dir'is la Unu'korn'ul'o, “do se vi kred'os je mi, mi kred'os je vi. Ĉu vi akcept'as?”

“Jes, se vi vol'as,” dir'is Alic'o.

“Jen, al'port'u la prun'kuk'o'n, old'ul'o!” la Unu'korn'ul'o plu'dir'is, turn'ant'e si'n de ŝi al la Reĝ'o. “Mi ne vol'as vi'a'n brun'a'n pan'aĉ'o'n!”

“Cert'e—cert'e!” la Reĝ'o murmur'is, kaj gest'is al Ĉe'mar'a. “Mal'ferm'u la sak'o'n!” li flustr'is. “Rapid'e! Ne tiu'n—tiu est'as plen'a je ĉin'a'j brasik'o'j!”

Ĉe'mar'a pren'is grand'a'n kuk'o'n el la sak'o, kaj don'is ĝi'n al Alic'o ke ŝi ten'u ĝi'n, dum li el'pren'is teler'o'n kaj grand'a'n tranĉ'il'o'n. Kiel ĉio pov'is ven'i el unu sak'et'o Alic'o ne pov'is kompren'i.

Est'as ĝust'e kvazaŭ magi'truk'o, ŝi pens'is.

La Leon'o apud'e'n'ven'is dum ĉio ĉi:
li aspekt'is tre lac'a kaj dorm'em'a, kaj li'a'j okul'o'j est'is du'on'e ferm'it'a'j. “Kio est'as tio!”

li dir'is, palpebr'um'ant'e pigr'e je Alic'o, kaj parol'ant'e per profund'a kav'a ton'o kiu son'is kiel la bru'o de grand'a sonor'il'o.

Ha, jes, kio ĝi est'as?” la Unu'korn'ul'o kri'is fervor'e. “Vi neniam diven'os. Mi ne pov'is.”

La Leon'o rigard'is Alic'o'n lac'e. “Ĉu vi est'as best'o—aŭ plant'o—aŭ mineral'o?” li dir'is, osced'ant'e je ĉiu altern'a vort'o.

“Ĝi est'as fabel'a monstr'o!” la Unu'korn'ul'o kri'is, antaŭ ol Alic'o pov'is respond'i.

“Do, dis'don'u la prun'kuk'o'n, Monstr'o,”

la Leon'o dir'is, kuŝ'iĝ'ant'e kaj met'ant'e si'a'n menton'o'n sur si'a'j'n pied'o'j'n. “Kaj sid'iĝ'u, vi ambaŭ,” (al la Reĝ'o kaj Unu'korn'ul'o):
“just'e divid'u la kuk'o'n, kompren'u!”

La Reĝ'o vid'ebl'e est'is tre ne'komfort'a, dev'ant'e sid'i inter la du grand'a'j best'o'j; sed est'is neni'u ali'a lok'o por li.

“Kia'n batal'o'n ni hav'us por la kron'o, nun!” la Unu'korn'ul'o dir'is, rigard'ant'e ruz'e la kron'o'n, kiu'n la kompat'ind'a Reĝ'o preskaŭ sku'is de si'a kap'o pro si'a mult'a trem'ad'o.

“Mi facil'e venk'us,” dir'is la Leon'o.

“Mi ne tiom cert'as pri tio,” dir'is la Unu'korn'ul'o.

“Nu, mi ĉas'is vi'n tut'e ĉirkaŭ la urb'zon'o'n, kok'id'aĉ'o!” la Leon'o respond'is koler'e, du'on'e lev'ant'e si'n dum li parol'is.

Nun la Reĝ'o inter'romp'is, por ĉes'ig'i la kverel'o'n:
li est'is tre nervoz'a, kaj li'a voĉ'o trem'is.

“Tut'e ĉirkaŭ la urb'o'n?” li dir'is. “Tio est'as grand'a distanc'o. Ĉu vi ir'is per la mal'nov'a pont'o, aŭ per la bazar'o? Plej bel'e est'as per la mal'nov'a pont'o.”

“Mi cert'e ne sci'as,” la Leon'o muĝ'is dum li re'kuŝ'iĝ'is. “Ne ebl'is klar'e vid'i, ĉar est'is tiom da polv'o. Kiom da temp'o la Monstr'o bezon'as por tranĉ'i tiu'n kuk'o'n!”

Alic'o jam sid'iĝ'is sur la bord'o'n de mal'grand'a river'et'o, kun la grand'o teler'o sur si'a'j genu'o'j, kaj seg'ad'is diligent'e per la tranĉ'il'o. “Est'as tre provok'e!” ŝi dir'is respond'e al la Leon'o (ŝi jam komenc'is kutim'iĝ'i al la nom'o “la Monstr'o”). “Mi jam far'is plur'a'j'n tranĉ'o'j'n, sed ili konstant'e re'unu'iĝ'as!”

“Vi ne sci'as manipul'i Spegul'kuk'o'j'n,” la Unu'korn'ul'o koment'is. “Dis'don'u ĝi'n unu'e, kaj tranĉ'u ĝi'n post'e.”

Tio son'is absurd'a, sed Alic'o tre obe'em'e star'iĝ'is, kaj ĉirkaŭ'port'is la teler'o'n, kaj la kuk'o divid'is si'n en tri pec'o'j'n dum ŝi far'is tio'n. “Nun tranĉ'u ĝi'n,” dir'is la Leon'o, kiam ŝi re'ven'is al si'a lok'o kun la vak'a teler'o.

“Sed est'as mal'just'e!” kri'is la Unu'korn'ul'o, dum Alic'o sid'is kun la tranĉ'il'o en si'a man'o, tre perpleks'a pri kiel komenc'i. “La Monstr'o don'is al la Leon'o du'obl'e kiom al mi!”

“Sed ŝi neniom re'ten'is por si mem,” dir'is la Leon'o. “Ĉu vi am'as prun'kuk'o'n, Monstr'o?”

Sed antaŭ ol Alic'o pov'is respond'i al li, la tambur'ad'o komenc'iĝ'is.

El kie ven'is la bru'o, tio'n ŝi ne pov'is decid'i:
la aer'o ŝajn'is plen'a de ĝi, kaj ĝi son'ad'is tra ŝi'a kap'o ĝis ŝi sent'is si'n tut'e surd'ig'it'a. Ŝi ek'lev'is si'n kaj salt'is trans la mal'grand'a'n river'et'o'n dum si'a tim'eg'o, * * * * * * * * * * * * * * kaj hav'is ĝust'e sufiĉ'a'n temp'o'n por vid'i la Leon'o'n kaj la Unu'korn'ul'o'n star'iĝ'i, kun koler'a aspekt'o pro la inter'romp'iĝ'o de la festen'o, antaŭ ol ŝi sur'genu'iĝ'is kaj met'is si'a'j'n man'o'j'n sur si'a'j'n orel'o'j'n, van'e klopod'ant'e el'ten'i la terur'a'n bru'aĉ'o'n.

“Se oni ne sukces'os ‘tambur'e pel'i’ ili'n per tio,” ŝi pens'is, “neni'o sukces'os!”

Ĉapitr'o VIII “Mi Mem Invent'is Ĝi'n”

Post kelk'a temp'o la bru'o ŝajn'is iom post iom fad'i ĝis plen'a silent'o, kaj Alic'o lev'is si'a'n kap'o'n alarm'it'e. Neni'u vid'ebl'is, kaj ŝi'a unu'a pens'o est'is ke sen'dub'e ŝi sonĝ'is pri la Leon'o kaj la Unu'korn'ul'o kaj tiu'j strang'a'j Angl'o-Saksaj Mesaĝ'ist'o'j.

Tamen, jen la grand'a teler'o ankoraŭ kuŝ'ant'a ĉe ŝi'a'j pied'o'j, sur kiu ŝi streb'is tranĉ'i la prun'kuk'o'n, “Do mi efektiv'e ne sonĝ'is,” ŝi dir'is al si, “krom se—krom se ni ĉiu'j est'as part'o de la sam'a sonĝ'o.

Sed mi esper'eg'as ke tem'as pri mi'a sonĝ'o kaj ne la sonĝ'o de la Ruĝ'a Reĝ'o! Mi ne vol'as aparten'i al la sonĝ'o de ali'a person'o,” ŝi plu'dir'is per iom plend'a ton'o:
“Mi'n log'as ir'i vek'i li'n, kaj trov'i kio okaz'os!”

Je tiu moment'o ŝi'a'j'n pens'o'j'n inter'romp'is laŭt'a kri'o “Hoj! Hoj! Ŝak!” kaj Kavalir'o, vest'it'a per karmezin'a kiras'o, sur'ĉeval'e galop'is al ŝi, gest'ant'e per grand'a baston'o.

Ĝust'e kiam li ating'is ŝi'n, la ĉeval'o ek'halt'is subit'e:
“Mi kapt'is vi'n!” la Kavalir'o kri'is, fal'ant'e de si'a ĉeval'o.

Kvankam alarm'it'a, Alic'o pli tim'is por li ol por si en tiu moment'o, kaj iom mal'trankvil'e ŝi rigard'is li'n dum li re'sur'ĉeval'iĝ'is. Tuj kiam li de'nov'e est'is komfort'a en la sel'o, li re'komenc'is, “Mi kapt—” sed nun ali'a voĉ'o inter'romp'is “Hoj! Hoj! Ŝak!” kaj surpriz'it'e Alic'o turn'is si'n por vid'i la nov'a'n mal'amik'o'n.

Ĉi'foj'e est'is Blank'a Kavalir'o. Li ven'is al la flank'o de Alic'o, kaj fal'is de si'a ĉeval'o sam'e kiel la Ruĝ'a Kavalir'o:
post'e li re'sur'ĉeval'iĝ'is, kaj la du Kavalir'o'j sid'is rigard'ant'e unu la ali'a'n dum kelk'a temp'o sen parol'i. Alic'o rigard'is de unu al la ali'a iom konfuz'it'e.

“Mi kapt'is ŝi'n, sci'u!” la Ruĝ'a Kavalir'o dir'is fin'e.

“Jes, sed post'e mi ven'is kaj sav'is ŝi'n!”

la Blank'a Kavalir'o respond'is.

“Nu, do, ni dev'os batal'i por ŝi,” dir'is la Ruĝ'a Kavalir'o, dum li pren'is si'a'n kask'o'n (kiu pend'is de la sel'o, kaj est'is iom simil'a al ĉeval'kap'o) kaj sur'met'is ĝi'n.

“Vi obe'os la Regul'o'j'n de Batal'ad'o, kompren'ebl'e?” la Blank'a Kavalir'o koment'is, ankaŭ sur'met'ant'e si'a'n kask'o'n.

“Kiel ĉiam,” dir'is la Ruĝ'a Kavalir'o, kaj ili komenc'is bat'ad'i inter si tiom furioz'e ke Alic'o ir'is mal'antaŭ arb'o'n por est'i ekster la ating'o'pov'o de la bat'o'j.

“Sed kiu'j est'as la Regul'o'j de Batal'ad'o?”

ŝi dir'is al si, rigard'ant'e la batal'o'n, timid'e rigard'et'ant'e de si'a kaŝ'ej'o. “Unu Regul'o ŝajn'e est'as, ke se unu Kavalir'o bat'as la ali'a'n, li fal'ig'as li'n de li'a ĉeval'o; kaj, se li mal'traf'as, li mem fal'as de si'a ĉeval'o—kaj ali'a Regul'o ŝajn'e est'as ke ili ten'as si'a'j'n baston'o'j'n per la brak'o'j, kvazaŭ Pulĉinel'o kaj Judinjo—Kia'n bru'o'n ili kaŭz'as kiam ili fal'as! Tut'e kiel plen'a ar'o da fajr'o'ŝov'il'o'j fal'ant'a'j sur la fendr'o'n! Kaj tiel trankvil'a'j est'as la ĉeval'o'j! Ili permes'as ke ili sur- kaj de-ir'u tut'e kvazaŭ ili est'us tabl'o'j!”

Ali'a Regul'o de Batal'ad'o, kiu'n Alic'o ne rimark'is, ŝajn'e est'is ke ili ĉiam fal'is sur'kap'e'n; kaj la batal'o fin'iĝ'is kiam ambaŭ fal'is tiel, flank’-al-flank'e:
kiam ili re'lev'iĝ'is, ili man'prem'is, kaj la Ruĝ'a Kavalir'o tir'is si'n sur si'a'n ĉeval'o'n kaj for'galop'is.

“Glor'a venk'o, ĉu ne?” dir'is la Blank'a Kavalir'o, kiam li ven'is anhel'ant'e al Alic'o.

“Mi ne sci'as,” Alic'o dir'is dub'em'e. “Mi ne vol'as est'i ies kapt'it'o. Mi vol'as est'i Reĝ'in'o.”

“Kaj tiel est'os, kiam vi trans'ir'os la sekv'a'n river'et'o'n,” dir'is la Blank'a Kavalir'o. “Mi protekt'os vi'n ĝis la fin'o de la arb'ar'o—post tio mi dev'os re'ir'i, sci'u. Tiel fin'iĝ'as mi'a mov'iĝ'o.”

“Grand'a'n dank'o'n,” dir'is Alic'o. “Ĉu mi pov'os help'i vi'n de'pren'i la kask'o'n?” Klar'e tio est'is pli ol li pov'is far'i sol'a:
tamen ŝi sukces'is el'sku'i li'n fin'e.

“Nun oni pov'as pli facil'e spir'i,” dir'is la Kavalir'o, re'puŝ'ant'e si'a'n vil'a'n har'ar'o'n per ambaŭ man'o'j, kaj turn'ant'e si'a'j'n amik'em'a'n vizaĝ'o'n kaj grand'a'j'n mild'a'j'n okul'o'j'n al Alic'o.

Ŝi pens'is ke ŝi neniam antaŭ'e vid'is tiel strang'aspekt'a'n soldat'o'n dum si'a tut'a viv'o.

Li est'is vest'it'a per stan'a kiras'o, kiu ŝajn'e tre ne'bon'e taŭg'is por li, kaj li hav'is strang'e form'it'a'n pin'a'n skatol'o'n lig'it'a'n, renvers'it'a'n, trans si'a'j ŝultr'o'j; ĝi'a klap'o pend'is mal'ferm'a.

Alic'o rigard'is ĝi'n tre sci'vol'em'e.

“Mi vid'as ke vi admir'is mi'a'n skatol'et'o'n,” la Kavalir'o dir'is per amik'a ton'o. “Mi mem invent'is ĝi'n—por en'ten'i vest'o'j'n kaj sandviĉ'o'j'n.

Sci'u, mi port'as ĝi'n renvers'it'a, tiel ke la pluv'o ne pov'as en'ir'i.”

“Sed la en'hav'o pov'as el'ir'i,” Alic'o mild'e koment'is. “Ĉu vi sci'as ke la klap'o est'as mal'ferm'a?”

“Mi ne sci'is tio'n,” la Kavalir'o dir'is, kaj ombr'o de ĉagren'iĝ'o kovr'is li'a'n vizaĝ'o'n. “Do ĉio sen'dub'e el'fal'is! Kaj la skatol'o est'as sen'util'a sen en'hav'o.” Li mal'lig'is ĝi'n dum li parol'is, kaj est'is tuj ĵet'ont'a ĝi'n inter la arbust'o'j'n, sed subit'a pens'o ŝajn'e ek'traf'is li'n, kaj li zorg'e pend'ig'is ĝi'n sur arb'o. “Ĉu vi pov'as diven'i kial mi far'is tio'n?” li dir'is al Alic'o.

Alic'o kap'ne'is.

“Esperant'e ke abel'o'j far'os nest'o'n en ĝi—tiel mi akir'os la miel'o'n.”

“Sed vi jam hav'as abel'uj'o'n—aŭ i'o'n simil'a'n—lig'it'a'n al la sel'o,” dir'is Alic'o.

“Jes, ĝi est'as tre bon'a abel'uj'o,” la Kavalir'o dir'is per mal'kontent'a ton'o, “el la plej bon'a spec'o.

Sed ankoraŭ eĉ ne unu abel'o proksim'iĝ'is al ĝi.

Kaj la ali'a objekt'o est'as mus'kapt'il'o. Mi supoz'as ke la mus'o'j for'ten'as la abel'o'j'n—aŭ la abel'o'j for'ten'as la mus'o'j'n. Mi ne sci'as ĉu tiel, ĉu ĉi tiel.”

“Mi demand'is al mi por kio est'as la mus'kapt'il'o,” dir'is Alic'o. “Ne est'as ver'ŝajn'e ke trov'iĝ'us mus'o'j sur la dors'o de la ĉeval'o.”

“Ne tre ver'ŝajn'e, ebl'e,” dir'is la Kavalir'o; “sed se ili ja ven'os, mi ne vol'as ke ili ĉirkaŭ'kur'ad'u.”

“Sci'u,” li daŭr'ig'is post paŭz'o, “est'as bon'e anticip'i ĉio'n. Tial la ĉeval'o hav'as tiu'j'n maleol'um'o'j'n ĉirkaŭ si'a'j pied'o'j.”

“Sed por kio ili est'as?” Alic'o demand'is per ton'o de grand'a sci'vol'o.

“Ili gard'as kontraŭ la mord'o de ŝark'o'j,” la Kavalir'o respond'is. “Mi mem invent'is ili'n. Kaj nun help'u mi'n sur'ĉeval'iĝ'i. Mi akompan'os vi'n ĝis la fin'o de la arb'ar'o—Por kio est'as tiu teler'o?”

“Ĝi est'as por prun'kuk'o,” dir'is Alic'o.

“Ni kun'port'u ĝi'n,” la Kavalir'o dir'is. “Ĝi est'os util'a se ni trov'os prun'kuk'o'n. Help'u mi'n met'i ĝi'n en la sak'o'n.”

Tio neces'ig'is mult'a'n temp'o'n, kvankam Alic'o ten'is la sak'o'n mal'ferm'a tre zorg'e, ĉar la Kavalir'o tiel mal'lert'is pri en'met'o de la teler'o:
la unu'a'j'n du aŭ tri foj'o'j'n li mem en'fal'is, anstataŭ'e. “Est'as mal'mult'a spac'o, sci'u,” li dir'is, kiam ili fin'e sukces'is en'ig'i ĝi'n; “ĉar est'as tiom da kandel'o'j en la sak'o.” Kaj li pend'ig'is ĝi'n de la sel'o, de kiu jam pend'is amas'eg'o da karot'o'j kaj fajr'o'ŝov'il'o'j kaj mult'a'j ali'a'j objekt'o'j.

“Mi esper'as ke vi'a har'ar'o est'as bon'e al'lig'it'a?” li daŭr'ig'is, kiam ili ek'ir'is.

“Nur laŭ la kutim'a manier'o,” Alic'o dir'is, rid'et'ant'e.

“Tio apenaŭ sufiĉ'as,” li dir'is, mal'trankvil'e.

“Kompren'u, la vent'o est'as eg'e fort'a ĉi tie.

Kvazaŭ sup'o.”

“Ĉu vi invent'is plan'o'n por ne'ebl'ig'i la for'blov'iĝ'o'n de la har'ar'o?” Alic'o demand'is.

“Ankoraŭ ne,” dir'is la Kavalir'o. “Sed mi hav'as plan'o'n por ke ĝi ne for'fal'u.”

“Mi tre mult'e dezir'as aŭd'i ĝi'n.”

“Unu'e, pren'u vertikal'a'n stang'et'o'n,” dir'is la Kavalir'o. “Post'e dev'ig'u vi'a'n har'ar'o'n ramp'i supr'e'n sur ĝi'n, kiel frukt'arb'o. Nu, la har'ar'o for'fal'as ĉar ĝi pend'as mal'supr'e'n—objekt'o'j neniam supr'e'n fal'as, kompren'u. Mi mem invent'is la plan'o'n. Vi rajt'as prov'i ĝi'n, se vi vol'as.”

Ĝi ne son'is komfort'a plan'o, Alic'o opini'is, kaj dum kelk'a'j minut'o'j ŝi marŝ'is silent'e, pri'pens'ant'e la ide'o'n, kaj foj'foj'e halt'ant'e por help'i la kompat'ind'a'n Kavalir'o'n, kiu cert'e ne est'is bon'a rajd'ist'o.

Kiam ajn la ĉeval'o ek'halt'is (kio'n ĝi far'is tre oft'e), li de'fal'is antaŭ'e'n; kaj kiam ajn ĝi re'komenc'is (kio'n ĝi kutim'e far'is tre subit'e), li de'fal'is mal'antaŭ'e'n. Ali'temp'e li sur'rest'is relativ'e bon'e, kvankam li em'is foj'foj'e de'fal'i flank'e'n; kaj ĉar li kutim'e fal'is tiu'flank'e'n kie Alic'o marŝ'as, ŝi baldaŭ trov'is ke est'as plej bon'e ne marŝ'i tut'e proksim'e al la ĉeval'o.

“Mi suspekt'as ke vi ne est'as tre spert'a pri rajd'ad'o,” ŝi kuraĝ'is dir'i, dum ŝi help'is li'n post li'a kvin'a de'fal'o.

La Kavalir'o aspekt'is tre surpriz'it'a, kaj iom ofend'it'a de tiu koment'o. “Kial vi dir'as tio'n?” li demand'is, dum li re'grimp'is en la sel'o'n, ten'ant'e la har'ar'o'n de Alic'o per unu man'o por ne fal'i ali'flank'e'n.

“Ĉar oni ne de'fal'as tiom oft'e, kiam oni est'as tre spert'a.”

“Mi est'as mult'e spert'a,” la Kavalir'o dir'is tre serioz'e:
“mult'e spert'a!”

Alic'o pov'is el'pens'i neni'o'n pli bon'e dir'ebl'a'n ol “Ĉu?” sed ŝi dir'is ĝi'n laŭ'ebl'e el'kor'e. Ili silent'e plu vetur'is iom post tio, dum la Kavalir'o ten'is si'a'j'n okul'o'j'n ferm'it'a'j, murmur'ant'e al si, kaj Alic'o rigard'is li'n mal'trankvil'e atend'ant'e la sekv'a'n fal'o'n.

“La grand'a art'o rajd'i,” la Kavalir'o subit'e komenc'is per laŭt'a voĉ'o, sku'ant'e si'a'n dekstr'a'n brak'o'n dum li parol'is, “est'as si'n—”

Nun la fraz'o ek'ĉes'is subit'e kiel ĝi komenc'iĝ'is, dum la Kavalir'o pez'e fal'is sur la supr'o'n de si'a kap'o preciz'e antaŭ kie marŝ'as Alic'o.

Ŝi mult'e ek'tim'is tiu'foj'e, kaj dir'is per mal'trankvil'a ton'o, dum ŝi lev'is li'n, “Mi esper'as ke neniu'j ost'o'j est'as romp'it'a'j?”

“Ne mult'a'j,” la Kavalir'o dir'is, kvazaŭ ne ĝen'is li'n romp'i du aŭ tri ost'o'j'n. “La grand'a art'o rajd'i, kiel mi komenc'is dir'i, est'as—si'n ekvilibr'ig'i ĝust'e.

Ĉi tiel, kompren'u—”

Li de'las'is la rimen'o'j'n, kaj etend'is ambaŭ brak'o'j'n por montr'i al Alic'o kio'n li cel'as dir'i, kaj ĉi'foj'e li fal'is plat'a sur si'a'n dors'o'n, tuj sub la pied'o'j de la ĉeval'o.

“Mult'e spert'a!” li plu ripet'ad'is, dum Alic'o re'star'ig'is li'n. “Mult'e spert'a!”

“Est'as tro absurd'e!” kri'is Alic'o, nun tut'e sen'pacienc'a. “Vi prefer'e hav'u lign'a'n ĉeval'o'n sur rad'o'j, tio'n vi hav'u!”

“Ĉu tia spec'o glat'e ir'as?” la Kavalir'o demand'is per ton'o de grand'a interes'iĝ'o, ĉirkaŭ'brak'um'ant'e la kol'o'n de la ĉeval'o, nur ĝust'a'temp'e por sav'i si'n de re'fal'o.

“Mult'e pli glat'e ol viv'ant'a ĉeval'o,” Alic'o dir'is, kun mal'grand'a kri'o rid'a, kvankam ŝi laŭ'ebl'e streb'is ne far'i ĝi'n.

“Mi aĉet'os tia'n,” la Kavalir'o dir'is pens'em'e al si. “Unu aŭ du—plur'a'j'n.”

Sekv'is ne'long'a silent'o, kaj post tio la Kavalir'o plu parol'is. “Mi est'as tre lert'a invent'ist'o. Nu, ver'ŝajn'e vi rimark'is, kiam vi last'a'foj'e lev'is mi'n, ke mi aspekt'is iom pens'em'a?”

“Vi ja est'is iom serioz'em'a,” dir'is Alic'o.

“Nu, ĝust'e tiam mi invent'ad'is nov'a'n metod'o'n trans'ir'i bar'il'o'n—ĉu vi dezir'as aŭd'i ĝi'n?”

“Mi tre mult'e dezir'as,” Alic'o dir'is ĝentil'e.

“Mi dir'os kiel mi ek'pens'is ĝi'n,” dir'is la Kavalir'o. “Sci'u, mi dir'is al mi:
‘La sol'a problem'o est'as la pied'o'j:
la kap'o jam est'as sufiĉ'e alt'a.’ Nu, unu'e mi met'as mi'a'n kap'o'n sur la supr'o'n de la bar'il'o—tiam la kap'o est'as sufiĉ'e alt'a—post'e mi ek'star'as sur mi'a kap'o—tiam la pied'o'j est'as sufiĉ'e alt'a'j, kompren'u—post'e mi est'as trans'e, kompren'u.”

“Jes, mi supoz'as ke vi est'us trans'e far'int'e tio'n,” Alic'o dir'is pens'em'e:
“sed ĉu vi ne opini'as ke est'us iom mal'facil'e?”

“Mi ankoraŭ ne prov'is,” la Kavalir'o dir'is, serioz'e:
“do mi ne pov'as est'i cert'a—sed mi tim'as ke ja est'us iom'et'e mal'facil'e.”

Li aspekt'is tiel ĉagren'it'a de tiu ide'o, ke Alic'o rapid'is ŝanĝ'i la tem'o'n. “Kia'n kurioz'a'n kask'o'n vi hav'as!” ŝi dir'is gaj'e.

“Ĉu tio'n vi ankaŭ invent'is?”

La Kavalir'o fier'e rigard'is si'a'n kask'o'n, ĝi pend'is de la sel'o. “Jes,” li dir'is; “sed mi invent'is pli bon'a'n—kia suker'konus'o 16 .

Kiam mi port'is ĝi'n, se mi fal'is de la ĉeval'o, ĝi ĉiam tuj tuŝ'is la ter'o'n. Do mi nur bezon'is tre mal'mult'a'n distanc'o'n fal'i, kompren'u—Sed kompren'ebl'e ja est'is danĝer'o ke mi fal'us en ĝi'n. Foj'e tio okaz'is al mi—kaj plej mal'bon'e est'is, ke antaŭ ol

16 En la epok'o de Carroll oni vend'ad'is rafin'it'a'n suker'o'n en la form'o de konus'o'j. Oni oft'e karakteriz'is konus'form'a'j'n ĉapel'o'j'n kaj mont'et'o'j'n “suker'konus'o'j”.

mi pov'is liber'iĝ'i de ĝi, la Blank'a Kavalir'o ven'is kaj sur'met'is ĝi'n. Li kred'is ĝi'n si'a propr'a kask'o.”

La Kavalir'o aspekt'is tiel solen'a pri la afer'o ke Alic'o ne kuraĝ'is rid'i. “Mi tim'as ke ebl'e vi damaĝ'is li'n,” ŝi dir'is per trem'a voĉ'o, “ĉar vi est'is sur li'a kap'o.”

“Mi dev'is pied'bat'i li'n, kompren'ebl'e,” la Kavalir'o dir'is, tre serioz'e. “Do li de'pren'is la kask'o'n—sed mi bezon'is mult'a'j'n hor'o'j'n por el'iĝ'i. Mi est'is firm'e fiks'it'a kiel—firm'a kiel kompani'o, sci'u.”

“Sed tio est'as ali'a spec'o de firm'o,”

Alic'o obĵet'is.

La Kavalir'o kap'ne'is. “Ĉiel firm'a, mi cert'ig'as al vi!” li dir'is. Li lev'is si'a'j'n man'o'j'n iom ekscit'it'e dum li dir'is tio'n, kaj tuj li rul'iĝ'is el la sel'o, kaj fal'is sur'kap'e'n en profund'a'n sulk'o'n.

Alic'o kur'is al la flank'o de la sulk'o por serĉ'i li'n. Ŝi'n iom alarm'is la fal'o, ĉar dum kelk'a temp'o li sur'rest'is sufiĉ'e bon'e, kaj ŝi tim'is ke ĉi'foj'e li ver'e est'is damaĝ'it'a.

Tamen, kvankam ŝi pov'is vid'i nur li'a'j'n pland'o'j'n, ŝi'n mult'e trankvil'ig'is aŭd'i li'n plu parol'ad'i per si'a kutim'a ton'o. “Ĉiel firm'a,” li ripet'is:
“sed li est'is tre sen'atent'em'a, kiam li sur'met'is la kask'o'n de ali'a person'o—kun la person'o ankoraŭ en ĝi.”

“Kiel vi pov'as plu parol'ad'i tiel trankvil'e, kap'mal'supr'e?” Alic'o demand'is, dum ŝi el'tir'is li'n per la pied'o'j, kaj met'is li'n sen'ord'ig'it'a sur la bord'o'n.

La Kavalir'o aspekt'is surpriz'it'a de la demand'o. “Kial grav'as la lok'o de mi'a korp'o?” li dir'is. “Mi'a mens'o tamen ankoraŭ funkci'as. Efektiv'e, ju pli kap'mal'supr'e mi est'as, des pli mi plu invent'as nov'a'j'n afer'o'n.”

“Nu, mi'a plej lert'a invent'o tia,” li daŭr'ig'is post paŭz'o, “est'is mi'a invent'o de nov'a puding'o dum oni manĝ'is la viand'o'n.”

“Sufiĉ'a'temp'e por ke ĝi est'u kuir'it'a por tuj'sekv'a manĝ'ad'o?” dir'is Alic'o. “Nu, tio ja est'is rapid'a, cert'e!”

“Nu, ne tuj'sekv'a,” la Kavalir'o dir'is pens'em'e:
“ne, cert'e ne tuj'sekv'a.”

“Do sen'dub'e por la sekv'a tag'o. Mi supoz'as ke vi ne manĝ'us du puding'o'j'n dum unu'sam'a manĝ'o.”

“Nu, ne la sekv'a tag'o,” la Kavalir'o ripet'is kiel antaŭ'e:
“ne la sekv'a tag'o.

Efektiv'e,” li plu'dir'is, ten'ant'e si'a'n kap'o'n mal'supr'a, “mi kred'as ke tiu puding'o neniam est'is kuir'it'a! Efektiv'e mi kred'as ke tiu puding'o neniam est'os kuir'it'a! Tamen ĝi est'is tre lert'e invent'it'a puding'o.”

“El kio vi plan'is ke ĝi konsist'os?”

Alic'o demand'is, esperant'e re'gaj'ig'i li'n, ĉar la kompat'ind'a Kavalir'o ŝajn'is tre sen'esper'a pri ĝi.

“Unu'e est'is ink'sorb'a paper'o,” la Kavalir'o respond'is ĝem'e.

“Tio ne est'us tre bon'gust'a, mi tim'as—”

“Ne tre bon'gust'a sol'a,” li inter'romp'is, tre fervor'e:
“sed vi ne konsci'as kia diferenc'o est'iĝ'as, kiam oni miks'as ĝi'n kun ali'aĵ'o'j—kia'j pulv'o kaj sigel'vaks'o. Kaj ĉi tie mi dev'as for'ir'i de vi.” Ili ĵus ating'is la fin'o'n de la arb'ar'o.

Alic'o nur pov'is aspekt'i sen'kompren'a:
ŝi ankoraŭ pens'ad'is pri la puding'o.

“Vi est'as mal'ĝoj'a,” la Kavalir'o dir'is per mal'trankvil'a ton'o:
“mi kant'u kant'o'n por komfort'ig'i vi'n.”

“Ĉu ĝi est'as tre long'a?” Alic'o demand'is, ĉar ŝi jam aŭskult'is tre mult'a'n poezi'o'n tiu'tag'e.

“Ĝi est'as long'a,” dir'is la Kavalir'o, “sed ĝi est'as tre tre bel'a. Ĉiu kiu aŭd'as mi'n kant'i ĝi'n—aŭ ĝi al'vok'as larm'o'j'n en ties okul'o'j'n, aŭ—”

“Aŭ kio?” demand'is Alic'o, ĉar la Kavalir'o subit'e paŭz'is.

“Aŭ ĝi ne al'vok'as ili'n, sci'u. La nom'o de la kant'o est'as nom'at'a ‘Gadokuloj’.”

Ho, jen la nom'o de la kant'o, ĉu?”

Alic'o dir'is, pen'ant'e sent'i interes'iĝ'o'n.

“Ne, vi ne kompren'as,” la Kavalir'o dir'is, aspekt'ant'e iom ĉagren'it'a. “Jen kiel oni nom'as la nom'o'n de la kant'o. La nom'o ver'e est'as ‘La Mal'jun'ul'o’.”

“Do mi dev'us dir'i ‘Jen kiel oni nom'as la kant'o'n?’” Alic'o korekt'is si'n.

“Ne, nepr'e ne:
tio est'as tut'e ali'a afer'o.

La kant'o est'as nom'at'a ‘Per'rimed'o'j’:
sed ĝi est'as nur nom'at'a tiel, sci'u!”

“Nu, kio do est'as la kant'o?” dir'is Alic'o, kiu jam komenc'is est'i plen'e perpleks'a.

“Mi est'is tuj dir'ont'a tio'n,” la Kavalir'o dir'is. “La kant'o ver'e est'as ‘Sid'ant'a Sur Bar'il'o’:
kaj mi mem invent'is la melodi'o'n.”

Dir'int'e tio'n, li halt'ig'is si'a'n ĉeval'o'n kaj las'is la rimen'o'j'n fal'i sur ĝi'a'n kol'o'n:
kaj, mal'rapid'e bat'ant'e la temp'o'j'n per unu man'o, kaj kun febl'a rid'et'o bril'ig'ant'a li'a'n mild'a'n mal'saĝ'a'n vizaĝ'o'n, kvazaŭ li ĝu'as la muzik'o'n de si'a kant'o, li komenc'is.

El ĉiu'j strang'aĵ'o'j kiu'j'n vid'is Alic'o dum si'a vetur'o Trans la Spegul'o, ĉi tiu'n ŝi ĉiam post'e plej klar'e memor'is. Jar'o'j'n post'e ŝi pov'is re'en'mens'ig'i la tut'a'n scen'o'n, kvazaŭ okaz'is nur hieraŭ—la mild'a'j'n blu'o'j'n okul'o'j'n kaj la afabl'a'n rid'et'o'n de la Kavalir'o—la sub'iĝ'ant'a'n sun'o'n kiu bril'as tra li'a har'ar'o, kaj lum'ig'as li'a'n kiras'o'n per lum'eg'o kiu tut'e konfuz'as ŝi'a'j'n okul'o'j'n—la ĉeval'o'n mov'iĝ'ant'a'n trankvil'e, kun la rimen'o'j pend'ant'a'j mal'strikt'e sur li'a kol'o, manĝ'ant'e la herb'o'n ĉe ŝi'a'j pied'o'j—kaj la nigr'a'j'n ombr'o'j'n de la preter'a arb'ar'o—ĉio'n tio'n ŝi percept'is kvazaŭ bild'o'n, dum kun unu man'o ombr'ant'a la okul'o'j'n, ŝi apog'is si'n per arb'o, rigard'ant'e la strang'a'n par'o'n, kaj aŭskult'ant'e, du'on'sonĝ'e, la melankoli'o'n muzik'o'n de la kant'o.

“Sed li ne mem invent'is la melodi'o'n,”

ŝi dir'is al si:
“ĝi est'as ‘Al vi mi ĉio'n don'as, neni'o'n pli'a'n pov'as’.” Ŝi star'is aŭskult'ant'e tre atent'e, sed larm'o'j ne en'ir'is ŝi'a'j'n okul'o'j'n.

Mi dir'os al vi ĉio'n ebl'a'n,
Mi nur mal'mult'o'n vid'is.


Mi trov'is mal'jun'ul'o'n febl'a'n,
Li sur bar'il'o sid'is.


Demand'is mi:
“Vi kiu est'as?


Kaj vi kiel'e viv'as?”


Respond'o li'a en kap’ rest'as
Kiel akv’ tra kribr'il’ vibr'as.


Laŭ li:
“Mi papili'o'j'n serĉ'as
Kiu'j en tritik'o pend'as.


Mi ili'n en pasteĉ'o'j'n verŝ'as
Kaj en la strat'o'j vend'as.


Mi vend'as al vel'ist'o'j, for-ir'ont'a'j sur mar’ ŝtorm'a—
Al vi mi antaŭ'dank'as por
Almoz'o (ne enorm'a).”


Sed medit'ad'is mi pri plan'o
Kolor'i verd'a barb'o'n
Kaj vent'um'il'o'n en la man'o
Ten'i por kaŝ'i l’ farb'o'n.


Do ĉar respond'i mi ne pov'is
Li'a'n kap'o'n mi nur bat'is
Kaj kri'is laŭt'e, pugn'o'n mov'is,
Li'n ja mi ne kompat'is.


Per voĉ'o mild'a li plu'dir'is:

“Mi marŝ'as laŭ la voj'o
Kaj kiam mi mont'roj'o'n trov'as
Brul'ig'as ĝi'n kun ĝoj'o.


El cindr'o'j mi pret'ig'i dev'as
Ŝmir'aĵ'o'n Makasaran 17 .


Sed nur du penc'o'j'n mi ricev'as,
Do lukr'o'n tre avar'a'n.”


Sed medit'ad'is mi pri kiel
Si'n nutr'i nur per past'o;
Per tag’-post-tag'a manĝ'o tiel
Grand'iĝ'us korp'o'vast'o.


17
Ŝmir'aĵ'o por la har'ar'o, origin'int'a en la insul'o Makasaro
(Indonezia haven'urb'o).


De flank’ al flank’ mi sku'is li'n
Ĝis li'a korp'o blu'as.


“Sed kiel vi viv'ten'as vi'n?


Kaj kiel vi vivpluas?”


Respond'is li:
“Mi gadokulojn
Serĉ'as en la herb'o.


El ili far'as jak'buton'o'j'n
Kiel dum'nokt'a serv'o.


179180
Mi vend'as ili'n ne por or
Nek por bril'ad’ arĝent'a;
Aĉet'as naŭ mon'er'o kupr'a—
Ofert'o ver'e tent'a.”


“El'fos'as bulk'o'j'n mi kelk'foj'e,
Per'sag'e krab'o'j'n traf'as,
Fiakr'a'j'n rad'o'j'n mi en'fojn'e
Serĉ'as kaj ber'o'j'n ĉas'as.


Do tiel mi per'gajn'as pan'o'n
Kaj gajn'os ĝi'n est'ont'e.


Mi krom'e drink'os vi'a'n san'o'n,
Sinjor'o, tre volont'e.”


Mi aŭd'is tio'n ĉar mi'n ĵus
Inspir'is nov'a plan'o
La Menaj-Pont'o'n 18 kontraŭ rust’
Protekt'i per mollano.


Mi dank'is li'n ke li inform'is
Pri si'a gajn’ de pan'o,
Kaj ĉef'e ke li vol'o'n form'is
Drink'i al mi'a san'o.


18
Iom nov'spec'a suspensi'pont'o, konstru'it'a en 1826 super la Menaj-
mar'kol'o en Kimri'o.


Kaj nun se mi tro em'as fuŝ'i
Aŭ fingr'o'j'n met'i en la glu'o'n,
Pied'o'n dekstr'a'n pen'as puŝ'i
En mi'a'n nur'mal'dekstr'a'n ŝu'o'n,
Aŭ pro fervor'o tro sen'brid'a
Fal'ig'as pez'o'n sur pied'o'n,
Mi plor'as, mi per pens'o vid'a
Memor'as pri l’ old'ul’ hom'id'a,
Kun har'o'j blank'a'j, lip’ rigid'a,
Mien'o dolĉ'a, ton'o hid'a,
Pied'o oft'e mal'rapid'a,
Kun brak'o long'a, man'o frid'a,
Mal'saĝ'a brov’, okul'o rid'a,
Kaj ĉiam kun aspekt’ sordid'a,
Kaj buŝ'o kiel bov’ avid'a,
Kuraĝ'a kiel mus’ timid'a,
Grimac'o ankaŭ tre perfid'a,
Konstant'a pet'o plen'konfid'a,
Sid'ant'a sur bar'il'o.

Dum la Kavalir'o kant'is la last'a'j'n vort'o'j'n de la balad'o, li pren'is la rimen'o'j'n, kaj turn'is la kap'o'n de la ĉeval'o al la voj'o laŭ kiu ili ven'is. “Ir'int'e nur kelk'a'j'n metr'o'j'n,” li dir'is, “mal'supr'e'n laŭ la mont'et'o kaj trans tiu'n river'et'o'n, vi far'iĝ'os Reĝ'in'o—Sed vi rest'os por adiaŭ'i mi'n unu'e?” li plu'dir'is kiam Alic'o turn'is si'n fervor'e rigard'ant'e laŭ la direkt'o kiu'n li indik'is. “Mi ne prokrast'os. Vi atend'os kaj gest'os per vi'a man'tuk'o kiam mi ating'os tiu'n kurb'iĝ'o'n de la voj'o? Mi kred'as ke tio kuraĝ'ig'os mi'n, sci'u.”

“Kompren'ebl'e mi atend'os,” dir'is Alic'o:
“kaj grand'a'n dank'o'n ke vi tiom long'e akompan'is mi'n—kaj pro la kant'o—ĝi tre plaĉ'as al mi.”

“Mi esper'as ke jes,” la Kavalir'o dir'is dub'em'e:
“sed vi ne plor'is kiom mi anticip'is.”

Do ili man'prem'is, kaj post'e la Kavalir'o rajd'is mal'rapid'e en la arb'ar'o'n. “Mi ne long'e vid'os li'n ankoraŭ rajd'ant'a, ver'ŝajn'e,”

Alic'o dir'is al si, dum ŝi star'is rigard'ant'e li'n. “Nun li fal'as! Rekt'e sur si'a'n kap'o'n, kiel kutim'e! Tamen, li sufiĉ'e facil'e re'sur'ir'as la ĉeval'o'n—rezult'e de la abund'a'j objekt'o'j pend'ant'a'j sur ĝi—” Tiel ŝi plu parol'ad'is al si, dum ŝi rigard'is la ĉeval'o'n marŝ'i ne'rapid'e laŭ la voj'o, kaj la Kavalir'o'n de'fal'i, unu'e unu'flank'e'n, post'e ali'a'flank'e'n.

Post la kvar'a aŭ kvin'a fal'o li ating'is la voj'kurb'iĝ'o'n, kaj ŝi gest'is al li per si'a man'tuk'o, kaj atend'is ĝis li ne plu est'is vid'ebl'a.

“Mi esper'as ke tio kuraĝ'ig'is li'n,” ŝi dir'is, turn'ant'e si'n por kur'i mal'supr'e'n laŭ la mont'et'o:
“kaj nun la last'a'n river'et'o'n, kaj mi far'iĝ'os Reĝ'in'o! Kiom grandioz'e tio son'as!” Tre mal'mult'a'j paŝ'o'j ven'ig'is ŝi'n al la bord'o de la river'et'o 19 . “Fin'fin'e la Ok'a Kvadrat'o!” ŝi kri'is salt'ant'e, * * * * * * * * * * * * * * kaj ŝi ĵet'is si'n sur gazon'o'n musk'e mol'a'n por ripoz'i; ĉirkaŭ ĝi est'is mal'grand'a'j flor'bed'o'j tie kaj tie. “Ho, kiom mi ĝoj'as est'i ĉi tie! Kaj

19 La epizod'o pri “Vesp'o en Peruk'o” dev'is sekv'i ĉi tiu'j'n vort'o'j'n.

Vid'u paĝ'o'n 223.

kio est'as tio sur mi'a kap'o?” ŝi kri'is ĉagren'it'e, met'ant'e si'a'j'n man'o'j'n al io tre pez'a kiu strikt'e kuŝ'is sur ŝi'a kap'o.

“Sed kiel ĝi pov'is met'iĝ'i tie'n sen mi'a konsci'o?”

ŝi dir'is al si, dum ŝi pren'is ĝi'n kaj met'is ĝi'n sur si'a'j'n genu'o'j'n por vid'i kio ĝi est'as.

Ĝi est'is or'a kron'o.

Ĉapitr'o IX Reĝ'in'o Alic'o

“Nu , est'as bon'eg'e!” dir'is Alic'o. “Mi tut'e ne anticip'is tiel baldaŭ far'iĝ'i Reĝ'in'o—kaj mi inform'os vi'n, vi'a Moŝt'o,”

ŝi plu'dir'is, per sever'a ton'o (ŝi ĉiam am'is iom riproĉ'i si'n), “neniel dec'as ke vi kuŝ'as sur la herb'o tiel! Reĝ'in'o'j dev'as est'i dign'a'j, sci'u!”

Do ŝi star'iĝ'is kaj ĉirkaŭ'marŝ'is—iom rigid'e, unu'e, ĉar ŝi tim'is ke la kron'o de'fal'os:
sed ŝi komfort'ig'is si'n per la pens'o ke neni'u vid'as ŝi'n, “kaj se mi ver'e est'as Reĝ'in'o,” ŝi dir'is dum ŝi re'sid'iĝ'is, “mi sukces'os manipul'i ĝi'n tut'e bon'e post ne'long'e.”

Ĉio okaz'ad'is tiel strang'e ke ŝi'n tut'e ne surpriz'is trov'i la Ruĝ'a'n Reĝ'in'o'n kaj la Blank'a'n Reĝ'in'o'n sid'ant'a'j apud ŝi, unu ĉe ĉiu flank'o:
ŝi tre volont'e demand'us al ili kiel ili al'ven'is tie'n, sed ŝi tim'is ke tio ne est'us tut'e dec'a. Tamen, ne mal'util'us, ŝi pens'is, demand'i ĉu la lud'o jam fin'iĝ'is.

“Bon'vol'u, dir'u al mi—” ŝi komenc'is, rigard'ant'e timid'e la Ruĝ'a'n Reĝ'in'o'n.

“Parol'u nur kiam oni al'parol'is vi'n!” la Reĝ'in'o akr'e inter'romp'is ŝi'n.

“Sed se ĉiu obe'us tiu'n regul'o'n,” dir'is Alic'o, kiu est'is ĉiam pret'a est'ig'i mal'grand'a'n kverel'o'n, “kaj se oni parol'us nur kiam oni est'us al'parol'it'a, kaj la ali'a person'o ĉiam atend'us por ke oni komenc'u, kompren'u ke neni'u dir'us i'o'n ajn, tiel ke—”

“Absurd'e!” kri'is la Reĝ'in'o. “Nu, ĉu vi ne kompren'as, infan'o—” nun ŝi ĉes'is parol'i, sulk'ant'e la frunt'o'n, kaj, pens'int'e dum minut'o, ŝi subit'e ŝanĝ'is la tem'o'n de la konversaci'o. “Kio'n vi cel'is dir'i per ‘Se vi ver'e est'as Reĝ'in'o’? Kiel vi rajt'as nom'i vi'n tiel? Vi ne pov'os est'i Reĝ'in'o, sci'u, antaŭ ol sukces'i en la tiu'rilat'a ekzamen'o.

Kaj ju pli fru'e ni komenc'os ĝi'n, des pli bon'e.”

“Mi nur dir'is ‘se’!” povr'a Alic'o pled'is kompat'ind'e.

La du Reĝ'in'o'j rigard'is unu la ali'a'n, kaj la Ruĝ'a Reĝ'in'o koment'is kun trem'et'o, “Ŝi dir'as ke ŝi nur dir'is ‘se’—”

“Sed ŝi dir'is mult'e pli ol tio'n!” la Blank'a Reĝ'in'o ĝem'is, tord'ant'e si'a'j'n man'o'j'n.

Ho, eg'e mult'e pli ol tio'n!”

“Tiel est'is, sci'u,” la Ruĝ'a Reĝ'in'o dir'is al Alic'o. “Ĉiam dir'u la ver'o'n—pens'u antaŭ ol parol'i—kaj post'e skrib'u kio'n vi dir'is.”

“Cert'e mi ne cel'is—” Alic'o komenc'is dir'i, sed la Ruĝ'a Reĝ'in'o inter'romp'is ŝi'n mal'pacienc'e.

“Preciz'e pro tio mi plend'as! Vi dev'us cel'i! Kiel util'as infan'o sen cel'o? Eĉ ŝerc'o dev'us hav'i i'a'n cel'o'n—kaj infan'o est'as pli grav'a ol ŝerc'o, mi esper'as. Vi ne pov'us ne'i tio'n, eĉ se vi prov'us per ambaŭ man'o'j.”

“Mi ne ne'as per mi'a'j man'o'j,” Alic'o opon'is.

“Neni'u dir'is ke vi far'as tio'n,” dir'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o. “Mi dir'is nur ke vi ne pov'us se vi prov'us.”

“Ŝi hav'as tia'n mens'o'stat'o'n,” dir'is la Blank'a Reĝ'in'o, “ke ŝi vol'as ne'i i'o'n—sed ŝi nur ne sci'as kio'n!”

“Aĉ'a, fi'a humor'o,” la Ruĝ'a Reĝ'in'o koment'is; kaj sekv'is ne'komfort'a silent'o dum unu aŭ du minut'o'j.

La Ruĝ'a Reĝ'in'o romp'is la silent'o'n dir'ant'e, al la Blank'a Reĝ'in'o, “Mi invit'as vi'n al la festen'o de Alic'o ĉi-post'tag'mez'e.”

La Blank'a Reĝ'in'o rid'et'is febl'e, kaj dir'is “Kaj mi invit'as vi'n.”

“Mi tut'e ne sci'is ke mi hav'os fest'o'n,”

dir'is Alic'o; “sed, se ja est'os tio, mi opini'as ke mi dev'us invit'i la gast'o'j'n.”

“Ni don'is al vi oportun'o'n far'i tio'n,”

la Ruĝ'a Reĝ'in'o koment'is:
“sed ver'ŝajn'e vi ankoraŭ ne ricev'is mult'a'j'n lecion'o'j'n pri ĝentil'a kondut'o?”

“Oni ne don'as lecion'o'j'n pri ĝentil'a kondut'o,” dir'is Alic'o. “Lecion'o'j instru'as aritmetik'o'n, kaj ti'aĵ'o'j'n.”

“Ĉu vi sci'as far'i Adici'o'n?” la Blank'a Reĝ'in'o demand'is. “Kiom est'as unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu?”

“Mi ne sci'as,” dir'is Alic'o. “Konfuz'is mi'n la kalkul'ad'o.”

“Ŝi ne sci'pov'as adici'i,” la Ruĝ'a Reĝ'in'o inter'romp'is. “Ĉu vi pov'as far'i Subtrah'o'n?

Pren'u naŭ el ok.”

“Naŭ el ok mi ne pov'as, sci'u,” Alic'o respond'is tre sen'hezit'e:
“sed—”

“Ŝi ne sci'pov'as subtrah'i,” dir'is la Blank'a Reĝ'in'o. “Ĉu vi sci'as far'i Divid'o'n? Divid'u bulk'o'n per tranĉ'il'o—kio est'as la rezult'o de tio?”

“Mi supoz'as—” Alic'o komenc'is dir'i, sed la Ruĝ'a Reĝ'in'o respond'is por ŝi. “Pan'o- kun-buter'o, kompren'ebl'e.

Prov'u ali'a'n subtrah'o'n. Pren'u ost'o'n de hund'o:
kio rest'as?”

Alic'o pens'is. “La ost'o kompren'ebl'e ne rest'us, se mi pren'us ĝi'n—kaj la hund'o ne rest'us; ĝi ven'us mord'i mi'n—kaj mi cert'e ne rest'us!”

“Do vi opini'as ke neni'o rest'us?” dir'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o.

“Mi kred'as ke jen la respond'o.”

“Erar'o, kiel kutim'e,” dir'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o:
“la bon'humor'o de la hund'o rest'us.”

“Sed mi ne kompren'as kiel—”

“Nu, pens'u!” la Ruĝ'a Reĝ'in'o kri'is. “La hund'o perd'us si'a'n bon'humor'o'n, ĉu ne?”

“Ebl'e,” Alic'o respond'is hezit'em'e.

“Do se la hund'o for'ir'us, ĝi'a bon'humor'o rest'us!” la Reĝ'in'o kri'is triumf'e.

Alic'o dir'is, laŭ'ebl'e serioz'e, “Ebl'e ili ambaŭ apart'e for'ir'us.” Sed ŝi ne pov'is ne pens'i, “Kia'j'n absurd'aĵ'o'j'n ni ja parol'as!”

“Ŝi tut'e ne sci'as aritmetik'o'n!” la Reĝ'in'o'j dir'is kun'e, tre emfaz'e.

“Ĉu vi sci'pov'as aritmetik'o'n?” Alic'o dir'is, turn'int'e si'n subit'e al la Blank'a Reĝ'in'o, ĉar al ŝi ne plaĉ'is tiom da riproĉ'o.

La Reĝ'in'o anhel'eg'is kaj ferm'is si'a'j'n okul'o'j'n. “Mi pov'as far'i Adici'o'n,” ŝi dir'is, “se vi don'as al mi sufiĉ'a'n temp'o'n—sed Subtrah'o'n mi neniel pov'as far'i!”

“Kompren'ebl'e vi sci'as la aboc'o'n?” dir'is la Reĝ'a Reĝ'in'o.

“Cert'e,” dir'is Alic'o.

“Ankaŭ mi,” la Blank'a Reĝ'in'o flustr'is:
“ni oft'e kun'deklam'os ĝi'n, kar'a. Kaj mi dir'u al vi sekret'o'n—mi sci'pov'as leg'i vort'o'j'n unu'liter'a'j'n! Ĉu ne bon'eg'e? Tamen, ne est'u sen'esper'a. Vi sukces'os far'i tio'n, iam.”

Nun la Ruĝ'a Reĝ'in'o re'komenc'is. “Ĉu vi pov'as respond'i util'a'j'n demand'o'j'n?” ŝi dir'is. “Kiel oni far'as pan'o'n?”

“Mi sci'as tio'n!” Alic'o kri'is fervor'e.

“Pren'u iom da farun'o kaj buter'o—”

“Kie oni trov'as tiu'n ter'o'n?” la Blank'a Reĝ'in'o demand'is. “En ĝarden'o aŭ en kamp'o?”

“Nu, oni ne trov'as ĝi'n,” Alic'o klar'ig'is:
“oni aĉet'as—”

“Kial aĉet'as kaj ne aĉ'eg'as?” dir'is la Blank'a Reĝ'in'o. “Vi nepr'e ne el'las'u tia'j'n grav'a'j'n punkt'o'j'n.”

“Vent'um'u ŝi'a'n kap'o'n!” la Ruĝ'a Reĝ'in'o mal'trankvil'e inter'romp'is. “Ŝi cert'e est'as febr'a post tiom da pens'ad'o.” Do ili ek'vent'um'is ŝi'n per foli'ar'o'j, ĝis ŝi dev'is pet'eg'i ili'n ne plu far'i tio'n, ĉar tiom dis'blov'is ŝi'a'j'n har'o'j'n.

“Ŝi nun est'as de'nov'e bon'fart'a,” dir'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o. “Ĉu vi sci'as Lingv'o'j'n?

Kiel oni dir'as Franc'e fidle-di-di?”

Fidle-di-di ne est'as lingv'aĵ'o,” Alic'o respond'is serioz'e.

“Kiu do dir'is ke ĝi ja est'as?” dir'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o.

Alic'o kred'is vid'i rimed'o'n el'ir'i la embaras'o'n, ĉi'foj'e. “Se vi dir'os al mi kiu'lingv'a est'as ‘fidle-di-di’, mi dir'os kiel oni Franc'e dir'as ĝi'n!” ŝi kri'is triumf'e.

Sed la Ruĝ'a Reĝ'in'o iom rigid'ig'is si'n, kaj dir'is, “Reĝ'in'o'j neniam far'as marĉand'ad'o'n.”

“Se nur Reĝ'in'o'j neniam far'us demand'o'j'n!”

Alic'o pens'is silent'e.

“Ni ne kverel'u,” la Blank'a Reĝ'in'o dir'is mal'trankvil'e. “Kio kaŭz'as fulm'o'n?”

“Kaŭz'as fulm'o'n,” Alic'o dir'is tre firm'e, ĉar ŝi sent'is si'n tut'e cert'a pri ĉi tio, “la tondr'o—ne, ne!” ŝi tuj korekt'is si'n.

“Mi vol'is dir'is la invers'o'n.”

“Tro mal'fru'as la korekt'o,” dir'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o:
“kiam io est'as dir'it'a, ĝi est'as fiks'it'a, kaj vi dev'as akcept'i la konsekvenc'o'j'n.”

“Tio memor'ig'as mi'n—” la Blank'a Reĝ'in'o dir'is, mal'supr'e'n rigard'ant'e kaj kun'prem'ant'e kaj kun'mal'prem'ant'e si'a'j'n man'o'j'n, “ni hav'is tia'n tondr'o'ŝtorm'o'n la pas'int'a'n mard'o'n—mi cel'as dir'i:
unu el la pas'int'a grup'o de mard'o'j, kompren'u.”

Alic'o est'is perpleks'a. “En ni'a land'o,”

ŝi koment'is, “est'as nur po unu tag'o.”

La Ruĝ'a Reĝ'in'o dir'is, “Povr'a, mal'dik'a ag'manier'o. Nu ĉi tie ni plej'part'e hav'as tag'o'j'n kaj nokt'o'j'n du- aŭ tri'op'e, kaj kelk'foj'e dum la vintr'o ni hav'as eĉ kvin nokt'o'j'n kun'e—por varm'ec'o, sci'u.”

“Ĉu do kvin nokt'o'j est'as pli varm'a'j ol unu nokt'o?” Alic'o kuraĝ'is demand'i.

“Kvin'obl'e pli varm'a'j, kompren'ebl'e.”

“Sed ili dev'us est'i kvin'obl'e pli mal'varm'a'j, laŭ la sam'a regul'o.”

“Ĝust'e tiel!” kri'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o.

“Kvin'obl'e pli varm'a'j kaj kvin'obl'e pli mal'varm'a'j—sam'e kiel mi est'as kvin'obl'e pli riĉ'a ol vi kaj kvin'obl'e pli lert'a!”

Alic'o ĝem'is kaj ced'is. “Est'as preciz'e kia enigm'o sen'respond'a!” ŝi pens'is.

Humpti Dumpti ankaŭ vid'is ĝi'n,” la Blank'a Reĝ'in'o plu'dir'is ne'laŭt'a'voĉ'e, pli kvazaŭ parol'ant'e al si. “Li ven'is al la pord'o ten'ant'e kork'tir'il'o'n—”

“Kio'n li vol'is?” dir'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o.

“Li insist'is en'ven'i,” la Blank'a Reĝ'in'o daŭr'ig'is, “ĉar li serĉ'is hipopotam'o'n. Nu, hazard'e, ne est'is tia best'o en la dom'o, tiu'maten'e.”

“Ĉu kutim'e est'as?” Alic'o demand'is tre mir'e.

“Nu, nur ĵaŭd'e,” dir'is la Reĝ'in'o.

“Mi sci'as kial li ven'is,” dir'is Alic'o:
“li vol'is pun'i la fiŝ'o'j'n, ĉar—”

Nun la Blank'a Reĝ'in'o re'komenc'is. “Kia tondr'o'ŝtorm'o est'is, vi ne pov'as imag'i!”

(“Ŝi neniam pov'is, sci'u,” dir'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o.) “Kaj part'o de la tegment'o mal'fiks'iĝ'is, kaj eg'e mult'a tondr'o en'ir'is—kaj ĝi grand'bul'e rul'iĝ'ad'is tra la tut'a ĉambr'o—kaj bat'is la tabl'o'j'n kaj ali'a'j objekt'o'j'n—ĝis mi tiom tim'is ke mi ne pov'is eĉ memor'i mi'a'n propr'a'n nom'o'n!”

Alic'o pens'is, “Mi tut'e ne prov'us memor'i mi'a'n nom'o'n dum okaz'as akcident'o! Kiel util'us tio?” sed ŝi ne dir'is tio'n per'voĉ'e, ĉar ŝi ne vol'is ofend'i la kompat'ind'a'n Reĝ'in'o'n.

“Vi'a Moŝt'o pardon'u ŝi'n,” la Ruĝ'a Reĝ'in'o dir'is al Alic'o, pren'ant'e unu el la man'o'j de la Blank'a Reĝ'in'o per si'a, kaj trankvil'ig'e kares'ant'e ĝi'n:
“ŝi hav'as bon'a'n intenc'o'n, sed ŝi ne pov'as ne dir'i stult'aĵ'o'j'n, plej'oft'e.”

La Blank'a Reĝ'in'o rigard'is timid'e Alic'o'n, kiu sent'is ke ŝi dev'us dir'i i'o'n, sed ver'e ne pov'is pens'i kio'n tiu'moment'e.

“Ŝi ja ne est'as bon'e eduk'it'a,” la Ruĝ'a Reĝ'in'o plu'dir'is:
“sed est'as mir'ig'e kiom bon'humor'a ŝi est'as! Frap'et'u ŝi'a'n kap'o'n, kaj trov'u kiom tio feliĉ'ig'os ŝi'n!” Sed tio est'is pli ol Alic'o kuraĝ'is far'i.

“Iom da afabl'ec'o—kaj friz'ad'o—bon'eg'e efik'us al ŝi—”

La Blank'a Reĝ'in'o profund'e ĝem'is, kaj kuŝ'ig'is si'a'n kap'o'n sur la ŝultr'o'n de Alic'o.

“Mi eg'e dorm'em'as!” ŝi ĝem'is.

“Ŝi est'as lac'a, povr'ul'in'o!” dir'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o. “Kares'u ŝi'a'n har'ar'o'n—prunt'u al ŝi vi'a'n dorm'o'ĉap'o'n kaj kant'u al ŝi trankvil'ig'a'n lul'kant'o'n.”

“Mi ne kun'hav'as dorm'o'ĉap'o'n,” dir'is Alic'o, dum ŝi prov'is obe'i la unu'a'n ordon'o'n:
“kaj mi ne kon'as trankvil'ig'a'n lul'kant'o'n.”

“Mi mem kant'u, do,” dir'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o, kaj ŝi komenc'is:

Lul'ej, bel'a Dam'o, dorm'u facil'e,
En sin’ de Alic'o kuŝ'u trankvil'e.


Post la festen'o ni ir'os al bal'o,
Reĝ'in'o'j ni ĉiu'j, en grand'a hal'o.

“Kaj nun vi sci'as la vort'o'j'n,” ŝi plu'dir'is, dum ŝi met'is si'a'n kap'o'n sur la ali'a'n ŝultr'o'n de Alic'o, “do nur tra'kant'u ĝi'n al mi. Ankaŭ mi far'iĝ'as dorm'em'a.” Post pli'a moment'o ambaŭ Reĝ'in'o'j est'is profund'e dorm'ant'a'j, kaj ronk'ad'is laŭt'e.

“Kio'n do mi far'u?” kri'is Alic'o, ĉirkaŭ'rigard'ant'e tre perpleks'e, dum unu'e unu rond'a kap'o, kaj post'e la ali'a, rul'iĝ'is de ŝi'a ŝultr'o, kaj kuŝ'is pez'e sur ŝi'a'j genu'o'j.

“Mi kred'as ke tio neniam okaz'is antaŭ nun, ke iu dev'as vart'i sam'temp'e du dorm'ant'a'j'n Reĝ'in'o'j'n! Ne, ne en la tut'a Histori'o de Angli'o—ne pov'us okaz'i, sci'u, ĉar neniam est'is pli ol unu Reĝ'in'o je unu foj'o. Vek'iĝ'u, pez'ul'o'j!” ŝi plu'dir'is per sen'pacienc'a ton'o; sed la sol'a respond'o est'is mild'a ronk'ad'o.

La ronk'ad'o far'iĝ'is pli kaj pli klar'a, kaj son'is pli kiel melodi'o:
fin'e ŝi eĉ pov'is disting'i vort'o'j'n, kaj ŝi aŭskult'is tiom fervor'e ke, kiam la du grand'a'j kap'o'j ek'mal'aper'is de ŝi'a'j genu'o'j, ŝi apenaŭ rimark'is tio'n.

Ŝi star'ad'is antaŭ ark'o'form'a pord'ej'o, super kiu est'is la vort'o'j “ grand'liter'e, kaj ĉiu'flank'e de la ark'o est'is sonor'il'tir'il'o; unu sign'it'a “Sonor'il'o por Vizit'ant'o'j,” kaj la ali'a “Sonor'il'o por Serv'ist'o'j”.

“Mi atend'os ĝis la fin'o de la kant'o,”

pens'is Alic'o, “kaj post'e mi son'ig'os la—la—kiu'n sonor'il'o'n mi son'ig'u?” ŝi plu'dir'is, ĉar ŝi'n mult'e perpleks'ig'is la nom'o'j. “Mi ne est'as vizit'ant'o, kaj mi ne est'as serv'ist'o. Dev'us est'i sonor'il'o sign'it'a ‘Reĝ'in'o’, kompren'u—”

Ĝust'e tiam la pord'o iom'et'e mal'ferm'iĝ'is, kaj best'o kun long'a bek'o el'etend'is si'a'n kap'o'n dum moment'o kaj dir'is, “Neni'u en'ir'o antaŭ la post'ven'ont'a semajn'o!” kaj re'ferm'is la pord'o'n bru'eg'e.

Alic'o frap'is kaj son'ig'is van'e dum long'a temp'o; sed fin'e tre mal'jun'a Ran'o, kiu sid'is sub arb'o, star'iĝ'is kaj lam'is mal'rapid'e al ŝi:
li est'is bril'flav'e vest'it'a, kaj sur'hav'is enorm'a'j'n bot'o'j'n.

“Kio nun?” la Ran'o dir'is per bas'a raŭk'a flustr'o.

Alic'o turn'iĝ'is, pret'a riproĉ'i iu'n ajn. “Kie est'as la serv'ist'o por respond'i la pord'o'n?”

ŝi dir'is koler'e.

“Kiu'n pord'o'n?” demand'is la Ran'o.

Alic'o preskaŭ pied'bat'is la ter'o'n pro irit'iĝ'o pro li'a mal'rapid'a parol'manier'o. “Ĉi pord'o'n, kompren'ebl'e!”

La Ran'o rigard'is la pord'o'n dum minut'o per si'a'j grand'a'j sen'bril'a'j okul'o'j:
post'e li pli'proksim'iĝ'is kaj frot'is ĝi'n per si'a dik'fingr'o, kvazaŭ prov'ant'e ĉu aŭ ne la farb'o for'frot'iĝ'us; post'e li rigard'is Alic'o'n.

“Respond'i la pord'o'n?” li dir'is. “Kio'n ĝi demand'is?” Li est'is tiom raŭk'a ke Alic'o apenaŭ pov'is aŭd'i li'n.

“Mi ne kompren'as vi'n,” ŝi dir'is.

“Mi prols gramatik'e ĉu n’?” la Ran'o plu'dir'is. “Aŭ ĉu vi est'as surd'a? Kio'n ĝi demand'is al vi?”

“Neni'o'n!” Alic'o dir'is sen'pacienc'e. “Mi frap'ad'is ĝi'n.”

“Dev'us ne far'i tio'n—dev'us ne far'i tio'n—” la Ran'o murmur'is. “Ĝagrenas 20 ĝi'n, sci'u.” Li ir'is al la pord'o kaj bat'is ĝi'n per unu el si'a'j grand'a'j pied'o'j. “Vi afabl'u al ĝi,” li el'anhel'is, dum li lam'is re'e'n al si'a arb'o, “kaj ĝi afabl'os al vi, sci'u.”

Je tiu moment'o la pord'o ek'mal'ferm'iĝ'is, kaj akr'a voĉ'o aŭd'iĝ'is kant'ant'e:

Al Spegul'o-loĝ'ant'o'j Alic'o deklar'is:

“Per la sceptr'o kaj kron'o mi'n oni prepar'is;
Spegul'an'o'j, festen'u do gaj'e vi ĉiu'j kun Ruĝ'a Reĝ'in'o kaj Blank'a kaj mi.”

Kaj cent'o'j da voĉ'o'j kun'kant'is la refren'o'n:

20 Mis'prononc'o de “ĉagren'as”.

“Do plej'ebl'e rapid'e plen'ig'u la glas'o'j'n,
Kaj sur'tabl'e dis'ŝut'u la buton'amas'o'j'n;
Kun kat'o'j en kaf'o, en te'o la mus'o'j,
Salut'u Alic'o'n tri'dek-tri-obl'a'j tus'o'j!”

Sekv'is konfuz'it'a bru'o de hura'ad'o, kaj Alic'o pens'is:
“tri'dek'obl'e tri est'as naŭ'dek.

Ĉu iu kalkul'as?” Post minut'o de'nov'e est'is silent'o, kaj la sam'a akr'a voĉ'o kant'is nov'a'n strof'o'n:

Ho Spegul'o-loĝ'ant'o'j,” Alic'o proklam'as,
“Honor'as vi'n vid'i, mi'n aŭskult'i vi am'as.


Manĝ'i kaj trink'i est'as privilegi’
Kun la Reĝ'in'o'j Ruĝ'a kaj Blank'a kaj mi!”

Sekv'is de'nov'e la refren'o:

“Do plej'ebl'e plen'ig'u la glas'o'j'n per ink’
Kaj melas'o kaj ĉio agrabl'a por drink’;
Per cidr'o el sabl'o kaj vin'o el lan'o
Salut'u Alic'o'n naŭ'dek-naŭ-obl'a elan'o!”

“Naŭ'dek'obl'e naŭ!” Alic'o ripet'is sen'esper'e.

Ho, oni neniam fin'os! Pli bon'e est'as ke mi tuj en'ir'u—” kaj ŝi en'ir'is, kaj est'is mort'a silent'o tuj kiam ŝi aper'is.

Alic'o rigard'is nervoz'e laŭ'long'e de la tabl'o, dum ŝi marŝ'is en la grand'a hal'o, kaj rimark'is ke est'as ĉirkaŭ kvin'dek gast'o'j, ĉiu'spec'a'j:
kelk'a'j est'is best'o'j, kelk'a'j bird'o'j, kaj eĉ est'is kelk'a'j flor'o'j inter ili. “Ĝoj'ig'as mi'n ke ili ven'is sen atend'i invit'o'n,” ŝi pens'is:
“mi tut'e ne sci'us kiu'j est'as la nepr'e invit'end'a'j person'o'j!”

Est'is tri seĝ'o'j ĉe la kap'o de la tabl'o:
la Ruĝ'a kaj la Blank'a Reĝ'in'o'j jam okup'is du el ili, sed la mez'a est'is vak'a. Alic'o sid'iĝ'is en ĝi'n, iom ne'komfort'a pro la silent'o, kaj dezir'eg'is ke iu parol'u.

Fin'e la Ruĝ'a Reĝ'in'o komenc'is. “Vi mal'traf'is la sup'o'n kaj la fiŝ'o'n,” ŝi dir'is.

“Sur'met'u la rost'aĵ'o'n!” Kaj la kelner'o'j met'is ŝaf'krur'o'n antaŭ Alic'o'n, kiu rigard'is ĝi'n iom mal'trankvil'e, ĉar ŝi ĝis tiam neniam dev'is dis'tranĉ'i rost'aĵ'o'n.

“Vi aspekt'as iom timid'a:
mi kon'ig'u vi'n al tiu ŝaf'krur'o,” dir'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o.

“Alic'o—Ŝaf'aĵ'o:
Ŝaf'aĵ'o—Alic'o.”

La ŝaf'krur'o star'iĝ'is en la teler'o kaj riverenc'et'is al Alic'o; kaj Alic'o respond'e riverenc'is, ne sci'ant'e ĉu tim'i ĉu rid'i.

“Ĉu mi don'u al vi tranĉ'aĵ'o'n?”

ŝi dir'is, pren'ant'e la tranĉ'il'o'n kaj fork'o'n, kaj rigard'ant'e de unu Reĝ'in'o al la ali'a.

“Nepr'e ne,” la Ruĝ'a Reĝ'in'o dir'is, tre decid'em'e:
“ne est'as ĝentil'e tranĉ'i person'o'n al kiu vi kon'at'iĝ'is. For'port'u la rost'aĵ'o'n!”

Kaj la kelner'o'j for'port'is ĝi'n, kaj al'port'is grand'a'n prun'puding'o'n anstataŭ'e.

“Bon'vol'u ne kon'ig'i mi'n al la puding'o,”

Alic'o dir'is iom rapid'e, “ali'e ni tut'e ne manĝ'os. Ĉu mi don'u al vi iom?”

Sed la Ruĝ'a Reĝ'in'o aspekt'is paŭt'em'a, kaj grumbl'is, “Puding'o—Alic'o:
Alic'o—Puding'o.

For'port'u la puding'o'n!”, kaj la kelner'o'j tiel rapid'e for'pren'is ĝi'n ke Alic'o ne pov'is reciprok'i ĝi'a'n riverenc'o'n.

Tamen, ŝi ne kompren'is kial nur la Ruĝ'a Reĝ'in'o far'u ordon'o'j'n; do, eksperiment'e, ŝi kri'is “Kelner'o! Re'al'port'u la puding'o'n!”, kaj tuj ĝi re'est'is antaŭ ŝi, kvazaŭ ĵongl'a truk'o.

Ĝi est'is tiom grand'a ke ŝi ne pov'is ne sent'i iom da timid'ec'o pri ĝi, kiel kun la ŝaf'aĵ'o:
tamen, ŝi venk'is si'a'n timid'ec'o'n per fort'o'streĉ'o, far'is tranĉ'o'n kaj don'is ĝi'n al la Ruĝ'a Reĝ'in'o.

“Kia impertinent'ec'o!” dir'is la Puding'o.

“Kiel plaĉ'us al vi, se mi pren'us tranĉ'aĵ'o'n el vi, ul'aĉ'o!”

Ĝi parol'is per dik'a, seb'a voĉ'o, kaj Alic'o ne hav'is respond'ebl'a'n vort'o'n:
ŝi nur pov'is sid'i kaj rigard'i ĝi'n kaj anhel'eg'i.

“Far'u koment'o'n,” dir'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o:
“est'as absurd'e las'i la tut'a'n konversaci'o'n al la puding'o!”

“Ĉu vi sci'as, oni deklam'is tiom eg'e da poezi'o al mi, hodiaŭ,” Alic'o komenc'is, iom tim'e kiam ŝi trov'is ke tuj kiam ŝi mal'ferm'is si'a'j'n lip'o'j'n, est'is mort'a silent'o, kaj ĉiu'j okul'o'j fiks'iĝ'is sur ŝi'n; “kaj est'as tre kurioz'e, mi kred'as—ĉiu poem'o tem'is pri fiŝ'o'j, iel. Ĉu vi sci'as kial oni tiom am'as fiŝ'o'j'n, ĉie ĉi tie?”

Ŝi parol'is al la Ruĝ'a Reĝ'in'o, kies respond'o mal'traf'is la tem'o'n. “Rilat'e al fiŝ'o'j,” ŝi dir'is, tre mal'rapid'e kaj solen'e, met'ant'e si'a'n buŝ'o'n proksim'e al la orel'o de Alic'o, “ŝi'a Blank'a Moŝt'o sci'as bel'eg'a'n vort'enigm'o'n—tut'e poezi'a'n—tut'e pri fiŝ'o'j. Ĉu ŝi deklam'u ĝi'n?”

“Ŝi'a Ruĝ'a Moŝt'o tre afabl'as per tiu menci'o,” la Blank'a Reĝ'in'o murmur'is en la ali'a'n orel'o'n de Alic'o, per voĉ'o kia la kver'o de kolomb'o.

“Est'us grand'eg'a komplez'aĵ'o! Ĉu mi deklam'u?”

“Bon'vol'u,” Alic'o dir'is tre ĝentil'e.

La Blank'a Reĝ'in'o rid'is pro ĝoj'o, kaj kares'is vang'o'n de Alic'o. Post tio ŝi komenc'is:

“La fiŝ'ret'o'n en'ĵet'u.”


Tio est'as facil'a, eĉ beb'o ĝi'n ĵet'us.


“Nun la fiŝ'o'n aĉet'u.”


Tio est'as facil'a, ĝi'n cend'o aĉet'us.


“Nun la fiŝ'o'n kuir'u!”


Tio est'as facil'a, sufiĉ'as minut'o.


“Sur la plad'o'n ĝi'n tir'u!”


Tio est'as facil'a, jam sur'kuŝ'as la tut'o.


“Kun la fiŝ’ al mi ven'u!”


Est'as facil'e ĝi'n port'i al tabl'o.


“La kovr'il'o'n de'pren'u!”


Mal'facil'e, mank'as mi'a kapabl'o!


Ten'iĝ'as kvazaŭ per glu’
La kovr'il'o al la plad'o. Mi pet'as prov'i
Dir'i:
facil'as pli, ĉu
Mal'kovr'i la fiŝ'o'n aŭ l’ enigm'o'n mal'kovr'i!

“Pens'u pri ĝi dum minut'o, kaj post'e diven'u,” dir'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o. “Inter'temp'e, ni trink'os je vi'a san'o—al la san'o de Reĝ'in'o Alic'o!” ŝi kri'eg'is kiel ebl'e plej laŭt'e, kaj ĉiu'j gast'o'j komenc'is tuj trink'i, kaj tre strang'e ili far'is tio'n:
kelk'a'j met'is si'a'j'n glas'o'j'n sur si'a'j'n kap'o'j'n kvazaŭ kandel'esting'il'o'j'n, kaj trink'is ĉio'n gut'ant'a'n laŭ ili'a'j vizaĝ'o'j—ali'a'j renvers'is la vin'uj'o'j'n, kaj trink'is la vin'o'n kiu flu'is trans la rand'o'j'n de la tabl'o—kaj tri el ili (ili aspekt'is kanguru'o'j) ramp'is en la teler'o'n de la rost'it'a ŝaf'krur'o, kaj komenc'is fervor'e glut'i la saŭc'o'n, “sam'e kiel pork'o'j en manĝ'uj'o!” pens'is Alic'o.

“Dir'u vi'a'j'n dank'o'j'n per ĝentil'a parol'ad'et'o,” la Ruĝ'a Reĝ'in'o dir'is, sulk'ant'e la frunt'o'n je Alic'o dum ŝi parol'is.

“Ni dev'as sub'ten'i vi'n, sci'u,” la Blank'a Reĝ'in'o flustr'is, dum Alic'o star'iĝ'is por la parol'ad'et'o, tre obe'em'e, sed iom tim'ant'e.

“Grand'a'n dank'o'n,” ŝi flustr'is respond'e, “sed est'os tut'e bon'e sen vi.”

“Tut'e ne est'us dec'e,” la Ruĝ'a Reĝ'in'o dir'is tre decid'em'e:
do Alic'o streb'is ced'i bon'humor'e.

(“Kaj ili ja puŝ'eg'is!” ŝi dir'is post'e, kiam ŝi rakont'is al si'a frat'in'o raport'o'n pri la festen'o. “Oni supoz'us ke ili vol'is plen'e plat'prem'i mi'n!”) Efektiv'e est'is iom mal'facil'e por ŝi rest'i en si'a lok'o dum ŝi parol'ad'is:
la du Reĝ'in'o'j tiom puŝ'is ŝi'n, unu ĉiu'flank'e, ke ili preskaŭ lev'is ŝi'n en la aer'o'n. “Mi lev'iĝ'as por don'i dank'o'n—” Alic'o komenc'is:
kaj efektiv'e ŝi ver'e lev'iĝ'is parol'ant'e, plur'a'j'n centi'metr'o'j'n; sed ŝi ek'kapt'is la rand'o'n de la tabl'o, kaj sukces'is re'tir'i si'n mal'supr'e'n.

“Atent'u vi'n!” kri'eg'is la Blank'a Reĝ'in'o, ek'pren'ant'e la har'ar'o'n de Alic'o per ambaŭ man'o'j. “Io okaz'os!”

Kaj tiam (kiel Alic'o post'e pri'parol'is la event'o'n) ĉi'a'j afer'o'j komenc'is tuj'e okaz'i.

La kandel'o'j ĉiu'j ek'kresk'is ĝis la plafon'o, aspekt'ant'e iom kiel bed'o da junk'o'j ĉe kies supr'o est'as art'fajr'aĵ'o'j. Rilat'e al la botel'o'j, nu ĉiu el ili pren'is par'o'n da plad'o'j, kiu'j'n ili rapid'e sur'met'is kvazaŭ flug'il'o'j'n, kaj, uz'ant'e fork'o'j'n kiel krur'o'j'n, ili flug'et'ad'is ĉiu'direkt'e:
“kaj tre simil'e al bird'o'j ili aspekt'as,” Alic'o pens'is, laŭ'ebl'e, dum la terur'a konfuz'o kiu komenc'iĝ'is.

Tiu'moment'e ŝi aŭd'is raŭk'a'n rid'o'n apud si, kaj turn'is si'n por vid'i kio est'as al la Blank'a Reĝ'in'o; sed, anstataŭ la Reĝ'in'o, est'is la ŝaf'krur'o sid'ant'a en la seĝ'o. “Jen mi!” kri'is voĉ'o el la sup'uj'o, kaj Alic'o re'turn'is si'n, nur ĝust'a'temp'e por vid'i la larĝ'a'n bon'humor'a'n vizaĝ'o'n de la Reĝ'in'o rid'et'i al ŝi dum moment'o trans la rand'o de la uj'o, antaŭ ol mal'aper'i en la sup'o'n.

Est'is grav'e ne perd'i moment'o'n. Jam plur'a'j gast'o'j kuŝ'is vizaĝ'mal'supr'e en la plad'o'j, kaj la sup'ĉerp'il'o marŝ'ad'is sur la tabl'o cel'e la seĝ'o'n de Alic'o, kaj sen'pacienc'e gest'is ke ŝi ĉes'u blok'i la voj'o'n.

“Mi ne plu pov'as toler'i ĉi tio'n!” ŝi kri'is, salt'ant'e kaj pren'ant'e la tabl'o'tuk'o'n per ambaŭ man'o'j:
unu grand'a tir'o, kaj sekv'e la teler'o'j, plad'o'j, gast'o'j, kaj kandel'o'j amas'e fal'eg'is bru'e sur la plank'o'n.

“Kaj rilat'e al vi,” ŝi plu'dir'is, turn'ant'e si'n feroc'e al la Ruĝ'a Reĝ'in'o, kiu'n ŝi opini'is la kaŭz'o de la tut'a petol'ad'o—sed la Reĝ'in'o ne plu est'is apud ŝi—ŝi subit'e ek'ŝrump'is al la dimensi'o de pup'et'o, kaj nun est'is sur la tabl'o, gaj'e ĉirkaŭ'kur'ant'e pro klopod'o kapt'i si'a'n propr'a'n ŝal'o'n, kiu tren'iĝ'is post ŝi.

Ali'foj'e Alic'o sent'us grand'a'n surpriz'o'n pro tio, sed nun ŝi est'is mult'e tro ekscit'it'a por surpriz'iĝ'o pri io. “Rilat'e al vi,” ŝi ripet'is, kapt'ant'e la ul'et'o'n ĝust'e kiam ĝi komenc'is salt'i trans botel'o'n kiu ĵus star'iĝ'is sur la tabl'o'n, “mi sku'far'os el vi kat'id'o'n, tio'n mi far'os!”

Ĉapitr'o X Sku'ad'o

Ŝi Pren'is ŝi'n de la tabl'o, parol'ant'e, kaj sku'is ŝi'n tie'n kaj re'e'n plen'fort'e.

La Ruĝ'a Reĝ'in'o tut'e ne rezist'is; sed ŝi'a vizaĝ'o far'iĝ'is tre mal'grand'a, kaj ŝi'a'j okul'o'j far'iĝ'is grand'a'j kaj verd'a'j:
kaj plu, dum Alic'o daŭr'e sku'is ŝi'n, ŝi far'iĝ'is mal'pli long'a—kaj pli dik'a—kaj pli mol'a—kaj pli rond'a—kaj—

Ĉapitr'o XI Vek'iĝ'o

—kaj efektiv'e ĝi ja est'is kat'id'o.

Ĉapitr'o XII Kiu Sonĝ'is?

“ Ia Ruĝ'a Moŝt'o ne tiel laŭt'e ronron'u,”

Alic'o dir'is, frot'ant'e si'a'j'n okul'o'j'n, kaj parol'ant'e tre respekt'o'plen'e tamen iom sever'e al la kat'id'o. “Vi vek'is mi'n el ho! tre bel'a sonĝ'o! Kaj vi est'is kun mi, Kanjo—tra la tut'a Spegul'mond'o. Ĉu vi sci'is tio'n, kar'ul'in'o?”

Kat'id'o'j tre ĝen'e kutim'as (Alic'o iam koment'is pri tio), kiam oni parol'as al ili, ĉiam ronron'i. “Se nur ili ronron'us por ‘jes’, kaj miaŭ'us por ‘ne’, aŭ laŭ iu tia sistem'o,” ŝi dir'is, “tiel ke oni pov'us konversaci'i! Sed kiel oni pov'as parol'i kun person'o kiu ĉiam dir'as la sam'o'n?”

Ĉio'kaz'e la kat'id'o nur ronron'is:
kaj est'is ne'ebl'e diven'i ĉu tio signif'as “jes”

aŭ “ne”.

Do Alic'o serĉ'is inter la ŝak'pec'o'j sur la tabl'o ĝis trov'i la Ruĝ'a'n Reĝ'in'o'n:
post'e ŝi sur'genu'iĝ'is sur la kamen'tapiŝ'o, kaj met'is la kat'id'o'n kaj la Reĝ'in'o'n tiel ke ili rigard'is unu la ali'a'n. “Nun, Kanjo!”

ŝi kri'is, kun'frap'ant'e si'a'j'n man'o'j'n triumf'e.

“Konfes'u ke tio vi far'iĝ'is!”

(“Sed ĝi rifuz'is rigard'i,” ŝi dir'is, kiam ŝi post'e klar'ig'is la afer'o'n al si'a frat'in'o:
“ĝi for'turn'is si'a'n kap'o'n, kaj ŝajn'ig'is ne vid'i:
sed ĝi aspekt'is iom'et'e hont'a, do mi kred'as ke nepr'e ĝi est'is la Ruĝ'a Reĝ'in'o.”) “Sid'u iom pli rigid'e, kar'a!” Alic'o kri'is gaj'e rid'ant'e. “Kaj riverenc'et'u dum vi plan'as kio'n far'i—kio'n ronron'i. Tio ŝpar'as temp'o'n, memor'u!” Kaj ŝi ek'pren'is ĝi'n kaj kis'et'is ĝi'n “por honor'i ĝi'n ĉar ĝi est'is Ruĝ'a Reĝ'in'o.”

“Neĝ'gut'o, mi'a kar'a!” ŝi plu'dir'is, rigard'ant'e trans si'a'n ŝultr'o'n je la Blank'a Kat'id'o, kiu ankoraŭ pacienc'e spert'is tualet'ad'o'n, “kiam Din'a fin'os vi'a'n Blank'a'n Moŝt'o'n, do? Ebl'e tial vi est'is tiom fuŝ'ord'a en mi'a sonĝ'o—Din'a! Ĉu vi sci'as ke vi lav'as Blank'a'n Reĝ'in'o'n? Ver'e, vi ag'as tre sen'respekt'e!

“Kaj kio do far'iĝ'is el Din'a?” ŝi plu'babil'is, dum ŝi komfort'ig'is si'n, kun unu kubut'o sur la tapiŝ'o, kaj la menton'o en la man'o, por rigard'i la kat'id'o'j'n. “Dir'u al mi, Din'a, ĉu vi far'iĝ'is Humpti Dumpti?

Mi kred'as ke jes—tamen, ne menci'u tio'n al vi'a'j amik'o'j ĝust'e nun, ĉar mi ne est'as cert'a.

“Atent'u, Kanjo, se vi efektiv'e est'us kun mi en mi'a sonĝ'o, unu afer'o'n vi ja ver'e ĝu'us—oni deklam'is al mi tiom da poezi'o, tut'e pri fiŝ'o'j! Morgaŭ maten'e mi eg'e komplez'os vi'n. Tut'e dum vi maten'manĝ'os, mi deklam'os ‘La Rosmar'o kaj la Ĉarpent'ist'o’ al vi; kaj vi pov'os ŝajn'ig'i manĝ'i ostr'o'j'n, kar'ul'in'o!

“Nun, Kanjo, ni konsider'u kiu efektiv'e sonĝ'is. Jen serioz'a demand'o, kar'ul'in'o, kaj vi ne lek'ad'u vi'a'n pied'o'n tiel—kvazaŭ Din'a ne lav'is vi'n ĉi'maten'e! Kompren'u, Kanjo, nepr'e sonĝ'is aŭ mi aŭ la Ruĝ'a Reĝ'o.

Kompren'ebl'e li est'is part'o de mi'a sonĝ'o—tamen mi est'is ankaŭ part'o de li'a sonĝ'o! Ĉu do la Ruĝ'a Reĝ'o, Kanjo? Vi est'as li'a edz'in'o, kar'ul'in'o, do vi cert'e sci'as—Ho, Kanjo, help'u mi'n solv'i la problem'o'n! Ja pov'os atend'i vi'a pied'o!”

Sed la provok'em'a kat'id'o nur komenc'is lek'i la ali'a'n pied'o'n, kaj ŝajn'ig'i ke ĝi tut'e ne aŭd'is la demand'o'n.

Kaj laŭ vi, kiu sonĝ'is?

kaj ŝi est'is tuj salt'ont'a, kiam ŝi aŭd'is profund'a'n ĝem'o'n, kiu ŝajn'e ven'is el la arb'ar'o mal'antaŭ ŝi.

“Iu est'as tre mal'feliĉ'a tie,” ŝi pens'is, rigard'ant'e nervoz'e mal'antaŭ'e'n por vid'i kia problem'o okaz'as. Io kia tre mal'jun'a vir'o (kvankam li'a vizaĝ'o pli simil'is tiu'n de vesp'o) sid'is sur la ter'o, apog'ant'e si'n per arb'o, tut'e kun'prem'int'e si'n, kaj trem'ant'e kvazaŭ pro grand'a mal'varm'iĝ'o.

“Mi ne kred'as ke mi pov'os util'i al li,” est'is la unu'a pens'o de Alic'o, dum ŝi

21 Ĉi tiu part'o est'is el'ig'it'a el la rakont'o de Caroll tuj antaŭ la publik'ig'o de la original'a Angl'a el'don'o de 1872. Ĝi dev'is sekv'i la vort'o'j'n “Tre mal'mult'a'j paŝ'o'j ven'ig'is ŝi'n al la bord'o de la river'et'o”

sur paĝ'o 183.

turn'is si'n por trans'salt'i la river'et'o'n:
— “sed mi tamen demand'os al li kio ĝen'as li'n,” ŝi plu'pens'is, halt'ig'ant'e si'n ĉe la rand'o. “Kiam mi est'os salt'int'a, io est'os ŝanĝ'it'a, kaj tiam mi ne pov'os help'i li'n.”

Do ŝi retro'ir'is al la Vesp'o—iom mal'volont'e, ĉar ŝi tre fervor'is far'iĝ'i Reĝ'in'o.

Ho, mi'a'j mal'jun'a'j ost'o'j, mi'a'j mal'jun'a'j ost'o'j!” li grumbl'ad'is dum Alic'o proksim'iĝ'is al li.

“Pro reŭmat'ism'o, mi em'as supoz'i,” Alic'o dir'is al si, kaj ŝi klin'is si'n super li'n, kaj dir'is tre afabl'e, “Mi esper'as ke vi ne mult'e sufer'as?”

La Vesp'o nur trem'ig'is si'a'j'n ŝultr'o'j'n, kaj for'turn'is si'a'n kap'o'n. “Ho, ve!” li dir'is al si.

“Ĉu mi iel pov'os help'i vi'n?” Alic'o plu'dir'is. “Ĉu vi ne mal'varm'as iom ĉi tie?”

“Kiom vi babil'ad'as!” la Vesp'o dir'is mal'afabl'a'ton'e. “Ĉagren'e, ĉagren'e! Neniam est'is tia infan'o!”

Alic'o iom ofend'iĝ'is pro tiu respond'o, kaj est'is preskaŭ for'marŝ'ont'a por for'las'i li'n, sed ŝi ek'pens'is “Ebl'e nur dolor'o tiom mal'afabl'ig'as li'n.” Do ŝi re'prov'is.

“Ĉu vi ne permes'os ke mi help'u vi'n ĉirkaŭ'ir'i al la ali'a flank'o? Tie vi'n ne traf'os la mal'varm'a vent'o.”

La Vesp'o kapt'is ŝi'a'n brak'o'n, kaj las'is ke ŝi help'u li'n ĉirkaŭ'ir'i la arb'o'n, sed re'komfort'ig'int'e si'n li nur ripet'is kiel antaŭ'e, “Ĉagren'e, ĉagren'e! Ĉu vi rifuz'as ne plu ĝen'i mi'n?”

“Ĉu vi vol'as ke mi leg'u al vi iom el ĉi tio?” Alic'o plu'dir'is, pren'ant'e ĵurnal'o'n kiu kuŝ'ad'is ĉe li'a'j pied'o'j.

“Vi rajt'as leg'i ĝi'n se vi dezir'as,” la Vesp'o dir'is iom paŭt'e. “Neni'u mal'help'as vi'n, laŭ mi'a sci'o.”

Do Alic'o sid'ig'is si'n apud li'n, kaj etend'is la ĵurnal'o'n sur si'a'j'n genu'o'j'n, kaj komenc'is. “Plej Nov'a'j Inform'o'j. La Esplor- Grup'o de'nov'e esplor'ad'is en la Manĝ'o'proviz'ej'o, kaj trov'is kvin nov'a'j'n bulk'et'o'j'n da blank'a suker'o, grand'a'j'n kaj bon'stat'a'j'n. Re'ven'ant'e—”

“Ĉu ankaŭ brun'a'n suker'o'n?” la Vesp'o inter'romp'is.

Alic'o rapid'e ekzamen'is la ĵurnal'o'n kaj dir'is “Ne. Neni'o est'as dir'it'a pri brun'a.”

“Neniom da brun'a suker'o!” grumbl'is la Vesp'o. “Bel'a esplor-grup'o!”

“Re'ven'ant'e,” Alic'o plu leg'is, “ili trov'is lag'o'n da melas'o. La bord'o'j de la lag'o est'is blu'a'j kaj blank'a'j, kaj aspekt'is porcelan'a'j.

Gust'um'ant'e la melas'o'n, ili sufer'is mal'feliĉ'a'n akcident'o'n:
du el la grup'o merg'iĝ'is—”

“Ili kio'n?” la Vesp'o demand'is per tre mal'agrabl'a ton'o.

“Mer-giĝ-is,” Alic'o ripet'is, divid'ant'e la vort'o'n en silab'o'j'n.

“Neni'u tia vort'o ekzist'as en la lingv'o!”

dir'is la Vesp'o.

“Tamen ĝi est'as en la ĵurnal'o,” Alic'o dir'is iom timid'e.

“Ne plu leg'u!” dir'is la Vesp'o, mal'kviet'e for'turn'ant'e si'a'n kap'o'n.

Alic'o for'met'is la ĵurnal'o'n. “Mi tim'as ke vi ne'bon'e fart'as,” ŝi dir'is per trankvil'ig'a ton'o. “Ĉu mi neniel pov'as help'i vi'n?”

“Ja kulp'as la peruk'o,” la Vesp'o dir'is per mult'e pli afabl'a ton'o.

“Kulp'as la peruk'o?” Alic'o ripet'is, tre feliĉ'e rimark'ant'e ke li re'afabl'iĝ'as.

“Ankaŭ vi koler'us, se vi hav'us peruk'o'n kia la mi'a,” la Vesp'o plu'dir'is. “Oni ŝerc'as ja. Kaj oni ĉagren'as ja. Kaj mi koler'iĝ'as ja. Kaj mi mal'varm'iĝ'as ja. Kaj mi trov'iĝ'as sub arb'o ja. Kaj mi pren'as flav'a'n man'tuk'o'n ja. Kaj mi lig'as mi'a'n vizaĝ'o'n—kiel nun.”

Alic'o rigard'is li'n kompat'e. “Lig'i la vizaĝ'o'n mult'e help'as kiam dent'o dolor'as,”

ŝi dir'is.

“Kaj help'as la arogant'ec'o'n,” plu dir'is la Vesp'o.

Alic'o ne preciz'e kompren'is la vort'o'n.

“Ĉu tem'as pri ia dent'o'dolor'o, do?” ŝi demand'is.

La Vesp'o pri'pens'is iom'et'e. “Nu, ne,”

li dir'is:
“tem'as pri kiam oni ten'as la kap'o'n—tiel—sen klin'i la kol'o'n.”

Ho, vi vol'as dir'i rigid'kol'e,” dir'is Alic'o.

La Vesp'o dir'is “Jen ja nova'spec'a nom'o.

Oni nom'is ĝi'n arogant'ec'o dum mi'a epok'o.”

“Arogant'ec'o tut'e ne est'as mal'san'o,”

Alic'o koment'is.

“Tamen jes ja,” dir'is la Vesp'o:
“nur atend'u ĝis vi mem sufer'os ĝi'n, tiam vi sci'os. Kaj kiam ĝi atak'os vi'n, nur prov'u lig'i flav'a'n man'tuk'o'n ĉirkaŭ vi'a'n vizaĝ'o'n.

Tio re'san'ig'os vi'n ektuj!”

Li mal'lig'is la man'tuk'o'n parol'ant'e, kaj Alic'o rigard'is li'a'n peruk'o'n tre surpriz'it'e.

Ĝi est'is hel'flav'a, kia la man'tuk'o, kaj tut'e ĉif'it'a kvazaŭ amas'o da mar'herb'o. “Vi pov'us mult'e pli'ord'ig'i vi'a'n peruk'o'n,” ŝi dir'is, “se vi nur uz'us laŭ'cel'a'n il'o'n.”

“Kio, vi est'as Abel'o, ĉu?” la Vesp'o dir'is, rigard'ant'e ŝi'n pli interes'at'e. “Kaj vi hav'as laŭ'ĉel'a'n il'o'n. Mult'e da miel'o, ĉu?”

“Ne tia'n il'o'n,” Alic'o hast'is klar'ig'i.

“Est'as il'o por komb'i har'ar'o'n—ĉar vi'a peruk'o est'is tiom taŭz'it'a, ver'e.”

“Mi rakont'os al vi kial mi komenc'is port'i ĝi'n,” la Vesp'o dir'is. “Dum mi'a jun'ec'o, mi'a'j bukl'o'j pend'is loz'e—”

Kurioz'a ide'o penetr'is la kap'o'n de Alic'o.

Preskaŭ ĉiu renkont'it'o deklam'is poezi'o'n al ŝi, kaj ŝi decid'is trov'i ĉu ankaŭ la Vesp'o tio'n far'os. “Ĉu vi bon'vol'os rakont'i per'rim'e?”

ŝi demand'is tre ĝentil'e.

“Mi ne kutim’s tio'n,” dir'is la Vesp'o:
“tamen, mi prov'os; nur atend'u.” Li silent'is dum kelk'a'j moment'o'j, kaj re'komenc'is—

Mi'a'j bukl'o'j dum mi'a jun'ec'o
Pend'is loz'e sur mi'a kap'et'o:

Ili dir'is ‘Sed mank'as bel'ec'o,
Kalv'u, flav'a'n peruk'o'n aĉet'u.’
Do mi ag'is laŭ tiu konsil'o,
Sed al ili mal'plaĉ'is rezult'o,
‘Vi des pli mal'bel'as, ho fil'o’
Pro tio est'iĝ'is tumult'o.


Laŭ ili ĝi tro grand'as, do
Pro tio mi mal'bel'aspekt'as:

Sed kio'n mi nun far'u, ho?


Ĉar mi'a'j bukl'o'j ja ne plu kresk'as.


Mal'jun'a nun mi ĉirkaŭ'ir'as,
Kun har'o'j preskaŭ tut'mank'a'j,
Pro l’ peruk'o ili nun dir'as
‘Pro kio ni est'u do dank'a'j?’
Ne'grav'e nun kie mi est'as,
Ili mok'as, kri'ant'e ‘Ho, Pug'o!’
Kaj sam'temp'e ili fi'gest'as,
Pro l’ flav'a peruk'o sur l’ nuk'o.

“Mi tre bedaŭr'as pro vi'a spert'o,” dir'is Alic'o plen'kor'e:
“mi kred'as ke se vi'a peruk'o est'us nur iom'et'e pli ĝust'a'grand'a, oni ne incit'us vi'n tiom.”

“Vi'a peruk'o est'as tre ĝust'a'grand'a,” la Vesp'o murmur'is, rigard'ant'e ŝi'n admir'e:
“pro la form'o de vi'a kap'o, ja. Vi'a'j makzel'o'j ne est'as bon'form'a'j, tamen—mi supoz'as ke vi ne pov'as facil'e mord'i, ĉu?”

Alic'o ek'rid'is laŭt'e, sed ŝi klopod'is laŭ'ebl'e son'ig'i si'n tus'ant'a. Fin'e ŝi sukces'is dir'i serioz'a'ton'e, “Mi pov'as mord'i kio'n ajn mi vol'as.”

“Ne per tiel mal'grand'a buŝ'o,” la Vesp'o insist'is. “Se vi batal'ad'us, ja—ĉu vi pov'us kapt'i la ali'ul'o'n per la dors'o de li'a kol'o?”

“Mi kred'as ke ne,” dir'is Alic'o.

“Nu, est'as ĉar vi'a'j makzel'o'j est'as tro kurt'a'j,” la Vesp'o plu'dir'is:
“sed la supr'o de vi'a kap'o est'as bel'e rond'a.” Li de'pren'is si'a'n propr'a'n peruk'o'n parol'ant'e, kaj etend'is unu krif'o'n cel'e Alic'o'n, kvazaŭ vol'ant'e sam'o'n far'i al ŝi, sed ŝi ten'is si'n for de li'a ating'o'distanc'o, kaj rifuz'is akcept'i la propon'o'n. Do li daŭr'ig'is si'a'n kritik'ad'o'n.

“Kaj vi'a'j okul'o'j—ili est'as tro antaŭ'a'j, sen'dub'e. Unu tut'e sufiĉ'us, vi ne bezon'as du, kiam ili est'as tiom proksim'a'j unu al la ali'a—”

Al Alic'o ne plaĉ'is tiom da person'a'j koment'o'j pri ŝi, kaj ĉar la Vesp'o jam plen'e re'gajn'is si'a'n humor'o'n, ŝi opini'is ke est'os tut'e bon'oportun'e for'ir'i de li. “Mi kred'as ke mi dev'as nun plu'promen'i,” ŝi dir'is. “Adiaŭ.”

“Adiaŭ, kaj dank'o'j'n ja,” dir'is la Vesp'o, kaj Alic'o re'kur'et'ad'is laŭ la mont'et'o, tut'e kontent'a ĉar ŝi retro'ir'is kaj el'spez'is kelk'a'j'n minut'o'j'n por komfort'ig'i la kompat'ind'a'n mal'jun'ul'o'n.